LaEtiopa kalendaro (amhare የኢትዮጵያ ዘመን አቆጣጠር,yä'Ityoṗṗya zämän aḳoṭaṭär) estas la ĉefakalendaro uzata enEtiopio kaj servas ankaŭ kiel laliturgia kalendaro por kristanoj enEritreo en laEritrea Ortodoksa Eklezio, laEtiopa Katolika Eklezio, kaj la (luterana)Evangelia Eklezio de Eritreo.
La etiopa kalendaro estas bazita sur la pli malnova aleksandria aŭkopta kalendaro, kiu sinsekve deriviĝis el la antikvaegipta kalendaro, sed simile al lajulia kalendaro ĝi aldonassupertagon en ĉiu kvara jaro (sen lagregoria esceptokazo), kaj ĝiajaro komenciĝas je la 29-a aŭ 30-a deaŭgusto laŭ la julia kalendaro. Sep- aŭ ok-jara aparteco inter la datoj de la etiopa kaj julia/gregoria kalendaroj rezultis el nesamaj kalkuladoj por determini la jaron de laAnunciacio.
Same kiel la kopta kalendaro, la etiopa kalendaro havas dek du 30-tagajnmonatojn, plus kvin (aŭ ses) supertagoj, kiuj konsistigas dek-trian monaton. La etiopaj monatoj komenciĝas samtage kiel la koptaj, sed iliaj nomoj venas el lalingvo geeza. La sesan supertagon oni aldonas ĉiun kvaran jaron, sen escepto, je la 29-a de aŭgusto laŭ la julia kalendaro, do ses monatojn antaŭ la julia supertago. Tiel la unua tago de la etiopa jaro, 1 Mäskäräm, ĉe jaroj inter 1901 kaj 2099 (inkluzive), estas plej ofte la 11-a de septembro, sed fariĝas la 12-a de septembro en jaroj antaŭ la julia (kaj gregoria) supertago.
LaNovjaro nomiĝasEnkutataŝ en la amhara (la oficiala lingvo de Etiopio), kajRi'se Awde Amet (Ĉefa Jara Datreveno) en la geeza lingvo (preferata de laEtiopia Ortodoksa Eklezio). Ĝi okazas en la 11-a de septembro (sed en la 12-a de septembro ensuperjaroj). Tiel ekzemple la etiopia jaro 2000 kaj 2002 ("AM": 'Amätä Məhrät, t.e. "Jaro deKompato") komenciĝis la 11-an de septembro, 2007 kaj 2009 resp., sed la jaro 2001 AM komenciĝis la 12-an de septembro, 2008. Ĉi tiu datorilato validas ĉe la gregoria jaroj de 1900 ĝis 2099. Sed ĉar 2100 estos superjaro laŭ la etiopia kalendaro (kaj la julia) sed ne laŭ la gregoria, la rilato inter iliaj datoj tiam ŝanĝiĝos je unu tago, kaj tio validos ĝis 2200.
La etiopoj kaj anoj de la eritreaj eklezioj nombras la jarojn laŭ laEnkarniĝa erao, kiu havas kiel komencan daton laanunciacio aŭenkarniĝo deJesuo, laŭ la kalkulado deAniano el Aleksandrio (ĉ. 400). Aniano fiksis la daton de la anunciacio je la 25-a de marto en la 9-a jaro de la julia kalendaro (laŭ la kristana formo de tiu kalendaro). Post la eŭropaj eklezioj akceptis la kalkuladon faritan deDionizio Eksiguo en 525, kiu fiksis la Anunciacion precize ok jarojn pli frue ol Aniano. Tial estiĝis diferenco inter la jarnumeroj en la du kalendaraj sistemoj.
Pluraj aliaj eraoj estis uzitaj en Etiopio kaj laAksuma Reĝlando por la nombrado de jaroj.
- La plej grava el ili, la Erao de Martiroj, aŭDiokleciana erao, ankoraŭ nun uzata de laKopta Eklezio. Ĝia unua jaro komenciĝis la 29-an de aŭgusto, 284 (gregoriana).
- LaAleksandrian eraon kreis aleksandria monaĥo, Panodoros, ĉirkaŭ 400, fiksante la daton de la kreiĝo de la mondo je la 29-a de aŭgusto-5493. Post la 6-a jarcento multaj egiptaj kaj etiopaj kronologoj uzis tiun eraon.
- Aniano, la episkopo de Aleksandrio kies daton por la enkarniĝo de Jesuo estas uzata en la nuna etiopa erao (v. supre), preferis uzi la saman daton por la kreiĝo de la mondo kaj por la enkarniĝo de Jesuo, kaj movis la kreiĝo-daton al la sekva Anunciacio, do la 25-an de marto-5492.
Kutime la etiopa eklezio asocias la kvarjara (superjara) ciklo kun la kvar bibliaj evangeliistoj. Tiel la unuan jaron post superjaro oni nomas la jaro de Johano, la duan la jaro de Mateo, la trian la jaro de Marko, kaj la kvaran, la superjaron, la jaro de Luko.
Amhare-Tigrinje (kun tigrinjaj sufiksoj aŭ nomoj inter krampoj) | Kopte | Julia/Gregoria komencdato | Komencdato en jaro post sesa supertago |
|---|
| Mäskäräm (መስከረም) | Tut (Thout) | 11-a de septembro | 12-a de septembro |
| Ṭəqəmt(i) (ጥቅምት) | Babah (Paopi) | 11-a de oktobro | 12-a de oktobro |
| Ḫədar (ኅዳር) | Hatur (Hathor) | 10-a de novembro | 11-a de novembro |
| Taḫśaś ( ታኅሣሥ) | Kiyahk (Koiak) | 10-a de decembro | 11-a de decembro |
| Ṭərr(i) (ጥር) | Tubah (Tobi) | 9-a de januaro | 10-a de januaro |
| Yäkatit (Läkatit) (የካቲት) | Amshir (Meshir) | 8-a de februaro | 9-a de februaro |
| Mägabit (መጋቢት) | Baramhat (Paremhat) | 10-a de marto | 10-a de marto |
| Miyazya (ሚያዝያ) | Baramundah (Paremoude) | 9-a de aprilo | 9-a de aprilo |
| Gənbot (ግንቦት) | Bashans (Pashons) | 9-a de majo | 9-a de majo |
| Säne (ሰኔ) | Ba'unah (Paoni) | 8-a de junio | 8-a de junio |
| Ḥamle (ሐምሌ) | Abib (Epip) | 8-a de julio | 8-a de julio |
| Nähase (ነሐሴ) | Misra (Mesori) | 7-a de aŭgusto | 7-a de aŭgusto |
| Ṗagʷəmen/Ṗagume (ጳጐሜን/ጳጉሜ) | Nasi (Pi Kogi Enavot) | 6-a de septembro | 6-a de septembro |
Notu ke ĉi tiuj datoj validas por la Gregoria kalendaro nur de marto 1900 ĝis februaro 2100.
"Ethiopian calendar" (en la angla Vikipedio)