Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Radiko (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elEtimo)

Radiko enlingviko estas la parto de lavorto senkalkulinte la finaĵon, ekzemple en lavortoĉevalo la radiko estusĉeval- kaj la finaĵo-o.

Etimo, aŭvortodeveno, estas studobjekto deetimologio, nome pli fruaj aŭ alilingvaj formoj devorto aŭ radiko. Ekzemple, la etimo de la vortoĉevalo estas laFranca vortocheval, kies etimo siavice estas laLatinacaballus.

Disvolvigo

[redakti |redakti fonton]

Laradikoj estas laelementoj kiuj ne estasafiksoj,finaĵo, aŭprimitiva vorto.

Disdividiĝas en:

Christian Rivière, en sia eseoVortfarado kaj radikfarado,[1] eliras el la diferenco intervorto kiel "radiko (radikalo) kun finaĵo" kaj radiko kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorteroj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de laPlena Analiza Gramatiko.

Enetimologio, radiko estas la kerna formo de vorto, kutime en naciaj lingvoj en formo de pratempa atesto aŭrekonstruo. Radikaj formoj havas gravecon por dedukti la lingvan strukturon de lingvaj familioj, kiel la Semitaj kaj Dravidaj lingvoj.

Radikoj kaj sufiksoj en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la libroLa arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantistoOtto Prytz en sia artikoloSistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon desufiksoj en Esperanto;[2] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en lahispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnolingvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn devorto, gramatika finaĵo,radiko, radikaĵo,prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[3] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[4] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata. Kelkaj derivitaj vortoj, kiel vortaro, arbaro, lernejo kaj preĝejo leksikiĝis kaj se tio "daŭros, la sufiksoj riskas perdi sian produktivecon". Oni devos memori, kiuj derivaĵoj jam estis "okupitaj", kaj elekti inter naturalismo kaj skemismo, el kiuj unua furoras en faka lingvaĵo (moskeo kontraŭ islama preĝejo). Indos meza vojo.[5]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Christian Rivière,Vortfarado kaj radikfarado, enInterlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj,UEA,Roterdamo,2015.ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 67-94.
  2. Otto Prytz,Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
  3. La arto..., pp. 387-390.
  4. La arto..., p. 391.
  5. La arto..., p. 393.
Ĝermo pri lingvo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prilingvo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Radiko_(lingvo)&oldid=8888706"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp