Ethereum (eo:Etereumo) estas malfermkodaplatformon por programeblaj inteligentajkontraktoj.[1] La respondaĉifravaluto nomiĝas "etero", angleether (lumporta etero).
Etereumon komence priskribisVitalik Buterin en la malfrua parto de 2013[2], formale priskribis Gavin Wood nelonge poste en tiel nomata "flava papero"[3], kaj finfine lanĉiĝis30an de julio2015.[4] Ĝi sidas inter grupo de platformoj de "nova generacio" de ĉifraj valutoj, alinome "Bitcoin 2.0".
La ĉefa celo de la Projekto Etereumo estas evoluigi kaj disvastigi anstataŭigon sencentrigitan kaj pseŭdoniman por laTut-Tera Teksaĵo, kun modoj de publikigado (Swarm), mesaĝado (Whisper), interŝanĝoj (Ethereum), kaj integrita interfaco (Mist)[5]
Etereumo estas projekto kunnefermita fontteksto. Evoluigado komenciĝis en decembro de 2013, kaj la unuaj kompiloj aperis en februaro de 2015. La projekto progresis kaj la publika lanĉo de la etereumablokĉeno la 30an de julio 2015.
La valutunuo de etereumo estasetero, kaj estas uzata por pripagi komputikajn servojn en la reto.
Por subvencii evoluigadon, Etereumo disdonis la komencan kvanton de eteroj per 42-taga amasvendado akirinte 31,591 bitkojnojn, je valoro tiutempa de US$18,439,086, kontraŭ 60,102,216 eteroj.[6]
Inteligentaj kontraktoj estasprogramoj kajprotokoloj, kiuj ebligas la aŭtomatan plenumadon de kontrakto. En etereumo, kontraktoj povas realiĝi en diversaj lingvoj, kompilii en bitkodon por la Etereuma Virtuala Maŝino (EVM) antaŭ efektivigon en la blokĉeno de Etereumo.
Ĉiu kontrakto estas rulita en ĉiu plena nodo samtempe kaj rezultigas kunordon pri la eligo. La dokumentado notas ke komputado en la EVM estas "tre altkosta," kaj "ne eblas en EVM fari ion nefareblan per poŝtelefono de 1999."[7]