LaEta kormorano (Microcarbo niger aŭ antaŭePhalacrocorax niger) estasbirdospecio, membro de la familio dekormoranoj nome grupo demarbirdoj. Iomete pli malgranda ol laHindia kormorano ĝi ne havas pintan kapon kaj havas pli mallongan bekon. Ĝi troviĝas amplekse distribuata tra laHindia Subkontinento kaj etende orienten alJavo kie ĝi estas foje nomataJava kormorano. Ĝi manĝas sole aŭ foje en izolaj grupoj en nesalakvaj akvejoj de malaltaj teroj inklude malgrandajn lagetojn, grandajn lagojn, rojojn kaj foje marbordajnestuarojn. Kie ĉe aliaj kormoranoj, ĝi ofte troviĝas ripoze sur ĉeakva roko havante siajn flugilojn etende malfermaj post eliri el akvo. La tuta korpo estas nigra en lareprodukta sezono, sed laplumaro estas bruneca kaj la gorĝo havas malgrandan blankecan makulon for de la reprodukta sezono. Etaj kormoranoj reproduktiĝas gregeme sur arboj, ofte kun aliaj akvobirdoj ĉeardearejoj.
La Eta kormorano estas ĉirkaŭ 50 cm longa kaj nur iomete pli malgranda ol la Hindia kormorano (Phalacrocorax fuscicollis). La Hindia kormorano havas pli mallarĝan kaj pli longan bekon kun fino en elstara hokoforma pinto, bluajn irisojn kaj pli pintecan kapoprofilon. La reprodukta plenkreskulo havas brilan tutnigran plumaron kun kelkaj blankaj punktoj kaj harplumoj en la vizaĝo. Estas ankaŭ mallonga kresto en la dorso de la kapo. La okuloj, gorĝa haŭtaĵo kaj vizaĝo estas malhelaj. Ĉe nereproduktanta birdo aŭ junulo, la plumaro estas bruneca kaj la beko kaj gorĝa haŭtaĵo povas aspekti pli karneca. La kresto iĝas nevidebla kaj malgranda kaj la tre markata blanka makulo de la gorĝo estas foje videbla.
Okcidente de la rivervalo deInduso, ties teritorio povas koincidi kun vagantajPigmeaj kormoranoj (Microcarbo pygmaeus) kiuj povas esti malfacile diferenceblaj en naturo kaj estas foje eĉ konsiderataj samspecifaj. Ambaŭ seksoj estas nedistingeblaj en naturo sed la maskloj tendencas esti pli grandaj.[1] Oni priskribis kelkajn aberaciajn arĝento-grizajn plumarojn.[2][3]
La specio estis priskribita de Vieillot en1817 kielHydrocorax niger. La genroHydrocorax laŭvorte signifasakva korako. Ĝi estis poste inkludata kun aliaj kormoranoj en la genroPhalacrocorax sed kelkaj studoj lokigas la pli malgrandajn "mikrokormoranojn" en la genronMicrocarbo.[4]
La Eta kormorano troviĝantas traBarato,Srilanko,Bangladeŝo kaj malaltaj teroj deNepalo. Ĝi troviĝas ankaŭ en partoj deBirmo,Tajlando,Laoso,Indonezio. Ĝi ne troviĝas enHimalajo sed oni vidis vagantojn enLadako.[5] Ili troviĝantas en gamo de humidejoj el malgrandaj vilaĝaj lagetoj al grandaj lagoj kaj foje en tajdaj estuaroj.[6]
Etaj kormoranoj tendencas manĝi ĉefe en malgrandaj izolaj grupoj kaj estas ofte vidataj manĝantaj solaj. Ili subnaĝas por kapti sian predon, ĉefefiŝojn. Studo en norda Barato trovis, ke la Eta kormorano fiŝkaptantis en akvo kiu estas malpli ol unu metron profunda kaj kaptis fiŝojn ĉirkaŭ 2–8 cm longajn. Ili elpelas sin subakve uzante siajn retecajn piedojn.[7] Kaptitaj fiŝoj estas ofte alportitaj al la surfaco por pli facile engluti ilin kaj dume aliaj birdoj kiaj aliaj Etaj kormoranoj, laBlankakapa mikterio, mevoj kaj egretardeoj povas klopodi ŝteli la predojn. La hindiaj kormoranoj tendencas fiŝkaptadi komunume en pli grandaj grupoj.[8] Kiel ĉe ĉiuj aliaj kormoranoj, ili eliras el akvo, tenas siajn flugilojn malferme etendajn kaj restas senmovaj dum momento. Oni sugestis, ke tiu kutimo celas sekigi la flugilojn, sed tio estas pridisputata. Studo en Srilanko trovis, ke la tempo pasata kun etendaj flugiloj estas ĉiam post kiam ili pasis iome da tempo subakve kaj ke la daŭro rilatis al tempo pasita subakve kaj inverse rilata al la temperaturo kaj sekeco de la aero, kio subtenus la teorion ke tiu kutimo helpas al la sekigo de la flugiloj.[9][10]
Naĝe
La reprodukta sezono de la Eta kormorano estas inter julio kaj septembro enPakistano kaj norda Barato kaj en novembro al februaro en suda Barato. En Srilanko estas en decembro al majo.[6] Studo en Bangladeŝo trovis ilin reproduktante el majo al oktobro. Maskloj memmontradas ĉe la nestoloko skuante siajn flugilojn dum tenas siajn kapojn reen kaj la bekon alten. Ili poste subigas la bekon kaj post pariĝadi la masklo ankaŭ havigas manĝon al la ino kiel pariĝada nutrado.[10][11] Ambaŭ gepatroj partoprenas en la nestokonstruado, nome de platformo el bastonetoj situanta sur arboj kaj foje eĉ sur kokospalmoj. Ili povas nestumi ĉe laHinda ardeo aŭ ĉe laMalgranda egreto en kolonioj. La nesto estas konstruita dum ĉirkaŭ du semajnoj. La blankecaj ovoj iĝas kotecaj laŭ la daŭro kaj lakovado startas kiam la unua ovo estas demetita. Tio kondukas al nesamtempa eloviĝo kaj la idoj ĉeneste povas varie laŭ aĝo konsiderinde. La ovarkvanto povas ankaŭ varii el 2 al 6 ovoj demetitaj je intervaloj de ĉirkaŭ du tagoj. Eloviĝo okazas post periodo de 15 al 21 tagoj. La lanugaj idoj havas nudan ruĝan kapon. La junuloj kapablaselnestiĝi post ĉirkaŭ unu monato.[11][12]
Etaj kormoranoj estas voĉemaj ĉe siaj nestoj kaj ripozejoj kie ili produktas mallaŭtajn krepitajn sonojn. Ili produktas ankaŭ gruntojn kaj graŭlojn, malaltatonajn alvokojnah-ah-ah kajkok-kok-kok. Ili ripozas komunume ofte en akompano de aliaj akvobirdoj.[6][13]
Oni priskribis parazitajn birdolaŭsojn,Pectinopygus makundi, el gastigantaj Etaj kormoranoj.[14] Endoparazitaj helmintoj,Hymenolepis childi kajDilepis lepidocolpos estis priskribitaj el srilankaj kormoranoj[15][16] dum aliaj kiajNeocotylotretus udaipurensis kajSyncuaria buckleyi estis priskribitaj el birdoj el Barato.[17][18]
↑Sangha, H. S. Naoroji, R. (102). “Occurrence of Little Cormorant Phalacrocorax niger in Ladakh”,Journal of the Bombay Natural History Society (2),p. 99.
↑6,06,16,2Ali, S. & S.D. Ripley. (1978) ',2‑a eldono1, Oxford University Press, p. 41–43.
↑Mahendiran, Mylswamy Mahendiran & Abdul J. Urfi (2010). “Foraging patterns and kleptoparasitism among three sympatric cormorants (Phalacrocorax spp.) from the Delhi region, North India”,Hydrobiologia638,p. 21–28.doi:10.1007/s10750-009-0002-8.
↑Winkler, H. (1983). “Das Flugelspreitverhalten der Mohrenscharbe Phalacrocorax niger”,J. Orn. (de) 124 (2),p. 177–186.doi:10.1007/BF01640163.
↑11,011,1 “Display and Sexual Activities of the Little Cormorant, Phalacrocorax niger (Ciconiformes: Phalacrocoracidae) in Captivity”,Saudi Journal of Biological Sciences15 (1),p. 81–86.
↑Tandan, Bhup Kishore (1952). “Mallophagan parasites from Indian birds. Part II. Pectinopygus (Philichthyophaga) Makundi, sp. n. (Ischnocera), from the Little Cormorant, Phalacrocorax niger (Vieillot)”,Journal of Natural History Series5 (51),p. 299–304.doi:10.1080/00222935208654295.
↑Burt, DRR (1940). “New species of cestodes from Charadriiformes, Ardeiformes, and Pelecaniformes in Ceylon”,Ceylon Journal of Science. Section B. Zoology and Geology22 (1),p. 1–63.
↑Burt, DRR (1936). “A new species of Cestode,Dilepis lepidocolpos from the Little CormorantPhalacrocorax niger”,Spolia Zeylanica19 (2),p. 193–200.
↑Sharma, P.N. (1977). “Neocotylotretus udaipurensis n. g., n. sp. (Trematoda: Digenea) from the intestine of little cormorantPhalacrocorax niger from India”,Rivista di Parassitologia37,p. 191–197.
↑Ali, S. M. (1957). “Studies on nematode parasites of fishes and birds found in Hyderabad States”,Indian Journal of Helminthology8,p. 1–83.
Begum, A.R. (1997). The breeding biology and daily activities of little cormorant, Phalacrocorax niger (Vieillot). M.Sc. Thesis. Dept. of Zoology, University of Dhaka, Dhaka. Pp. xi+121 (unpublished).
Chozhiyattel, Zeenath (2009) Behaviour and adaptations of little cormorantPhalacrocorax niger and DarterAnhinga melanogaster. Ph.D. thesis. University of Calicut.
Sarker, N. J. Naher, H. (2002). Experimental studies on food habits of the little cormorant, Phalacrocorax niger (Vieillot). Bangladesh Journal of Zoology. 30(2):173-182.
Purandare,Kiran (2001). Nesting colonies of the Little Cormorant (Phalacrocorax niger) and Night Heron (Nycticorax nycticorax) in Pune city, Maharashtra. Newsletter for Birdwatchers. 41(1):9.
Patnaik,AK; Samanta,M; Prasad,R (1981): Chromosome complement and banding patterns in a Pelecaniform bird,Phalacrocorax niger. Journal Hered. 72(6):447-449.
Siriwannichkul, O. (1981). Food Habits and Breeding Biology of Little Cormorant (Phalacrocorax niger). Kasetsart Univ. Bangkok. Thailand, 68pp.