Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estonia Respubliko
Eesti Vabariik

FlagoBlazono
Nacia himno:Mu isamaa, mu õnn ja rõõm
Situo
suverena ŝtato(1918–)
lando
respubliko
unueca ŝtato
lando ĉe la Balta MaroRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboTalino
Oficiala(j) lingvo(j)estona lingvo
Uzata(j) lingvo(j)estona
Plej ofta(j) religio(j)ateismo (68%),luteranismo (15%),ortodoksismo (14%),anabaptismo (2%),katolikismo (1%)
Areo45,227 km²
- % de akvo4,56 %
Loĝantaro1 369 995 (2025)
Loĝdenso29 loĝ./km²
Horzono+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajnoee
LandokodoEST
Telefona kodo372
Plej alta punktoSuur Munamägi
Plej malalta punktoBalta Maro
Politiko
Politika sistemodemokratiarespubliko
ŜtatestroPrezidentoAlar Karis (ekde 2021)
ĈefministroKaja Kallas
ParlamentoRiigikogu
Nacia tago24-a de februaro
Sendependiĝo20-a de aŭgusto1991 (deSovetunio)
Ekonomio
Valutoeŭro (EUR)
 
Membro de
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(2015–)
Internacia Energi-Agentejo(2014–)
Internacia Evoluiga Asocio(2008–)
Vizorezigna programo de Usono(2008–)
Schengen-spaco(2007–)
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco(2007–)
Eŭropa Unio(2004–)
NATO(2004–)
Aŭstralia Grupo(2004–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1999–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1999–)
Internacia Financa Korporacio(1993–)
Interpol(1992–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1992–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1992–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1992–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1992–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1992–)
Universala Poŝta Unio(1992–)
Internacia Atomenergia Organizaĵo(1992–)
Unesko(1991–)
Unuiĝintaj Nacioj(1991–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1991–)
Internacia Telekomunika Unio(1922–)
Ligo de Nacioj(1921–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Grupo pri Teraj Observoj
Atomkerna Provizanta Grupo
Strategia Aerponta Kapablo
Balta Asembleo
Konsilio de Eŭropo
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Internacia Hidrografia Organizo
Nordia batalgrupo
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Konsilio de Baltmaraj Ŝtatoj
Eŭropa Movada Kunordiga Centro
CERN-Konsilio
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

EstonioEstonujo (estone Eesti,Eesti Vabariik) estas lando en la nordorientaEŭropo apud laBalta maro. Ĝi estas la plej malgranda kaj plej norda lando inter la baltaj ŝtatoj kun 1,3 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭata deLatvio sude,Rusio oriente,Finnlando norde (trans laFinna golfo) kajSvedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 1940 kaj 1991 Estonio sekve de lapakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estisunia respubliko deSovetunio. Sekve de la senperfortaKantanta Revolucio ĝerminta ekde1989, interalie la civitana demonstracioBaltia Vojo tra ĉiuj tri landoj deBaltio, la ŝtato la20-an de aŭgusto1991 formale reakiris sian sendependecon. Estonio estas unu el la plej sekularaj landoj en la mondo – proksimume 2/3 el la plenkreskaj loĝantoj estas ateistoj. La ĉefurbo estasTalino, kie loĝas malmulte malpli ol unu triono el la loĝantaro.

Estonio membras enNATO ekde la29-a de marto2004 kaj enEŭropa Unio ekde la1-a de majo2004, ekde 2011 la valuto estas la.

La oficiala lingvo de Estonio estas la estona. Ĝi estas ankaŭ la plej granda lingvo en Estonio. La dua plej granda estas la rusa.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Kunda kulturo, 9000 BC.
Estonio ĉirkaŭ la jaro 1200.

La estonojn mencias unuafojeTacitus en la verkoGermania (1-a jarcentop.K.).

La areon okupisvikingoj, postedanoj,svedoj,rusoj. La dana reĝo vendis la nordajn partojn kaj la insulojn en 1346 al laOrdeno de germanaj kavaliroj, kiu posedis tiutempe jamLivonion (nunaj sudaj partoj de Estonio kajLatvio), tiel la germana regado entenis la tutan nunan teritorion.

Meze de la16-a jarcento, oni malfondis la Ordenon de germanaj kavaliroj kaj la teritorio de Estonio estis denove dividita. La nordajn partojn ricevisSvedio, dum Livonio iĝis parto dePollando.

Post la armistico de Altmark en1629, la poloj devis cedi plimulton de la teritorio al Svedio.

Ĝis la 16-a jarcento Estonio estis regata de germanoj. Post la reformacio, ĝis la jaro 1721 ĝin regis Svedio, kaj de tiam, ĝis launua mondmilito, Estonio apartenis al laRusia Imperio. Post la surtroniĝo deAleksandro la 3-a, komenciĝis fortarusigo (1881).

Traktato de Tartu, 1920.

Estonio iĝis sendependa ŝtato fine de la unua mondmilito, lige kun laRusia revolucio, post laEstona Milito de Sendependeco. La landon gvidis demokratie elektitaj koaliciaj partioj inter 1919 kaj 1933. Poste komenciĝis diktatura regado.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOkupacio de baltaj ŝtatoj.

Sian sendependecon Estonio perdis en 1940 post kiamSovetio kaj lanazia Germanio dividis la orientan Eŭropon laŭ lapakto Ribbentrop-Molotov. En 1939 Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn, kaj kun subteno de la sovetiaj trupoj la lando rapide estis sovetigita. En la parlamentaj elektoj somere de 1940 rajtis partopreni nur kandidatoj de la nova Estona Laborista Alianco, kreita ĉirkaŭ laEstona Komunisma Partio, kiu ankoraŭ printempe de 1940 havis nur 133 membrojn. La21-an de julio1940 la novelektita parlamento faris decidon pri establo desoveta potenco en la lando kaj pri formado de laEstona Soveta Socialista Respubliko. Jam la22-an de julio la parlamento akceptis "Deklaracion pri aliĝo de la Estona SSR al la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj". La23-an de julio oni anoncis teron "tutpopola propraĵo" kaj naciigon de bankoj kaj grand-industrio.

Vidu ankaŭ:Estonia ekzilita registaro

Proksimume 2 000 personoj estis ekzekutitaj dum la unua jaro de sovetia regado, 19 000 malliberigitaj kaj senditaj al la internaj partoj de Sovetio[1].

En pluraj landoj la aligo de Estonio al Sovetio estis traktata kiel okupado (anekso) de Estonio fare de Sovetunio. Aliĝon de la tri Baltiaj ŝtatoj (Estonio,Latvio kajLitovio) al Sovetunio neniam agnoskis jureBritio,Usono kaj kelkaj aliaj ŝtatoj. En Usono kaj Britio la tutan tempon en la daŭro de laMalvarma milito plu funkciis oficialaj ambasadejoj de la Baltiaj ŝtatoj.

Germanio atakis Sovetion en junio 1941 kaj la germanaj trupoj atingis Estonion jam en julio. En la jaroj1941-1945 Estonio estis okupita de la nazia Germanio. Dum la germana okupacio estis ekzekutitaj proksimume 6 000 loĝantoj de Estonio, ĉefe judoj, komunistoj, aŭ homoj kiujn oni ofte senbaze akuzis pri kunlaboro kun komunistoj.

Arestite de la germanoj la unua sekretario de la estona komunisma partio denuncis plurajn agantojn de la rezista movado. Samtempe agantoj de la antaŭmilita Estonio ne estis persekutataj de la nazioj: ekzemple, plenuminto de la prezidenta roloJüri Uluots dum la okupado instruis en laUniversitato de Tartu. La okupadan administracion de la "Ĝenerala distrikto Estland" estris estona migrinto al GermanioHjalmar Mäe. Estis formita estona polico, estonoj membris enSS. Jam kelkajn monatojn post la komenco de la nazia okupado, Estonio estis proklamitajudenfrei (libera dehebreoj).

Printempe de la jaro1944, kiam denove proksimiĝis la sovetia armeo Jüri Uluots alvokis la estonojn aliĝi al la germana armeo. Septembre de 1944, kiam la germanoj foriris elTalino, Uluots formis "registaron de sendependa Estonio", kiun ekestrisOtto Tief. Tiun registaron ne agnoskis iu ajn ŝtato de la mondo, sed la moderna Estonio konsideras ĝin la sola jure valida registaro de tiu periodo. Kiam post kelkaj tagoj venis la sovetiaj trupoj, kelkaj membroj de tiu registaro sukcesis fuĝi alSvedio (kiel Uluots), aliaj estis arestitaj kaj poste juĝitaj ofte kun posta sendo alSiberio (kiel Tief).

Milito de Sendependeco Venko Kolumno.

Entute proksimume 100 000 personoj fuĝis el la lando en 1944, antaŭ ol la sovetia armeo denove eniris ĝin. Post la reveno de la sovetiaj trupoj 5 000 estonoj estis malliberigitaj kaj ekzilitaj. Ekde tiam, Estonio estis regata de komunistoj senditaj el Rusio ĝis la jaro 1988, kiam unuafoje denaska estoniano kaj estono, Vaino Väljas, iĝis la unua sekretario de la Estona Komunisma Partio.[1]

En la1960-1980-aj jaroj la kultura etoso de Estonio estis relative pli liberala, ol aliloke tra Sovetunio. Tio senteblas ankaŭ laŭ laEsperanto-movado, kiu estis tre grava por relanĉo de la esperantista agado en Sovetunio post la stalinisma elsarko de la organizita movado en 1930-aj. Ĉiujara eventoBET iĝis por pluraj esperantistoj, ankaŭ el ekster la tri baltaj respublikoj, bona maniero praktikiEsperanton kaj interŝanĝi sperton.

Fine de la 1980-aj jaroj, fone de la ĝenerala liberaligo en Sovetunio (viduPerestrojko), aktiviĝis la movado por sendependiĝo de Estonio. Kontraste al ĝi aperis ankaŭ Interfront, movado lojala al Sovetunio. La estona komunista partio disiĝis en du: unu subtenis ideon pri sendependiĝo, la dua — ne. Reprezentantoj de ambaŭ eniris la Politikan Buroon de la Centra Komitato deKPSU.

La 20-an de aŭgusto 1991, lige kun laKantanta Revolucio en kiu en ĉiuj baltaj landoj la civitanoj pace protestis kontraŭ Sovetunio kaj lige kun la finfina disfalo de Sovetio, Estonio iĝis sendependa.

En 2004 Estonio aliĝis alEŭropa Unio, kaj la1-an de januaro 2011 ĝi alprenis laeŭron kiel nacian monunuon.

Geografio, klimato, ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Jägalaakvofalo

La lando vastiĝas super 45 227 km². Plejparto de la lando estas plata, sed la sudo estas pli monteta. Pli ol 50% de la lando konsistas el arbaro, el pli ol 2000 lagoj kaj 1500 insuletoj. La riveroj fluas en nordan direkton en la Finn-golfon aŭ alfluas la Ĉud-lagon aŭ la Riga-golfon en okcidento.

La nuna geografia formo de Estonio elformiĝis dum la plejstoceno, je efiko de la glacikovraĵo. Sude limas morenaj baraĵoj, mezlande situas longetendaj montetoj kun plata surfaco.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La klimato de Estonio estas modere kontinenta, kio estas konvena por la agrikultura branĉo. La plej malvarma monato estas februaro (averaĝe−6°C en Talino), la plej varma estas julio (17°C). La averaĝa precipitaĵo estas 570 mm (en Talino).

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Plej gravaj industriaj branĉoj estas la minado kaj prilaboro deoleoardezo, torfo, hakado kaj prilaboro de ligno; gravas la bovo- kaj porkobredado, produktado de furaĝoj. Oni minas ankaŭ kalkŝtonon, dolomiton, margon, argilon kaj fosforiton.

Unu el la ĉefaj ekonomiaj sferoj antaŭ laDua mondmilito estis agrikulturo, kies produktoj estis grava parto de eksportado. La militaj detruoj, translokigoj de loĝantaro kaj naciigo de bienoj kaj fabrikoj en Sovetunio kaŭzis grandan damaĝon al la agrikulturo de Estonio, kiu ĉe la rehavo de sendependeco en1991 estis longe malantaŭ la stato de Finnlando.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]
Etnoj en Estonio (2010)
estonoj
  
68.4%
rusoj
  
25.7%
ukrainoj
  
2.1%
belorusoj
  
1.3%
finnoj
  
0.9%
aliaj
  
1.6%

En Estonio loĝas 1 347 510 personoj[2] (2005). En 2010, laŭ la etna konsisto estas ĉefe:estonoj (68.4 %),rusoj (25,7 %),ukrainoj (2,1 %),belorusoj (1,3 %) kajfinnoj (0,9 %).

La etnaj malplimultoj (rusoj kaj aliaj) loĝas plejparte enTalino (ĉirkaŭ 40% de ĝia loĝantaro) kaj en la industria regiono en nord-oriento (en la urboNarva ĉirkaŭ 96% de ĝia loĝantaro).

Dum la sovetia regado la proporcio de estonlingvanoj en la lando draste malkreskis de pli ol 90% al 68%.

Laŭ la estona leĝaro, aŭtomate estonan civitanecon ricevis nur homoj (de ajna etneco), kiuj sukcesis pruvi, ke ili aŭ iliaj prauloj loĝis en Estonio antaŭ la jaro 1940. Tio kaŭzis situacion, kiam kelkmil loĝantoj restas tute sen civitaneco de ajna lando. Estonan civitanecon eblas ricevi, trapasinte ekzamenon pri la estona lingvo kaj la estona leĝaro. Rimedoj por disvolviĝo de laestona lingvo en moderna Estonio ofte estas kritikataj kiel tro severaj kaj eĉ diskriminaciaj.

Politiko

[redakti |redakti fonton]
Ejo deRiigikogu, la parlamento de Estonio

Estonio estasparlamenta demokratio. Estas 101 lokoj en la estona parlamentoRiigikogu, deputitoj estas elektataj per tutpopola voĉdonado por 4-jara periodo.

LaĈefministro de Estonio (estoneEesti peaminister) estas la estro de la Parlamento de la Respubliko de Estonio. La Ĉefministro estas nomumita de laPrezidanto de la Ŝtato, post kiam rondo de konsultoj estis okazigita inter la reprezentantoj de la politikaj partioj en la Parlamento. La parlamento povas kontraŭstari la nomumon de la prezidanto kaj meti kandidaton sur lian nomon kiel la estro de la parlamento. Plejofte, la elektita ĉefministro estas la estro de la plej granda partio kaj la gvidanto de la koalicio. La nuna Ĉefministro de Estonio estasKaja Kallas, gvidanto de laReforma Partio.

Estonio estas konsiderata unu el la plej sukcesaj landoj de la mondo, uzantajkomputilretajn teknologiojn en administrado. Ekzemple, estonaj civitanoj rajtas partopreni parlamentajn elektojn pere de Interreto: en la elektoj de2007 pli ol 30 mil civitanoj uzis tiun eblecon.

Partioj estonaj estasPartio de la Estonia Unuigita Maldekstro,Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio,Estona Reforma Partio, kajSocialdemokratia Partio de Estonio inter aliaj.

Distriktoj

[redakti |redakti fonton]
Estonaj distriktoj

Harjumaa -Hiiumaa -Ida-Virumaa -Järvamaa -Jõgevamaa -Läänemaa -Lääne-Virumaa -Pärnumaa -Põlvamaa -Raplamaa -Saaremaa -Tartumaa -Valgamaa -Viljandimaa -Võrumaa

Historia regiono

[redakti |redakti fonton]

Komunikiloj

[redakti |redakti fonton]

LaEstonia Nacia Dissendejo (estoneEesti Rahvusringhääling, prononcata [E:sti RAĤvusRINKhelink]), mallonge ERR, estas publike financita kaj posedata radio-televida organizaĵo kreita en Estonio la 1-an de junio 2007 por transpreni la funkciojn de la antaŭe apartaj instituciojEesti Raadio (ER, Estona Radio) kajEesti Televisioon (ETV, Estona Televido), laŭ la kondiĉoj de la estona nacia dissenda leĝo. La unua prezidanto de ERR estas Margus Allikmaa, la antaŭa prezidanto deEesti Raadio. Ĉefoficisto laŭ la stato fine de 2024 estas Erik Roose.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1Toivo E. Raun: Estonia and the Estonians
  2. Департамент статистики ЭР

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Kristina Porgasaar. Estonio: Lando, popolo, kulturo. Tallinn, 2009. 64 p.ISBN 978-9949-448-23-4(Kolorilustrita fotoalbumo)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la44-a semajno de la jaro2013.
v  d  r
Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
 Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Flago de la Eŭropa Unio
Kandidatoj:
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
 Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgio  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Svedio  •  Turkio  •  Usono
Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Estonio&oldid=9286354"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp