universitata urbo • urbego • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Panoramo de Essen rigardante deTetraeder enBottrop. Fone:Ruhr-altaĵoj.
Essen situas centre de laRuhr-regiono norde de lariveroRuhr, kiu formas inter la urbopartoj Kupferdreh, Heisingen kaj Werden laBaldeney-lagon.La mezuma nivelo de la urbo estas 116 metroj superNN. La pleja altaĵo de la urboteritorio troviĝas en Heidhausen kaj atingas 202,5 m, la plej malalta loko troviĝas en Karnap kaj mezuriĝas je 26,5 metroj super NN.
La plej vasta etendiĝo de la teritorio sumiĝas nordsuden 21 km, orient-okcidenten 17 km.
Laurboteritorio de Essen konsistas el naŭ urbodistriktoj. En ĉiu ekzistas distrikta konsilantaro kun po 19 membroj inkluzive la distriktestron. La urbodistriktoj estas markitaj perromiaj ciferoj kaj per speciala nomo, kiu parte ankaŭ konsistas el pluraj urbopartonomoj. La naŭ urbodistriktoj entute estas subdividitaj en 50 urbopartoj, kiaj ekzempleEssen-Werden. La plejmulto de la urbopartoj iam estis memstarajkomunumoj kaj perdis siajn memstarecojn per enkomunumigoj. La urbopartoj estas markitaj perarabaj ciferoj.
La averaĝa temperaturo en Essen sumiĝas je9,6°C jarmezvalore, la pluvokvanto sumiĝas je 829 milimetroj. La plej malvarma monato estas la januaro kun1,5°C, la plej varma monato estas la julio kun17,5°C. La plejmulto de pluvo falas en aŭgusto kun 90 milimetroj.
La urbonomo en la paso de la jarcentoj ofte ŝanĝiĝis. Nomate Astnide (pli malnove: Astnithi) en la unuaj mencioj, ĝi ŝanĝiĝis trans Astnidum, Astadnidum, Asbidi, Asnid, Assinde, Asnida, Assindia, Essendia, Esnede, Essende, Essend al la hodiaŭa Essen. Supozoj evidentigas, ke la nomo origine karakterizasfraksenejon aŭ pejzaĝon en la oriento. Kontraŭe malĝustas la konekto al la antikve germana esprimoEsse, vortludo el la19-a jarcento kaj konekto inter la nomo kaj la tiama aspekto de la urbo.
Jam longe antaŭ fondado de la monaĥinejo la hodiaŭa urbotereno estis loĝata. En1928 oni trovis en la urboparto Vogelheimklingon atestantan la prahistorion. Similaj trovaĵoj el la tempo ekde 120.000 ĝis 10.000 a.K. aperis ankaŭ en aliaj urbopartoj (Burgaltendorf, Fischlaken, Fulerum, Überruhr, Werden).
Essen situis en la loĝtereno de pluraj ĝermanaj triboj (Chatten, Brukterer, Marser), ties ekzakta interlimigo efektive malfacilas.
El lakelta epoko (je la jaro 0) originas lafuĝokasteloAlteburg [malnovkastelo] en la sudo de Essen, kiun oni grandparte elfosis en la1920-aj kaj1930-aj jaroj. Supozeble ĝi estis uzata ĝis la8-a jarcento Oriente de ĝi situas laHerrenburg [suverenokastelo], kiu verŝajne originas el la 8-a jarcento.
Ĉirkaŭ845 la postaepiskopo deHildesheim, Altfrid, fondis abatinejon (coenobium Astnide) supozeble sur propra tereno nomate Astnithi (kiu eble signifas „orienta tereno“). El tiu nomo poste perlatinigo aperis la hodiaŭa urbonomo Essen. Kiel unuanabatinon li enoficigis sian parencinon Gerswit (viduAbatinejo Essen).
Ĉirkaŭ la jaro799 iom pli sude, en la hodiaŭa urboparto Werden, stariĝis lamonaĥejo Werden,benediktana monaĥejo, kiu devis antaŭenigi la misiajn klopodojn inter laSaksoj en la Harcoregiono (Helmstedt/Halberstadt). Ambaŭ, monaĥejo kaj abatinejo, jam staris en komplete kristanigita ĉirkaŭaĵo. Ĉ.852 komencis la konstruado de la abatina preĝejo finpretigita je870. Ĉirkaŭ la abatinejo jam ekzistis antaŭ de ties konstruado fortikaĵo kaj kelkaj bienoj. La preĝejo neniigita dum brulego en946, kiu ankaŭ neniigis la apudan setlejon, estis ege pligrandigata, sur ĝiaj fundamentoj staras la nuna katedralo en la urbocentro. La unua dokumentita mencio pri Essen datiĝas de898: tiutempe la lotaringa reĝo Zwentibold testamentis al la abatinejo maldekstro-rejnlandajn posedaĵojn. Dokumenton ŝajne el la jaro870 kaj priskribantan la fondadon de la abatinejo, oni ĝenerale konsideras kiel falsaĵon el la11-a jarcento. Krome momente de la falsado ŝajne neniu pli malnova dokumento ekzistis, kiel oni supozis antaŭ nelonge.
Tiu ĉi abatinejo (en kiu dum la mescelebrado restadiskanonikoj) ne estis vera monaĥinejo, sed speco de hejmo kaj klerigejo por fraŭlaj filinoj kaj vidvinoj el la altnobelaro. Ĝin estris abatino kaj nur tiu devige faris solenan ĉastovoton.
Unu el la plej rimarkindaj regantinoj tiaj estis la abatino Mathilde la 2-a. Ŝi estis nepino de laimperiestroOto la 1-a kaj transprenis la estradon de la abatinejo en971. 40 jarojn poste, ŝi gvidis la abatinejon kaj la apartenan terposedaĵon kaj ŝi sukcesis pliriĉigi la preĝejan trezoron per treege altvaloraj pecoj (i.a. la Ora Madono, la plej antikva plenskulptura Madono de la mondo). Post Mathilde transprenis Sophia Gandersheim, filino de la imperiestroOto la 2-a, la estradon.
En1041, sub la abatinestrado fare de la tria sinjorino el reĝa sango sinsekva, Theophanu, nepino de Oto la 2-a, Essen, jam1003 rimarkata kielurbo, ricevas lafoirprivilegion. Dek jarojn poste,1051, la abatinpregrejo pluan fojon oni ŝanĝis kaj pligrandigis. Tiu alkonstruaĵo estas la orienta parto kunkripto, en kiu estas sepultitaj la Sankta Altfried, Mathilde kaj Theophanu.
En1216 laabatinejo, ĝis tiam „nur“ multinflua terposedantejo oficiale ricevas sian statuson de princa rezidentejo: imperiestroFrederiko la 2-a perletere nomumas la tiaman abatinon „imperia princino“, kio samrangigas ŝin kun laabato de la proksimamonaĥejo Werden.
En1244 laĉefepiskopo de Kolonjo Konrad von Hochstaden invadas en Essen kaj kune kun la urbocivitanoj komencas konstrui urbomuron. Essen urbiĝas, ricevas propran sigelon kaj laurboprivilegion. La abatinoj per tio almenaŭ dumtempe estas senpotencigataj, kaj la civitanoj de Essen evoluigas civitokonscion.
Reĝo Rudolfo ja rekonfirmas1290 al la princabatino ŝian landsuverenecon, sed ne povas restaŭri ĝin komplete: la civitanaro estas en konflikto kun la abatinejo, la kreskanta urbo postulas memadministradon. En1336 okazis unua provo ricevi la statuson derekta regnosubmetiteco, sed pasis ankoraŭ 40 jaroj, ĝis1377, tiam imperiestroKarolo la 4-a donas al la urbo la deziratan titolon de rekte regnosubmetita urbo — kvin jarojn post kiam li konfirmis ekzakte la malon al la tiam reganta abatino Elisabeth von Nassau.
El la14-a jarcento ankaŭ originas la unuaj dokumentoj pri mina agado en Essen: en1349 la princabatino ricevas la privilegion ekspluati la tertrezorojn, en1354 oni dokumenteble minasarĝenton.Karbo en Essen ja estas menciata unuafojon en1371, sed la unua karbomino estas registrata nur en1450.
La disputoj inter urbo kaj abatinejo pro la hegemonio en la regiono pludaŭras ĝis la malfondado de la abatinejo en1803. Ree kaj ree ekestas juraj kvereladoj. Unu el la procesoj eĉ daŭras 200 jarojn, ĝis kiam laReichskammergericht (regna ĉambrojuĝejo)1670 decidas, ke la urbo ja devas obei la abatinojn, sed rajtas konservi siajn kutimjurojn. Tiel la rilatoj inter urbo kaj monaĥinejo restas malklaraj kaj konkurencemaj ĝis lasekularigo. En1563 la urbo aliĝas lareformacion (20 jarojn antaŭ ol ĝi havis larektan regnosubmetitecon kaj tiel la rajton al tio) kaj iĝas evangelia. Kiel preĝejo servas la Marktkirche (foiropreĝejo) origine el la11-a jarcento (antaŭe St. Gertrudis). La katolika abatinejo, ne havanta sufiĉe potencajn trupojn, ne povis kontraŭstari la reformacion.
Fine de la16-a — komence de la17-a jarcentoj Essen dokumenteble estiĝasarmilproduktejo, titolo, kun kiu ĝi dum jarcentoj identiĝos; ĝis kiam la literegojEssen — die Waffenschmiede des Reiches (Essen — la armilproduktejo de la regno), kiu tricent jarojn poste parados vidalvide de la ĉefa stacidomo, post laDua Mondmilito estas anstataŭigataj perEssen — die Einkaufsstadt (Essen — urbo por aĉetumi). Je1570 prosperas la pafilproduktado. En1620 la forĝejo de Essen produktas 14.000pafilojn kajpistolojn, la urbo iĝas interesa kiel strategie grava.
Dum laTridekjara milito kontraŭstaris unu la alian la protestantkreda urbo kaj la katolikaabatinejo. La tiamaabatino Maria Clara de Spaur kaj Vallier1623 venigis la katolikajnhispanojn al Essen, por kontraŭreformacie agi kontraŭ la evangelia urbo. En1624 oni ediktis leĝon prirekatolikigo kaj kontrolis la civitanan iron al diservo. La urbo, ne la abatinejo, responsis por manĝado kaj loĝejo de la okupotrupoj. En1628 la urbanoj plendis kontraŭ tio antaŭ laregna ĉambrojuĝejo.
En1629 laNederlandanoj konkeris la urbon.Maria Clara rifuĝis la4-an de novembro tiujare en la katolikaKolonjo. Somere de1631 ŝi revenas eskortate debavara garnizono estrata de Gottfried Heinrich grafo de Pappenheim, sed jam en septembro ŝi devis retiriĝi.Maria Clara mortis en1644 en Kolonjo.
Entute la homoj de Essen estis grave batataj de la milito, refoje okazis arestadoj,deportadoj de homoj kaj ĉantaĝdevigadoj al militservo.
Essen kaj la industriaj entreprenoj deKrupp dum multaj jaroj reciproke influis sin. La familio Krupp rezidis en Essen ekde la16-a jarcento kaj okupis gravajn oficojn. En la jaro1811 Friedrich Krupp fondis gisŝtalfabrikon, kaj tiu donis al la urboloĝantoj dum multaj jaroj panon kaj monon, kvankam la negocoj komence ne bone prosperis. La dungado de laboristoj kaŭzis la kreskon de la loĝantaro de Essen. Tamen la erao de la familio Krupp finiĝis per la abdiko de Arndt de Bohlen kaj Halbach en la jaro1967.
La industriisto Friedrich Grillo en la jaro1892 donacis al la prosperanta urbo teatron kaj operejon. La ankoraŭ hodiaŭ tiel nomataGrillo-Teatrejo, funkcianta kiel urba teatro, estas konstruita laŭ la novklasikisma stilo en la urbocentro kaj la16-an de septembro1892 inaŭgurata per prezentado de la dramoMinna von Barnhelm deGotthold Ephraim Lessing.
Ĝisfine de la19a jarcento la urboteritorio de Essen ampleksis nur la malnovan rekte regnosubmetitan urbon resp. laabatinejo Essen. Pri la sinsekvoj de enkomunumigoj, kiuj finformis la hodiaŭan teritorion de Essen, legu pli detalan artikolon prienkomunumigoj.
Jam de komenco Essen apartenis al la ĉefepiskopejoKolonjo kaj estis subigita la arkidiakonejon de la katedralpreposto, kiun postulis laabatino de Essen . Oficialulo instalata de laarkiepiskopo administris la teritorion de laabatinejo kaj de laurbo. La paroĥa preĝejo origine estis la abata preĝejo. Poste St. Gertrudis iĝis paroĥa preĝejo por la norda tereno (kun Altenessen kaj Karnap) kaj la preĝejo St. Johann por la suda tereno (kun Altendorf, Frohnhausen, Holsterhausen, Frillendorf, Rüttenscheid kaj Huttrop).Ekde1524 en la urbo oni kelkfoje predikis evangele. En la jaro1543 aperis evangela predikanto kaj ekde1560 en la St. Gertrudiskirche oni ankaŭ kantis germane. Laŭ decido de la urbokonsilantaro1563 lareformacio definitive estis enkondukata. La urbo provis per tio firmigi sian statuson kiel "rekte regnosubmetita urbo". Ekde1563 oni daŭre transcedis la preĝejon St. Gertrudis al laprotestantoj por uzado. Poste la katedralo okupis la rangon de la paroĥa preĝejo de Essen por lakatolikoj. Sekve en Essen ambaŭkonfesioj estis reprezentataj unu apud la alia. Laabatinejo restis katola, la urbo estis evangela. Se ekzistis ekde1571 inter la protestantoj komence nurLuterana komunumo, tiam ekde1655 la konsilantaro aprobis ankaŭreformitan komunumon. Ekde1605 lakontraŭreformacio parte sukcesis restariĝi kun la sekvo, ke la St. Gertrudis-preĝejo partatempe rekatolikiĝis. La urbo ja devis agnoski la definitivan rezignon pri larekta regnosubmetiteco en1670, sed tio estis sensekva por la ĝistiamaj konfesiaj diferencoj. Ĝis1802 ekleziaj aferoj estis prizorgataj de la konsilantaro resp. de laabatinejo. Lareformita komunumo estis aŭtonoma. La rilatoj inter ambaŭ konfesioj proksimume agorditaj.
En1802 laluterana komunumo Essen estis donata al laPrusa konsistorio de la graflando Mark,1809 al la Kleva-luterana konsistorio de lagrandduklando Berg kaj ekde1815 al la Duseldorfa distrikta sinodo. Ĝi apartenis tiel al la evangela eklezio en Prusio resp. ties posta Rejnlanda provinca eklezio. Essen iĝis sidejo de la superintendantejo, el kiu poste evoluis la eklezia distrikto Essen. Tiu estis dividata en la tri ekleziajn distriktojn Essen-mezo, Essen-nordo kaj Essen-sudo ene de la hodiaŭa "evangela eklezio en la Rejnlando". Al la tri ekleziaj distriktoj hodiaŭ apartenas entute 31 paroĥoj. Tiuj formas kune kun la tri ekleziaj distriktoj ekde1972 la „evangelan urbekleziligon Essen“.
Nuntempe 58 paroĥejoj apartenas al la urbdekanato Essen, kiu subdividiĝas en la dekanatoj Essen-mezo, Essen-Altendorf, Essen-Borbeck, Essen-Heisingen-Kupferdreh, Essen-Rellinghausen, Essen-Steele, Essen-Stoppenberg und Essen-Werden. Komune ili formas la katolikan urbekleziligon (ekde1925) subtenanto de ekleziaj taskoj sur urbotavolo (familia klerigado, porjunula animzorgo/ porjunula metiohelpo, konsilaj servoj, publika informado) kaj kiel servanto kaj celligo de la komunumoj. La katolika urbeklezio estas centre atingebla en la katolika urbodomo (Bernestr. 5 - 45127 Essen). La urbodekanato Essen ampleksas ĉirkaŭ unu kvaronon de la episkopeja katolikaro.Tamen intertempe la strukturo de la episkopejo Essen fundamentege ŝanĝiĝas pro diocezaj decidoj. En la urbo Essen ekde2009 nur ekzistu ankoraŭ dek t.n. grandparoĥejoj (ekleziaj korporacioj), kiuj siaflanke ampleksu plurajn paroĥajn distriktojn (komunumojn).Longtempe oni devas rezigni pri 26 katolikaj preĝejoj en Essen.Plue oni devas redukti la nombron de fakaj urbekleziaj organizoj (ekz. familia klerigado, porjunula animzorgo) kaj pastraj ofertoj (ekz. konsiloservoj) kaj dioceze kunigi en novajn centrajn subtenostrukturojn.Ankaŭ oni adaptos la nombron de la katolikaj infanvartejoj al la financaj kaj demografiaj evoluoj, ilian fakan gvidadon kaj administradon oni centralizos.Triortodoksaj komunumoj celebras siajn diservojn en katolikaj preĝejoj en Essen:larusortodoksa komunumo en s-ta Maria nemakulita, Borbeck, laserbortodoksaj en S-ta Stefano, Frohnhausen) kaj larumanortodoksaj kristanoj en S-ta Evaldo, Altenessen.
En la urboj kaj komunumoj hodiaŭ apartenantaj al Essen en la16-a jarcento oni parte aŭ preskaŭ ekskluzive enkondukis la reformacion. Ekz. en Werden ekde1583 en la Clemens-preĝejo oni predikis evangele. En la17-a jarcento ankaŭ ekestis reformita komunumo. Steele ekde1554 iĝis evangela. Je1600 preskaŭ tuta Steele estis protestanta, dume la luteranoj, la reformitoj kaj la katolikoj komune uzis la saman preĝejon, ne sen kvereli unu kun la aliaj. En Kettwig la tuta loĝantaro en1609 transprenis lareformitan konfesion.
Krom tio en Essen ankaŭ ekzistas diversaj libereklezioj, inter ili pluraj evangelaj- liberekleziaj komunumoj (baptistoj), komunumoj de la evangela-metodista eklezio kaj liberaj evangelaj komunumoj.
Plie en Essen ankaŭ estas la novapostola eklezio kaj apostolaj komunumoj (apostola komunumo).
La juda kultkomunumo nun havas 794 membrojn. Antaŭ la Dua Mondmilito, la komunumo estis inter la plej grandaj de Germanio, kaj la urbocentra imponaurbocentra impona sinagogo estis unu el malmultaj, kiun (pro sia betona fortikeco) la nazioj ne sukcesis detrui en lapogroma nokto 1938. Nun la komunumo kaj la novasinagogo troviĝas en la Sedan-strato, kaj la malnova sinagogo nun estas kunvenejo nomata "domo de juda kulturo". La komunumo disponas priMikveo (rituala purigejo), tombejo, infanĝardeno, biblioteko, sportsocieto (Makkabi) kaj junularcentro. La komunumarabeno estas ortodoksulo.
En1896 la loĝantaronombro de la urbo transpaŝis la limon de 100.000; Essen iĝisgrandurbo. En1962 oni nombris transkalkulite sur la hodiaŭan urboteritorion 749.193 loĝantojn (Kettwig kaj Burgaltendorf nur poste estis enkomunumigataj – en la tiama urboteritorio estis 729.301), la ĝis tiam plej alta loĝantonombro estis atingita. La31-an de decembro2005 la loĝantonombro de Essen sumiĝis laŭ kompletigo de laLandesamt für Datenverarbeitung und Statistik Nordrhein-Westfalen (landa oficejo por statistiko) je 585.430 (nur ĉefaj loĝejoj). Tio signifas ekde 1962 malkreskon de ĉirkaŭ 20 elcentoj. La tendenco plue falas, ĉar la pluso da mortintoj ĉiujare atingas kvanton de ĉirkaŭ 2.500 ĝis 3.000 personoj. Ankaŭ je evidenta migropluso (kiun la urbo fakte ne havas) la efiko estus malkreska loĝantaro.
Komence la administrado de la urbo Essen estis tasko de laabatinejo resp. ties oficistoj. Ekde1335 oni mencias la elektadon de duurbestroj el inter la urbokonsilantaro al la urbopinto, ĉe kio unu el la du samtempe estas laRentmeister [financadministranto]. Ekde la14-a jarcento la konsilantaro akiris kreskajn signifon kaj gravecon. Tiutempe Essen akiris la statuson de rekta regnosubmetiteco, kiun ĝi tamen poste devis rezigni. La konsilantaro estis elektata unufojon jare. Ekde1602 pro nova elektordo la konsilantaro estis elektata nerekte per 11 elektrajtigitoj de laGilden [komercaj kooperativoj] kaj oficoj. Al la 14 konsilantoj apartenis du urbestroj kaj unuRentmeister. En1804 laprusa ŝtato anstataŭigis la konsilantaron per magistrato.1807 oni enkondukis la grandduklandan-Bergan, poste la Prusan municipkonstitucion. Post enkonduko de la urbordo1856 ekzistis urbestro kaj konsilantaro.Dum lanazia epoko la ĉefurbestro estis instalita de laNSDAP. Post laDua Mondmilito la militregistaro de la Britokupata zono instalis novan ĉefurbestron kaj en1946 enkondukis la novan komunumkonstitucion laŭ Brita modelo. Laŭ tiu ekzistis urbkonsilantaro rekte elektata de la popolo, ties anojn oni nomis "Stadtverordnete". Komence la konsilantaro elektis el inter siaj anoj laĉefurbestron kiel honorofica prezidanto kaj reprezentanto de la urbo. Krome la konsilantaro ekde1946 elektis profesian urbodirektoron kiel estro de la urbadministrado. En1999 la duobla estrado de la administrado estis rezignita. Ekde tiam ekzistas nur profesiaĉefurbestro. Tiu estas prezidanto de la konsilantaro, urbadministrestro kaj reprezentanto de la urbo. En1999 li unuafoje estis rekte elektita de la popolo.
Essen estas rezidejo de kelkaj grandajkonzernoj Germanaj: krom la laŭgrande kvina industrientrepreno RWE AG kaj ties filialoj elektroproduktantaj ankaŭ ĝia eksa filialo HOCHTIEF (konstrudado) samkiel la superbazar-entrepreno Aldi-Nord, la energiproduktanto STEAG, la grandmagazeno KarstadtQuelle AG, la karbomina entrepreno RAG kaj la gasprovizanto Eon-Ruhrgas ĉi tie havas siajn konzerncentrejojn. Unu el la plej grandaj gazetarkonzernoj de Germanio, la Westdeutsche Allgemeine Zeitung, rezidas en Essen. La ŝukomercisto Deichmann rezidas en Essen-Borbeck. Kun Degussa AG grava entrepreno el la kemia industrio Goldschmidt GmbH hejmas en la mezo de Essen.
Essen longtempe estisKrupp-urbo, ĉar la fabriktereno de la firmao Krupp estis pli granda ol la restaurboteritorio. Post laDua Mondmilito tio nun estas pasinteco, kaj ekde la fuzio kun Thyssen la firmao Krupp nur hejmas en Essen per unuopaj filialoj, tamen formale ĝi havas sian rezidejon plue en Essen. Kadre de la strebado pri ekonomia alistrukturigo Essen provas anstataŭi la pezindustrion per energiekonomio dank‘ al la jam rezidaj entreprenoj RWE, RAG kaj Eon-RuhrgasKomence de2006 la Thyssen Krupp AG sciigis, ke ĝi intencas relokigi sian konzerncentrejon komplete en Essen. En la "Krupp-zono", la malnova "Krupp-urbo" okcidente de la urbocentro, ĝi planas konstrui novan ĉefadministracion kune kun akademio por estrontoj de Thyssen-Krupp.
LaMesse Essen (foiro Essen) same estas grava faktoro de la ekonomia vivo. Krom pluraj pli malgrandaj specialfoiroj (IPM,FIBO, Techno-Classica, SPIEL ) establiĝis ĉi tie precipefoiroj pri proviza ekonomio (E-WORLD - ENERGY & WATER, "Sanitär Heizung Klima") samkiel la junularfoiroYOU, kiel la plej granda Eŭropa junularfoiro alloganta averaĝe 300.000 junajn vizitantojn. Samalloge por multaj vizitantoj estas ekde jaroj la priĉevala foiroEquitana, sekurecfoiro kaj la DEUBAU.
En Essen la radiostacioWestdeutscher Rundfunk (WDR) havas regionan studiejon. Ĉi tie ĝi produktas kaj elsendas la regionajn programojn por la mezaRuhr-regiono. Ambaŭ regionajn gazetojn, laWestdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ) kajNeue Ruhr-Zeitung (NRZ) eldonas la WAZ-konzerno.
Kun la „Werdener Nachrichten“ kaj la „Borbecker Nachrichten“ Essen havas du apartaĵojn en la gazetaro. Ambaŭ gazetoj aperas unufoje semajne kaj raportas pri Essen-Borbeck resp. Essen-Werden. La „Borbecker Nachrichten“ iam estis la plej granda loka gazeto en Germanio. Ambaŭ gazetoj apartenas al la monopola konzerno WAZ.
Westdeutsche Allgemeine Zeitung (laŭvorte "okcidentgermania ĝenerala gazeto", mallongigo WAZ) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi precipe raportas pri novaĵoj el la kerna Ruhr-regiono, la forte industriigita centra parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, fondiĝis en la urbo Essen (en Esperanto foje Asindo) kaj havas sian centran redakcion tie.
Krom kompleta sistemo de lernejoj en Essen ekzistas ankaŭ la Folkwang altlernejo en Werden. Origine fondata kiel interdisciplina altlernejo porartoj,muziko,teatro kajbaleto en1927 ĝi devis fordoni la artajn fakojn en1972, kiam oni fondis launiversitaton-ĝeneralaltlernejon Essen. Tiu lasta fuziis en2003 kun la universitatoDuisburg al la hodiaŭaUniversitato Duisburg-Essen.
Krom la universitatakliniko la urbo havas 13 pliajnmalsanulejojn kun entute 6.000 litoj. Al tiuj apartenas la Luther-malsanulejo en Steele, la Filipo-fondaĵo kaj la Bethesda-malsanulejo (fermita junie2006) en Borbeck, la Alfried-Krupp-malsanulejo, la Elisabeth-malsanulejo, la Klinikoj Essen-centro (Huyssenstift kaj Knappschaftskrankenhaus), die Katolikaj Klinikoj Essen-centro, la St.-Vincenz-malsanulejo kaj la Marienhospital en Altenessen, la St.-Josef-malsanulejo, la Ev. malsanulejo en Werden kaj la Ruhrlandklinik en Heidhausen. La universitata kliniko kaj la Elisabeth-malsanulejoposedas infanklinikojn. Plie Essen havas ĉirkaŭ 1.000 rezidajn kuracistojn, kaj krome 350 dentistojn.
En Essen ekzistas 3.227 stratoj kun entuta longeco de 1.595 kilometroj.
Essen disponas kun sia ĉefstacidomo pri ICE- kaj regionastacidomo. Ekzistas ankaŭ la regionaj stacidomoj Altenessen, Borbeck, Kray-Süd, Steele kaj Steele-Ost samkiel 20S-Bahn-stacioj: Bergeborbeck, Borbeck Süd, Dellwig, Dellwig-Ost, Eiberg, Frohnhausen, Gerschede, Holthausen, Horst, Hügel, Katernberg-Süd, Kettwig, Kettwig-Stausee, Kray-Nord, Kupferdreh, Stadtwald, Süd, Überruhr, Werden kaj West.
En la fervoja frajtotrafiko Essen ne plu estas kruciĝo post malfunkciigo de la ranĝostacio orienta de la ĉefstacidomo.
La publikan persontrafikon je mallonga distanco servas la EVAG (Essener Verkehrs AG) kun ĉitempe (2003) 48buslinioj (totallongeco 459 km), 7tramlinioj (totallongeco 83 km), 2 plen-metrolinioj kaj 1 part-metrolinio (totallongeco 29 km). Lametrotrafiko komencis en1977. Ĉiuj linioj estas uzeblaj je unuecaj biletprezoj en de la trafikligoVerkehrsverbund Rhein-Ruhr.
La urbo Essen varbas por siaj ĉirkaŭ 1000 km da biciklovojoj kaj regule okazigas la „bicikloprintempon de Essen“ kun multaj bicikloekskurzoj kaj informoj. En la sudo de la urbo oni finkonstruis eksan fervojtraceon en biciklovojon. Multaj biciklovojoj kondukas tra verdejoj.
La urbo havas multajn administrajn domojn el la tuta lasta jarcento, ekde la konstruaĵo de laEmscher-Kooperativo (Wilhelm Kreis) ĝis la RWE-turo. Multaj konstruaĵoj el la lasta triono de la20-a jarcento determinas la imagon de la urbocentro (Stacidoma antaŭplaco kun domo de la tekniko, konstruite en la 1920-aj jaroj kiel borsa kaj buroa kaj negoca domo, la hoteloHandelshof, malnova ŝparkaso kaj ĉefpoŝto, la kinopalacoLichtburg, renovigata en2003, kaj diversajgrandmagazeno.
La solaj antikvaj konstruaĵo de la urbocentro troviĝas apud laBurgplatz. Ĉi tie staras la pregĵejo St. Johano Baptisto, atrio, katedralo kaj katedraltrezorejo, en kiu troviĝas la oraMadono, la plej malnova konservata plenplastika Madonskulpturo de laOkcidento. Ekde laBurgplatz oni havas belan rigardon sur la malnovan sinagogon kaj sur la malnovkatolika preĝejo. LaKettwiger Straße iĝis1958 la unuapiedira zono deGermanio, kiu estas modela por la imago de erara interŝanĝebleco de ĉiuj piedirantzonoj kun la ĉiam sama elekto de magazenfilialoj. Subtenata estas la senpersoneca arkitekturo de Essen pro tio, ke post laDua Mondmilito, precipe en la1950-aj kaj1960-aj jaroj, oni konstruis pli grandajn novajn loĝo- kaj negocodomojn sur la planojn de militdetruitaj aŭ postmilite malkonstruitaj domoj.
La malnovasinagogo estas plia vidindaĵo, kiel arkitekturaĵo, sed ankaŭ kiel historiejo: konstruite en1913, dum la porgromnokto de la jaro1938 lanazioj bruligis ĝin. Post la persekuto kaj amasmurdo kontraŭ la judoj la malnova sinagogo neniam estis uzata kiel diservejo, ĉar lajuda komunumo konstruis pli malgrandan. Post uzo de la konstruaĵo kiel dezajnomuzeo post laDua Mondmilito oni en1980 faris el la sinagogo memorejon kaj muzeon pri la historio de lajudoj en Essen.
Precipe en la sudo Essen agis urbkonstrue antaŭ laDua Mondmilito. Ekestis kelkaj planitaj urbopartoj (Moltkeviertel, Margarethenhöhe, Altenhof I kaj II, grandaj partoj de Frohnhausen ktp).Krome la urbo konstruis duan urbocentran stratringon, ĉe kiu ekestis parte impresaj arkitekturaĵoj (ekz.Erlöserkirche,Glückauf-domo,Steag-centralo, paroĥoSt. Engelbert, konstruaĵo de laEmscher-Kooperativo, ĉefrezidejo de laregiona ligo Ruhr [KVR], Ruhrdomo kaj la Resurekto-preĝejo ĉe la Friedrich-, Hohenzollern-, Kronprinzen-, Kurfürstenstraße).
Okulfrapa estas la multloka seninterrompa duetaĝa konstrumaniero kaj la instalo de vastaj verdaj interaj kortoj. Tio reiras al la agado de Robert Schmidt (1869-1932) kiel skabeno de la urbo Essen. Li volis krei urbkonstruan kontraston en laRuhr-regiono kontraŭ laBerlinaj luokazernoj.La urbo havas relative multajn verdejojn, arbojn kaj arbarojn. La sudo kun labaraĵlago Baldeney kaj kun monteta arbarpejzaĝo estas alloga celo por la regiona kaj loka turismo.
Eminenta konstruaĵo estas la operejo, konstruita laŭ la planoj de lafinna arkitekto Alvar Aalto.
En lamezepoko laeklezio dominis la urbon, do lakatedralturo estis la plej alta konstruaĵo de la urbo. Nun la plej alta konstruaĵo estas la ĉefadministrejo de la RWE-konzerno, cilindra turdomo kun duŝela vitrofasado, kiu efiku energiŝpare. Popoldirmaniero diras, ke ju pli da mono, des pli malbona la gusto de la posedanto. Laŭ tiu popolsaĝaĵo la RWE devas havi tro da mono: antaŭ la enirejo staras senutila pordego por gigantoj, kiu verŝajne rilatas al la troiga memtaksado de la manaĝeroj (kvankam ankaŭ sub gigantopordego nano restas nano). La supro de la kiĉo: sur la tegmento estas helikoptersurteriĝejo, kiun jam antaŭ la11-a de septembro2001 neniu uzis pro sekurecproblemoj.
En la nordo de la urbo troviĝas la tereno de la eksajkoaksfarejo kajMinejo Zollverein, nun kiel elstaraj industriarkitekturaĵoj apartenaj almonda kulturheredaĵo. Per la fermado de lakoaksigejo Zollverein la minhistorio de Essen finiĝis. Por la Zollverein-tereno ekzistas konkretaj planadoj pri finkonstruo al regiona kulturcentro, kiuj tamen afektas la historian konstrusubstanco. Oni jam setligis tien la dezajnmuzeon, la muzeonZollverein kaj kelkajn ekspoziciojn. La nuna „Ruhrlandmuseum“ iam en la estonteco trovu ĉi tie kiel „Ruhrmuzeo“ novan hejmon.
Sude de la urbo situas la Folkwang-muzeo kiu prezentasromantikisman kajmodernisman arton, samkiel la Grugaparko. Kun 70 ha ĝi estas unu el la plej grandaj enurbaj parkoj Eŭropaj kaj ŝatata ripozloko por la Essen-anoj. Al ĝi apartenas laGrugahalle, en kiu okazas koncertoj kaj grandaranĝoj, kaj la foiro Essen. Famaj estis laEssener Jazztage inter 1959 kaj 1961, je kiuj steluloj de la ĵazo
Pli fore en la sudo situas supre de laBaldeney-lago1931-1933 konstruita kadre de laborakiro-agado, lavilao Hügel, la monumenta loĝorezidejo de la familio Krupp, konstruita de la industriisto Alfred Krupp, en kiuj troviĝas daŭra ekspozicio de la Krupp-fondaĵo kaj diversaj ŝanĝoekxpozicioj.
Tuj najbare al la Gruga-parko troviĝas la urboparto Margarethenhöhe, nomata laŭ la1929 de Georg Metzendorf en komisio de Margarethe Krupp (samtempe nomdonantino) starigita Margarethenhöhe, arkitekture grava ekzemplo de la ĝardenurbomovado.
Fortan kontraston al la resta urbimago montras ambaŭ ĉe-Ruhraj urbopartoj Kettwig kaj Werden. Ambaŭ havas historian urbokernon, kiu restis preskaŭ sentuŝata deDua Mondmilito kaj la malkonstrusanigoj. En la urboparto Kettwig ankaŭ estasbaraĵolago de la riveroRuhr.
Vidinda estas ankaŭ la urbodomo de Kray, kie post laDua Mondmilito okazis la unua urba konsilantarkunsido, ĉar la urbodomo de Essen dum la milito estis grave damaĝata. La urbodomo estas en la oriento de la urbo, en la urboparto Kray.
Essen disponas per lateatro kaj filharmonio Essen (TuP) pri unu el la kvar filharmoniaj orkestroj deNordrejn-Vestfalio (kun laSaalbau kiel prezentejo), operejo (Aalto-Teatro), kaj urboteatro (Grillo-Theater) kun kelkaj aligintaj pli malgrandaj scenejoj. Plue en Essen ekzistas bulvardoteatro, laColosseum-teatro por muzikaloj, varieteo kaj la1928 konstruita kaj en2003 renovigataLichtburg, la plej granda kaj samtempe plej aĝa ankoraŭ funkcianta kinejo de Germanio, pli kaj pli ofte uzata kiel premierkinejo. La Lichtburg en1998 estis enskribata en la monumentliston. La muzeo Folkwang posedas gravan artkolekton kun la pezocentrojromantikismo,impresionismo kajekspresionismo. Pliaj muzeoj estas la natur- kaj kulturhistoria Ruhrland-muzeo, la Germana afiŝmuzeo, la artodomo Essen kaj laVilao Hügel kun la historia kolekto de la familio Krupp kaj regulaj artekspozicioj. Sed ekzistas ankaŭ stranga muzeo kiel ekz.Foir- kaj kermesmuzeo. La Folkwang altlernejoFolkwang altlernejo en la urboparto Werden estas unu el la plej renomaj studejoj pri la fakojmuziko,baleto kajteatro enGermanio.
En oktobro ĉiujare okazas Spiel ["Ludo"], la plej granda foiro en la mondo pri ludoj (tabulaj,kartaj,rolaj, ktp). Kutime estas pli ol cent mil vizitantoj (eldonistoj, aŭtoroj, vendistoj, ludantoj) de multaj landoj dum 4 tagoj de la foiro.[3]
Multaj civitanoj el Essen okupiĝas profesie aŭ honorofice pri la historio de la urbo Essen kaj de ties urbopartoj. La plejmulto el ili kuniĝis alArbeitsgemeinschaft Essener Geschichtsinitiativen [laborkolektivo de historiiniciativoj de Essen]. LaHistorischer Verein für Stadt und Stift Essen fondiĝinta en1980 estas unu el la plej malnovaj historiasocioj.
La plej grava futbalklubo de Essen estasRot-Weiss Essen, kiu estigis futbalistoj kiel Helmut Rahn, Willi "Ente" Lippens, Horst “Rübe“ Hrubesch kaj Frank Mill. La klubo ludis laste en la regiona ligo norda, la triaranga Germana ligo, sed ĝi resupreniĝis je la sezono2006/2007 la 2-an federacian ligon. La hejmludo okazadas en la stadiono Georg-Melches ĉe la Hafenstraße.
La laŭgrande dua sportoklubo de Essen estas TuSEM Essen, plurfoja Germana ĉampiono, pokalvenkinto kaj Eŭropopokalvenkinto en manpilko. Post la gajno de la Eŭropopokalo la klubo perdis sian licencon por la federacia ligo kaj ekis en la regiona ligo. Tie li tujtuje gajnis, tiel suprenirante la 2an federacian ligon.
Essen havas glacihokean tradicion ekde la1960-aj jaroj kaj ekde1994 la klubo ESC Moskitos Essen ludas en la federacia ligo, tiutempe en la 2-a glacihokea federacia ligo.
Ankaŭ de ioma graveco estas la klubo Schwarz-Weiß Essen, kies futbalteamo en1959 iĝis Germana pokalvenkinto kaj kiu ĉitempe ludas en la supra ligo Nordrejno. Ankaŭ Jens Lehmann, la hodiaŭa nacia golulo naskinta en Essen, ludis por tiu ĉi klubo same kiel la hodiaŭa estro de la nacia teamo, Oliver Bierhoff.
Siegfried Reda (1916-1968), germana komponisto kaj orgenisto, estris la instituto por evangela eklezimuziko ĉe Folkwang-altlernejo EssenGisbert Schneider (*1934) , fama orgenisto kaj docento pri evangela eklezimuziko ĉe Folkwang-altlernejo Essen
La urbo Essen ne disdonas honoran civitanecon laŭ kutima senco. Tamen ĝi havas kiel speciala honorigo la honorringon, kiun ĝi disdonas al personoj, kiuj faris elstarajn servojn al la urbo. Krome ekde1966honorplakedoj estas disdonata kiel laŭdo pri meritoj pro la urbo. Portantoj de la honorringo de la urbo Essen ĝis nun estasGustav Heinemann,ĉefurbestro kaj postefederacia prezidento, Alfried Krupp von Bohlen und Halbach, industriisto, Wilhelm Nieswandt, ĉefurbestro, Joĉjo Toussaint, ĉefurbestro, Bertold Beitz, entreprenisto, Franz Hengsbach, romkatolika episkopo de Essen kajkardinalo, samkiel Horst Katzor, ĉefurbestro, Michael Bockmühl, entreprenisto, Peter Reuschenbach, ĉefurbestro.
Rheinisches Städtebuch; Band III 3. Teilband aus "Deutsches Städtebuch. Handbuch städtischer Geschichte - Im Auftrage der Arbeitsgemeinschaft der historischen Kommissionen und mit Unterstützung des Deutschen Städtetages, des Deutschen Städtebundes und des Deutschen Gemeindetages, hrsg. von Erich Keyser, Stuttgart, 1956
Ulrich Borsdorf (Hrsg.):Essen - Geschichte einer Stadt. Pomp Verlag, Bottrop / Essen 2002,ISBN 3-89355-236-7.
Helga Mohaupt:Kleine Geschichte Essens - Von den Anfängen bis zur Gegenwart. Klartext Verlag, Essen 2002,ISBN 3-89861-118-3.
Ute Küppers-Braun:Macht in Frauenhand - 1000 Jahre Herrschaft adeliger Frauen in Essen. Klartext Verlag, Essen 2002,ISBN 3-89861-106-X.
Deutscher Städteatlas; Band: IV; 6 Teilband. Acta Collegii Historiae Urbanae Societatis Historicorum Internationalis - Serie C. Im Auftrag des Kuratoriums für vergleichende Städtegeschichte e. V. und mit Unterstützung der Deutschen Forschungsgemeinschaft, hrsg. von Heinz Stoob †, Wilfried Ehbrecht, Jürgen Lafrenz und Peter Johannek. Stadtmappe Essen, Autor: Heinz-K. Junk.ISBN 3-89115-036-9; Dortmund-Altenbeken, 1989.
Helga Mohaupt, Willy van Heekern:Essen, Ein verlorenes Stadtbild, 1994,ISBN 3-86134-182-4