Esquivias | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45221 | ||
Retpaĝaro | municipo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Elena Fernández de Velasco Hernández (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 376 (2010) | ||
Loĝdenso | 206,77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N,3° 46′ U(mapo)40.103055555556-3.7647222222222Koordinatoj:40° 6′ N,3° 46′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 580 m[+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Esquivias [eskIvias] estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.
La termino "Esquivias" povus deveni el adjektivo "esquivo", termino de ĝermana deveno, eble elgotaskiuhs, esta en la diversaj lingvoj iberolatinidaj, kies signifo prezentas nombrajn nuancojn. Estas probabla ke la toponimo devenas el nomo de persono aŭ de ina adjektivo alude al teroj kie setlis la populacio. Laŭlonge de la historio aperas en diversaj dokumentoj laŭ diversaj skribmanieroj kiajEsquibias, Esquiuias aŭExquiuias.
La loĝantoj nomiĝasEsquivianos. La censita populacio en2010 estis de 5.376 loĝantoj kaj la denseco estas de 206,77 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio pliiĝis el ĉirkaŭ 1,500 loĝantoj al preskaŭ 5,000 sojle de la 21a jarcento.
Esquivias estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoLa Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 580 m; je 42 km elToledo, provinca ĉefurbo, kaj same je 42 km elMadrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². Lageografiaj koordinatoj estas 40°6′11″ N 3°45′53″ Ok.
La municipo troviĝas situa en tereno iom neebena sudokcidente de monteto kiu pluas norde. Ĝi apartenas al la komarko deLa Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj deTorrejón de Velasco kajValdemoro, ambaŭ de laProvinco de Madrido, norde, kaj en la provinco de Toledo kunYeles okcidente,Seseña oriente,Borox sudoriente, kajNumancia de la Sagra sudokcidente.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Temas pri ege antikva setlejo ĉar aperis restoj de kulturoj de paleolitiko, neolitiko, kelta, romia, visigota kaj islama.
Post la konkero deLa Sagra fare deAlfonso la 6-a en 1085, la teritorio ŝajne estis reloĝata demozaraboj toledaj.
La loko apartenis al la reĝoj de Kastilio, ekde Alfonso la 6-a alAlfonso la 8-a kiu decidis donaci ĝin en 1188 al la Ekleziularo de Toledo. En 1218 estis konfirmata tiu donaco fare deFerdinando la 3-a, la Sanktulo, sed page la municipo iajn impostojn kiel feŭda ŝarĝo. En 1480 la loĝantoj sukcesis eknepagi impostojn sed pluestis vasaloj ĝis la 23a de junio de 1650.
Dum laMilito de la Komunumoj de Kastilio en 1521, Esquivias estis la lasta vilaĝo kiu kapitulacis al la trupoj deKarlo la 1-a.
En la censo de 1575 realigita deFilipo la 2-a, la municipo havis 250 loĝantojn (bonhavaj), 37 el kiuj estishidalgoj.
La12an de decembro de1584Miguel de Cervantes edziĝis en la preĝejo de tiu vilaĝo al Catalina de Palacios, loĝanto de Esquivias. Cervantes inspiriĝis en loĝantoj de la vilaĝo por kelkajroluloj de siaj verkoj nome de la “Kiĥoto”.
Azorín situas tie la historion rakontata en lia artikolo "La Novia de Cervantes" (La fianĉino de Cervantes,1905); inkluzivita en lia libro "Los Pueblos" (La vilaĝoj).
En 1768 Esquivias akiris la titolon deVilla Realenga (reĝa vilaĝo).
En laHispana Enlanda Milito la flankoj frankista kaj respublika faris batalon en la ĉirkaŭoj de la loko kaj okupis ĝin.