Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Espero Katolika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Espero Katolika
Kovrilpaĝo de la 4-6a numero, 2007
Kovrilpaĝo de la 4-6a numero, 2007
periodaĵo

PosedantoInternacia Katolika Unuiĝo Esperantista
ĈefredaktistoMarija Belošević
Establodato1903
Ĉesigita publikado2021

Retejo[1]
vdr


Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la gazeto de IKUE. Por informoj pri pliaj signifoj de la vorto "Espero", vidula artikolonEspero.

Espero Katolika estaskatolikaEsperanto-revuo, eldonata deInternacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Unuafoje eldonita en1903[1], krom la interrompoj dum la dumondmilitoj daŭre eldonata ĝis 2021, oni nomis ĝin dum longa tempo la plej malnovaEsperanto-gazeto daŭre aperanta.

Ĝia fondinto estas la pastroEmile Peltier[2], elTours (Francujo), kiu la unuan numeron eldonis enoktobro1903 kaj estis la animo de la gazeto ĝis1908. Poste redaktoro estis ĝis 1911Claudius Colas, elParizo. De1911 al1923 redaktoris J. Smulders, elNederlando (en 1921 F. Meŝtan elVieno), de1924 al1932 G. Ramboux el Parizo, de1932Joan Font i Giralt elHispanujo.

Ĝia formato en 1933 estis 27x18, kun varianta paĝonombro.

Jam en la unua numero aperis alvoko akcentita: "For la neŭtralismon!";Espero Katolika restis ĉiam konscia, eĉ ofte "militanta" defendanto de la katolika dogmaro kaj eklezio. La revuo aperis ĉiam kun la aprobo de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj akiris trifoje apostolan benon de lapapo.

Redaktoroj de Espero Katolika post laDua Mondmilito estis i.a.Stefan Maul,Carlo Sarandrea kajMiloslav Šváček. La revuo ne aperis en la jaroj 2022 kaj 2023. Tamen en marto 2024 aperis samtempe en presita formo kvar numeroj de 2023, redaktitaj deMarija Belošević, kun sume 72 paĝoj en formato A5. Sekvis en junio de tiu jaro la unua numero de 2024.

Aliaj projektoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 :Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3280, paĝo 318
  2. Katalogo deEsperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Espero_Katolika&oldid=8871622"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp