Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Esperantlingva Verkista Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperantlingva Verkista Asocio
esperanto-organizaĵo
specializita Esperanto-asocioRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1983vd
Lingvoj

Esperantovd

Jura formovolontula asocio
vdr

LaEsperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis Esperanto-asocio fondita en 1983. Ĝia ĉefa celo estis “stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvan verkadon kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado„. Ekde 1984 la asocio kunlaboris kun laUniversala Esperanto-Asocio. Ekde 2008, laAkademio Literatura de Esperanto daŭrigas ĝian laboron.

Agadoj

[redakti |redakti fonton]

Membrokunvenoj tradicie estis dum laUniversalaj Kongresoj de Esperanto.

Laŭ propono deManuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de EVA,William Auld estis proponita kiel kandidato por laNobel-premio pri literaturo en 1999. La originalan leteron por tio subskribis ankaŭ reprezentanto deEsperanta Pen-Centro kaj deInternacia Esperanto-Muzeo en Wien, Aŭstrujo. Poste nur EVA kandidatigis lin ĝis la morto en 2006.

En novembro 2001 kiel kroma kunlaborilo ekestisYahoo-grupo de la asocio, kiu laŭ la stato fine de la jaro2012 havis iom pli ol 140 membrojn.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua prezidanto estis la ĵurnalisto kaj verkistoTibor Sekelj. Prezidanto de EVA de 1993 ĝis 2003 estisGerrit Berveling; dum tiu periodo plurajn jarojn oficis kiel sekretario d-roWillem Verloren Van Themaat. Post la morto de dr Willem Verloren Van Themaat la nova sekretario fariĝisSpomenka Ŝtimec, kiu plu laboris ankaŭ kun la sekva prezidanto: en 2004 tio fariĝis Mauro Nervi, kaj en 2008 sub ilia gvidado oni transformis EVA-n al Akademio Literatura de Esperanto.

La 24-an de julio 2008 en Roterdamo naskiĝis laAkademio Literatura de Esperanto (ALE), kiu daŭrigas la laboron de la asocio, kaj pluprezidatas deMauro Nervi. La novaĵgrupo de la asocio en la retejoYahoo senŝanĝe plufunkciis.

Fonto

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Esperanto
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priEsperanto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Esperantlingva_Verkista_Asocio&oldid=8852517"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp