
ProfesoroThéophile Cart ekde1902 dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere deEsperanto. Li komencis la unuan Esperanto kurson en la blindulejo de Lausanne (Svisio) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj,Helena Gal kajRoza Vogt kaj kunHarald Thilander elStokholmo ili fiksis labrajloalfabeton por Esperanto donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.[1][2]
TiamThéophile Cart brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis laFundamentan Ekzercaron, kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj deEŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poetoCarmen Sylva, patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "Vatra Luminoasa", kaj la sveda reĝinoMargareta respondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.
En1904Théophile Cart aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazetoEsperanta Ligilo. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-Esperantaj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj Esperanto-grupoj kaj en1909 la UK enCambridge jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj Esperantistoj.
Dum la libertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. - de1912 kun permeso deThéophile Cart eldonis du n-rojn lasurda kajblinda sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, keThéophile Cart tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon deEsperanta Ligilo, kies fidela amiko kaj kunlaborantoThéophile Cart tamen restis ĝis sia morto La legantaro kreskis, laĜenerala Adresaro aperinta en1913 enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj Esperantistoj, la nomo "Ligilo" ekhavis specialan signifon: "Gazeto de Blinduloj."
Post trijara paŭzo (1916-18) en1919 ree aperis tri n-roj de Esperanta Ligilo. Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto deLondono ebligis regulan ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis Esperanta Ligilo per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kaj ĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. LaĜenerala Adresaro en1931 jam superis milon da adresoj de blindaj Esperantistoj.
La unua kongreso de blindaj Esperantistoj okazis en1921 enPrago La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof.Stanislav Stejskal. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof.Théophile Cart mem direktis la kongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte1925, samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj Esperantistoj.
Dum la dua kongreso enHelsinko deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj" (SOĈNE) fondos la oficejon:Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo (IBIS). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidasVuk Echtner en Prago.
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara enVieno, kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj:Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: PrezidantoJosef Kreitz, Germanio, dua prezidantoPaul Remy, Francio, unua sekretarioVictor Hendriĉ, vidanto, Belgio, dua sekretarioAnni Friman, Finnlando, kasistoWilliam Percy Merrick, Anglio, redaktoroHarald Thilander, Svedio, konsilanto profesoroStanislav Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazetoLigilo por Vidantoj, kiu per apartaj monsubtenoj aperos de tempo al tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.
Unu post la alia fondiĝis blindulaj Esperantistaj grupoj enĈeĥoslovakio,Finnlando,Hungario,Germanio,Francio,Danio kaj pliaj landoj. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigis la gazetonAŭroro, la Esperantista Blindula Ligo deGermanioEBLOGO ekeldonis la gazetonLa Blinda Esperantisto, la hungaraBELHORO (Blindaj Esperantistoj Loĝantaj en Hungara Reĝlando) ankaŭ eldonis iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estis brajlepresitaj. EnItalio aparte aktiva estis d-roRaffaele Tancredi.
UABE eldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de Esperanto montriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazas per reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur lakliŝo deEsperanta Ligilo. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj per speciala maŝino. Inter la reliefigitajn metalplatojn oni metas la paperon kaj presas unuope la ekzempleron. Bildo en laEnciklopedio de Esperanto de1934 montris la presejon de s-roVeljko Ramadanoviĉ (cirileВељко Рамадановић) enZemun, kie oni tiutempe presis multajn esperantajn brajlajn librojn. En la presejo de Harald Thilander en Svedio oni presis interesan kajeron de "Naciaj Literaroj", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per Esperanto kaj eldonatajn kun Esperantaj klarigoj.
Per brajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn. Diversspecaj strekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn kolorojn, muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion nevidanto apenaŭ povas kompreni.
En la1920-aj kaj1930-aj jaroj, du grandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj la germana centra libraro en Leipzig havis grandan provizon de Esperanto lingvaj verkoj brajle skribitaj, kiujn ili senpage pruntis al ĉiuj blinduloj en la mondo. La leganto bezonis nur pagi la poŝtpagon por la resendo al la biblioteko, nome 5 svedajn centimojn por kilogramo (maksimume 5 kilogramo, 25 centimoj). Kelkaj malpli grandaj bibliotekoj ofertis samajn servojn.
Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en Esperanto. Bonaj vortaroj ebligas al Esperantistaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transskribis senkoste en nigran skribon. En kelkajInternaciaj Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas Esperanton, en kelkaj devige.
Depost novjaro1932UABE ŝanĝiĝis jeUABO:Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, kies estraro laŭ la stato de 1934 estis unua prezidanto Josef Kreitz, dua prezidantoJan Silhan, Pollando, unua sekretario Harald Thilander, dua sekretario d-ro Tancredi, Italio, kasistoWilliam Percy Merrick kaj du konsilantoj, direktoro Veljko Ramadanoviĉ, vidanto, Jugoslavio, kaj d-roMiklós Bánó, Hungario. La asocio laŭ la stato de 1934 havis delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto. |
Post laDua Mondmilito, en la kampo de esperantistaj blinduloj interalie aktivis la franca blinduloRaymond Gonin, en 1930 lerninta Esperanton. De 1958 ĝis 1992, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de brajla monata revuo «Esperanta Ligilo». Li fariĝis komitatano de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) kaj FEI (Franca Esperanto-Instituto) kaj ankaŭ gvidis Esperanto-kursojn en laliona metropola regiono.
(eo) Filmeto,Esperanto kaj blinduloj - Pedro Zurita, esperantsito kaj iama ĝenerala direktoro de la World Blind Union (Monda Ligo de Blinduloj)[3].
(en)Fonduso Pedro ZuritaArkivigite je 2020-11-24 per la retarkivoWayback Machine por monsubtenoj al junaj blinduloj aŭ malbonvidantoj.