Sur la kampo, for de l’ mondo, Antaŭ nokto de somero, Amikino en la rondo Kantas kanton pri l’ espero. Kaj pri vivo detruita Ŝi rakontas kompatante, – Mia vundo refrapita Min doloras resangante.
Esperanto, origine laLingvo Internacia[4], estas la plej disvastiĝintainternacia planlingvo[5]. La nomo de la lingvo venas de lakaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la varsovia okul-kuracistoLudoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtagon de Esperanto[6][7]. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internaciakomunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.Pri la deveno de la nomo EsperantoLudoviko Lazaro Zamenhofo en1893 klarigis: «La unua broŝuro pri la lingvo Esperanto aperis en … 1887, … sub la titolo: "D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro." La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj "Esperanto" estis lapseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo ... sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu portas la nomon "Lingvo Esperanto" aŭ simple "Esperanto".»[8][9]
Esperanto kvankam iniciata de unusola persono, historie ĝi tamen estas komuna produktaĵo. En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. Ĝi funkciis dekomence kiel lingvo de alternativa komunikado kaj de artakreipovo[10].
Kvankam neniuŝtato akceptis Esperanton kieloficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kielHungario kajĈinio, krom esti unu el la oficialaj lingvoj de formortinta eŭropa mikroŝtato,Moresneto. Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton[11].
La lingvo estas uzata deinternacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume unu kaj pluraj miloj dadenaskaj parolantoj[12].
Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn deUNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata porvojaĝado,korespondado,interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj,kongresoj, sciencaj diskutoj,origina kajtradukita literaturo,muziko,teatro,kino, presita kaj interreta raportadoj,radia kajtelevida elsendadoj. Pro la subita apero de virusa pandemio en jaro 2019, la E-o movado adaptiĝis al nova virtuala epoko - universalaj kongresoj kaj ege multaj kunvenoj estis organizitaj per la interreto[13].
En 2012, la lingvo fariĝis la 64-a tradukebla perGoogle Translate[14]; En 2016, la lingvo fariĝis tradukebla perYandex Translate[15]; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj[16] kaj konataj enHungarujo[17].
Ke la lingvo estu eksterordinarefacila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante[18].
Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank´al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj[18].
Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono[18].
En la 1870-aj jaroj Bjałistoko, sole kelkaj jaroj antaŭ ol Zamenhofplanis la novan lingvon Esperanto, lapola estis malpermesata en publikaj lokoj[20].
Ĉar li konsideris la neekziston de komuna lingvo kiel la ĉefa kialo de la konfliktoj, li eklaboris jam kiel lernejano pri projekto de nova konvena lingvo, kapabla plenumi la taskon. Ĝi devus esti – malsame al la naciaj lingvoj – neŭtrala kaj facile lernebla, tial ankaŭ akceptebla kiel la dua lingvo por ĉiuj, lingvo instruata samtempe kun tiuj naciaj kaj uzata en situacioj, kiam necesas kompreniĝo internacia[21].
Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de lalatina, kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante laanglan, li rimarkis, ke la verbakonjugacio laŭgenro kajnombro ne necesas kaj kegramatika sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo durusajn surskribojn:швейцарская [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita deшвейцар ŝvejcar – pordisto) kaj кондитерская konditerskaja (dolĉaĵejo, derivita deкондитер konditer – dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la samasufikso inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularajafiksoj povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el lalatinidaj kajĝermanaj lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje[22].
La unua projekto de Zamenhofo, nomitaLingwe uniwersala, estis iomete preta en decembro 1878[23], sed lia patro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manuskripton, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj 1879 kaj 1885, Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris internacian lingvon. La unuan renovigitan version li instruis jare 1879 al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj, li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En 1895 li skribis, ke “[d]um ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta”[24].
Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristoj malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekzemple de laMalnova Testamento aŭ kelkaj teatraĵoj deWilliam Shakespeare. Fine en la jaro 1887, li povis eldoni la unuan lernolibron,Международный языкъ (“La internacia lingvo”), uzante la saman lingvon parolata hodiaŭ. Laŭ la kaŝnomo de ZamenhofoDoktoro Esperanto, sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝisLa lingvo de d‑ro Esperanto kaj pli malfrue mallongigiteEsperanto[22][25][26][27].
Zamenhofo ricevadis leterojn, kiuj ofte enhavis proponojn pri ŝanĝoj al la lingvo. Ĉiujn sugestojn li registris kaj pli malfrue komencis publikigi en la ĵurnaloLa Esperantisto, eldonata tiam enNurenbergo. En la sama periodaĵo li dufoje balotigis la legantojn pri la ŝanĝoj, la plejmulto tamen malkonsentis. Post tiuj voĉdonadoj por certa tempo iomete silentiĝis voĉoj dezirantaj reformojn kaj la lingvo ekdisvastiĝadis iom post iom. Plej multajn abonantojn la ĵurnalo havis en tiama Rusujo. Grandan baton ĝi tial suferis, kiam la cara cenzuro malpermesis ĝian disvastigon pro artikolo deLev Nikolajeviĉ Tolstoj[29]. La ĵurnalo devis esti malestigita, sed post nelonge ĝin anstataŭis nova, nomataLingvo Internacia. Ĝi unue estis eldonata ensvedaUpsalo, poste enHungarujo kaj fine enParizo, kie la eldonadon finis launua mondmilito[30][31].
La novan internacian lingvon ĝiaj uzantoj komencis uzi ankaŭ por organizi fakajn kaj ŝatokupajn aktivadojn internacinivele. Dum la unuaj jardekoj la komunikado en Esperanto realiĝis preskaŭ nur skribe, sed post nesupozite sukcesa Universala Kongreso, okazinta1905 en francaBoulogne-sur-Mer, kie pruviĝis ebloj uzi la internacian lingvon eĉ parolforme, komencis rapide kreski ankaŭ personaj kontaktoj kaj renkontiĝoj inter Esperantistoj.
Dum dua UK en Ĝenevo 1906 dividiĝis la kongresanaro en fakaj organizoj, ŝatokupoj- religiaj kaj senreligiaj mondkonceptoj: paralele okazis la ruĝulo kongreso por laboristoj.
En la jaro1912 Zamenhof dum solena inaŭguro enkadre de la 8-a UK enKrakovo rezignis sian oficialan rolon en la movado. La10-a Universala Kongreso estis okazonta enParizo jare1914, aliĝis tien preskaŭ 4000 homoj, sed komenciĝanta milito malebligis ĝin kaj Zamenhof povis reveturi hejmen nur tra laSkandinavaj ŝtatoj.
La klopodoj akceptigi Esperanton kiel universalan lingvon renkontadis pozitivan respondon: Petskribojn favore ĝin adresitajn al laUnuiĝintaj Nacioj subskribis pli ol 80 milionoj da homoj, enĈeĥoslovakujo ekzemple ankaŭ laNobel-premiito profesoroJaroslav Heyrovský[34].
La Ĝenerala Asembleo deUNESCO akceptis similajn rezoluciojn enMontevideo la10-an de decembro1954 kaj enSofio la8-an de novembro1985. En ili ĝi notisla rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, invitis la membrajn ŝtatojninstigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado kaj rekomendis al la internaciaj neregistaraj organizaĵojaliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de UNESCO[35].
Esperanton favoris ankaŭ pluraj estroj de laPola Scienca Akademio (Polska Akademia Nauk). La jubilean 72-an Universalan Kongreson jare1987 (centjariĝo de la lingvo-publikigo) partoprenis preskaŭ ses mil homoj de 60 nacioj.
Ankaŭ la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista atingis gravan progreson, kiam en la jaro1990 estis eldonita la dokumentoNorme per la celebrazione della Messa in esperanto, per kiu laSankta Seĝo permesas servisanktan meson en Esperanto sen neceso de specialaj permesoj. Esperanto tiel fariĝis ununura aprobitakonstruitaliturgia lingvo de laKatolika Eklezio[36][37][38].
La fakto, ke multaj celoj de la Esperanta movado ne realiĝis, estas atribuata interalie al teknologia kaj kultura hegemonio deBritujo kajUsono, precipe en la tempo post la Dua Mondmilito, kio rezultigas hodiaŭan uzon de laangla kiel komunika lingvo de plej multaj internaciaj agadoj[39].
Esperanto-parolantoj en Hungario; familia/denaska Eo-uzado (2001/11). Kono de fremdlingvoj
Diversaj nombroj indikas kreskantan uzadon de Esperanto dum la pasintaj jardekoj.
Lahungara censo kalkulis 942 Esperanto-parolantojn en 1941, 2 083 en 1990, 4 575 en 2001[40] kaj 8 397 in 2011. Laŭ la publikigitaj datumoj por 985 el tiuj ĉi lastaj Esperanto estis familia aŭ gepatra lingvo (sed povas temi pri eraro; eble la demanditoj ne respondis tute ĝuste)[41].
Estas nun Esperanto-asocioj en dudeko da afrikaj landoj[46]; preskaŭ ĉiuj el tiuj fondiĝis post 1960. La nombro de afrikaj adresoj en la jarlibro "Pasporta Servo" kreskis de 18 en 1988/89 al 59 en 2005[47].
Eldoniĝis almenaŭ kvar muzikalbumoj en Esperanto en la sesdekaj jaroj, almenaŭ 17 en la sepdekaj, almenaŭ 58 en la okdekaj, almenaŭ 75 en la naŭdekaj kaj pli ol cent en la unua jardeko de la nova jarmilo[48]. Estas rete disponeblaj nun pli ol 3000 tekstoj de kantoj en Esperanto[49].
Grafiko pri la proksimuma nombro de Landaj Asocioj de UEA inter 1948 kaj 2013.
La nombro de partoprenantoj en Esperanto-renkontiĝoj de almenaŭ unu semajno en Germanio kreskis de proks. 100 en la fruaj sepdekaj jaroj al proks. 800 en 2008[mankas fonto].
En la nuna mondo, kiu ĉiam pli konscias rajtojn demalplimultoj kaj lingvan diversecon, akiras la internacia lingvo ree atenton de iuj gravuloj. Neregistaraj organizoj kaj asocioj insistas, ke la diskuto pri la internacia lingvo aperu kiel diskuttemo de laUnuiĝintaj Nacioj kajEŭropa Unio. Julie1996 Simpozio de internaciaj organizoj kunvenigis omaĝe alInazo Nitobe enPragon grupon de sendependaj ekspertoj, kiuj esploris tiaman pozicion de Esperanto kaj proponis ĝian envicigon en aktualaj interparoloj pri lingvaj rajtoj kaj politiko. LaManifesto de Prago, moderna deklaro pri valoroj kaj celoj motivantaj Esperantan movadon, emfazas lingvan demokration kaj konservon de la lingva diverseco.
Esperanto estis kiel komunikilo uzata ankaŭ en la projektoIndiĝenaj Dialogoj, al kies celoj apartenis plifortigi interŝanĝon de spertoj inter indiĝenaj popoloj en la mondo, kiuj rifuzas uzon de iamaj koloniaj lingvoj.
La kreinto-iniciatinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, sciis, ke lingvo estas disvastigenda per kolektiva uzo, tial li limigis siankomencan proponon je minimuma gramatiko kaj malgranda vortprovizo. Hodiaŭ tamen Esperanto estas plene disvastiĝinta lingvo kun tutmonda komunumo de parolantoj kaj kompleta esprimaparato. Multaj ideoj de Zamenhof antaŭiris la ideojn de la fondinto de la moderna lingvistikoFerdinand de Saussure, kies fratoRené de Saussure estis Esperantisto.
Komence, la lingvo konsistis el ĉirkaŭ milvortradikoj, el kiuj oni povis krei 10–12 mil vortojn. La nunajesperantaj vortaroj enhavas ofte eĉ 15–20 mil radikojn, el kiuj jam da vortoj deriveblas centmiloj; krome la lingvo daŭre evoluas. La aktualajn tendencojn observas kaj kontrolas laAkademio de Esperanto. Dum sia historio, Esperanto estis uzita por atingi diversajn celojn, iujn el ili eblas taksi problemaj. La lingvo estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj kaj dum la erao deStalin, konsideranta ĝin „lingvo de mondcivitanoj“, kaj dumHitler, por kiuj ĝi estis „lingvo de judoj“[53][54] Zamenhof, la kreinto, mem estis judo, malgraŭ ke li uzis la vorton "hebreo").
La nuna Esperanto estas rezulto post kolektiva laboro de centoj dafilologiistoj, poetoj,verkistoj kaj da tri generacioj de ĝiaj uzantoj[55]. Dum pli ol 120 jaroj kreiĝis miloj da vortoj, esprimoj, frazfiguroj,metaforoj ks., ellaboriĝis ankaŭ dekoj da fakaj vortaroj por diversaj sciencoj.
«Esperanto (...) povus funkcii kiel la monda lingvo pro la samaj kialoj, kiujn ĉi tiu funkcio plenumis tra la jarcentoj la naturaj lingvoj kiel la greka, latina, franca, angla aŭ kis-amina.» -Umberto Eco en: "La serĉado de la perfekta lingvo"
UEA havas 59 fakajn asociojn kiel kolektivajn membrojn de UEA (stato de 11 marto 2015). Preskaŭ ĉiu faka asocio flegas siajn fakajn vortarojn. Tial la plimulto de fakaj vortaroj estas ĝisdatigitaj kaj enhavas terminaron minimume por majstra grado. La fakaj vortaroj estas atingeblaj en Interreto kaj ilia uzo estas senpaga. Ekzemplo:informadiko,komputiloj kajprogramado:https://komputeko.net/, kvinlingva vortaro (Esperanto, angla, germana, nederlanda, franca).
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperantisto.
LaUniversala Esperanto-Asocio (UEA), kies membroj konsistigas la plej aktivan parton de la Esperantista komunumo, havas siajn naciajn filiojn en 62 ŝtatoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duobla kvanto de ŝtatoj. La nombro de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj grupoj montras, ke ekzistas jam centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj kun almenaŭ minimuma scio de la lingvo. Parolantoj de Esperanto troveblas en la tuta mondo, plej koncentriĝinte en tiom malsamaj landoj kiel estasBrazilo,Bulgarujo,Ĉinujo,Irano,Japanujo,Kubo aŭMadagaskaro.
Laŭ indikoj de la projektoEthnologue estas la suma kvanto de la parolantoj taksata je du milionoj, el kiuj du milojn konsistigasdenaskuloj, precipe danke uzon de Esperanto en hejmoj, plej ofte en internaciaj familioj[12]. La historiisto kaj EsperantistoZiko Marcus Sikosek indikis la takson troigita, baziĝante sur komparo kun realaj nombroj de parolantoj enKolonjo kaj kiomoj de membroj en Esperantaj organizaĵoj[56]. Aliaj taksoj indikas pli modestajn numerojn, kutime inter centmilo kaj miliono. Neprecizaĵoj en la pritaksoj baziĝas sur la fakto, ke nombron de parolantoj de iu ajninternacia helplingvo estas malfacile ekscii, ĉar ekzemplepopolnombradoj en plimulto da ŝtatoj demandas nur pri gepatra lingvo de la loĝantoj, ne pri iliaj pluaj lingvoscioj[57].
Tre rapide eblas komenci interkompreniĝi internacilingve, kio prezentas idealan enkondukon al lernado de fremdaj lingvoj. Jam post kelkaj semajnoj lernantoj povas komenci korespondi Esperante kaj post kelkaj monatoj ili jam kapablas enkadre de siaj kursoj aŭ private vojaĝi eksterlanden uzante la lingvon. En Facebook-enketo el 68 respondintoj entute 36 (52%) informis, ke ili praktike ekuzis Esperanton post malpli ol 20 lernhoroj, pliaj 13 (19%) post 20 ĝis 29 lernhoroj[58].
Eksperimentaj kaj neformalaj observadoj aludas, ke antaŭa lernado de Esperanto eĉ povas pozitive efiki al posta ekposedado de aliaj fremdaj lingvoj (oni nomas tionpropedeŭtika efekto). Realiĝis jam kelkaj provoj formale esplori la fenomenon: ekzemple grupo de studantoj, lernintaj dum unu jaro Esperanton kaj poste dum tri jaroj laFrancan lingvon, havis pli bonajn rezultojn ol kontrolgrupo, kiu lernis la Francan dum la tutaj kvar jaroj[59]. Similajn rezultojn oni akiris ankaŭ kiam la dua lingvo estis laJapana aŭ malplilongiginte la eksperimenton je duono. Tamen, la menciita studo ne skribas, kiel progresas studantoj, kiuj lernis en la unua jaro alian lingvon ol Esperanton, ekzempleLatinon.
Duolingo[61] ofertas Esperanto-kursojn jam en kvar lingvoj, angla, franca, hispana kaj portugala. Ĉiujare proksimume 800.000 homoj tie trastudas almenaŭ unu Esperanto-lecionon. Kurso en la ĉina estas en preparo.
Ofertantoj de Esperanto-lerniloj kaj lingvo-helpiloj.
Ekde la1990-aj jaroj, ĉefe pro la apero de lainterreto, signife kreskas la nombro deofertoj pri lernado de Esperanto, vortaroj, lernhelpiloj, tradukiloj ktp. Tiuj ofertoj venas ĉu de profesiaj komercaj ofertantoj, ĉu de privataj ofertantoj kaj senprofitaj organizaĵoj. Ŝajnas, ke ĉe ofertantoj de malalta nombro de lingvoj (ĝis 20), Esperanto estas malofta, sed kun la kreskanta nombro la ŝanco de inkluziviĝo de Esperanto plialtiĝas kaj ekde 40 ofertataj lingvoj la ĉeesto de Esperanto inter ili estas tre ofta.
Komparajn esplorojn pri tempo de lernado de diversaj lingvoj oni faris en la Universitato de Paderborn (Germanio). Kadre de tiu esplorado oni determinis la tempon de lernado de francolingvaj studantoj ĝis certa nivelo.
Atingi tiun nivelon bezonas la sekvantan kvanton de horoj[62]:
germana 2000 horoj;
angla 1500 horoj;
itala 1000 horoj; kaj por
Esperanto 150 horoj.
La facileco de lernado de Esperanto havas sekvantajn ĉefajn kaŭzojn:
Simpla gramatiko kaj malĉeesto de esceptoj. Esperanto ne havas neregulajn verbojn, pasintan, nunan kaj estontan tempon oni kreas unumaniere.
Fonetika ortografio. En vortaroj ne bezonas sciigi prononcon.
Normaj manieroj de vortfarado. El malgranda kvanto de radikoj oni kreas per uzo de prefiksoj kaj sufiksoj grandan kvanton de derivataj vortoj. Tio akre malpliigas la kvanton de radikoj por rememori.
Kategorio gramatika de vortoj (escepte prepozicioj, numeraloj kaj interjekcioj) estas markita per sufikso kaj finaĵo. En vortaroj ne bezonas sciigi genron kaj deklinacion de nominativoj, konjugacion de verboj ktp.
Dum lernado de Esperanto la gramatikaj problemoj rapide malaperas. Tio estas (kune kun la facileco) grava specifeco de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj. Dank'al tio la lernantoj povas koncentri alvortprovizo kajvortuzo.
Vortuzo estas grava parto de ĉiu lingvo. Ekzemple "ludejo" (kampo por ludo de infanoj) en la germana estas "ludloko", "ludplaco" (Spielplatz), en la angla "ludbazo" (playground), en la hungara "ludspaco", "ludplaco" (játszótér), en la rusa "infana placeto" (детская площадка) ktp.
Ekde2004 en laGermana urboHerzberg am Harz, funkcias laInterkultura Centro Herzberg. Ekde la11-a de Julio2006, surbaze de decido de la urba konsilantaro,Herzberg am Harz oficiale nomiĝasEsperanta urbo (Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt/La Esperanto-urbo), kio ligiĝas kun organizado de kulturaj kaj klerigaj aranĝoj kun rilato al Esperanto. Herzberg estaspartnerurbo de laPola urboGóra, iliaj interŝanĝoj realiĝas Esperante.
Esperanta komerco jam vivas sporade de multaj jaroj. Laŭ esploroj de la franca Ĉambro de Komerco en 1921, Esperanto estus la plej bona lingvo por la komerco. LaNew York Times raportis pri tio en 2012[68].
Konstateblas, ke Esperanto ĝis nun atingis lokon inter la unuaj 50 lingvoj de la mondo laŭ la ofteco de uzado en internacia komunikado. En Vikipedio ĝi ekzemple okupas lokon 32 laŭ la nombro de artikoloj[70] kaj lokon 43 laŭ la paĝovizitado[71] (junio 2015).
En Litovio kaj Hungario ĝi estas lingvo n-ro 16 laŭ la nombro de loĝantoj, kiuj scias diversajn fremdlingvojn. Esperanto estas unu el dek lingvoj, kiujn la ĉina registaro uzas en siaoficiala novaĵretejo, kaj unu el sesdeko da lingvoj, kiujn la papo uzis ĝis 2012 por saluti la kredantojn dum pasko kaj kristnasko. Google ofertas Esperanton kiel unu el 41 serĉlingvoj kaj ĝi estas unu el sesdeko da traduklingvoj ĉe Google Translate.
Kelkloke Esperanto havas pli favoran aŭ pli malfavoran pozicion: En la frazaro kun tradukojTatoeba ĝi kun pli ol 223 000 frazoj okupas la duan lokon post la angla (marto 2013). En Hungario ĝi estis almenaŭ en 2004 la tria lingvo (post la angla kaj la germana), pri kiuj studentoj k.a. ekzameniĝis en apartaj ŝtataj ekzamenoj.
Aliflanke lainternacia lingvo Esperanto havas malpli bonan lokon, se oni komparas ĝian parolantaron kun ĉiujnaciaj lingvoj; ekzemple laŭ la nombro de denaskaj kaj poste eklernintaj parolantoj Esperanto havas lokon 165 inter la lingvoj, en kiuj ekzistas Vikipedio; tiu rilato tamen ne multe gravas, ĉar la intenco de Esperanto estas faciligi la internacian komunikadon, ne la nacian[72].
Pli ĝenerale notindas, keartefarita lingvo ja povas esti vivanta; kaj ke tiu atribuo tute kaj sole dependas de la daŭra uzado, praktiko kaj apliko de ĝia lingvanaro. La Instituto pri Lingvistiko de laHungara Scienca Akademio raportis en 2004[73], ke la unuanima opinio de la „gvida stabo” de la Instituto estas, ke "Esperanto apartenas al la kategorio de vivanta lingvo, laŭ kiu Esperanto estas
tre normaligita,
tre socialigita,
neetna vivanta lingvo kiu plenumas ĉiujn eblajn lingvajn funkciojn en duaranga lingvokomunumo kaj samtempe rolas kiel peranta lingvo.”[74]
Tamen estaskontraŭuloj kiuj kiel publikaj personoj laŭplaĉe asignas al Esperanto la kategorion demortinta lingvo (vidu#Eraroj kaj mitoj pri Esperanto). Sufiĉe ofte, eĉ esperantistoj pere de siaj propraj sintenoj kaj praktikoj al ilia lingvo, demonstras ke ili ne distingas nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj aliajlingvaj projektoj (kaj specife temas pri facilanimajproponoj allingva reformo (interalie viduPrinciparo de Frostavallen)). Tiuj projektoj ankoraŭ tute aŭ ne sufiĉe maturiĝis al nivelo de vivanta lingvo ĉar mankas al ili lingvanara komunumo, kulturo, aŭ simple kritika kvanto da ĉiaspece praktika uzado. En ĉiu vivanta lingvo tiu lingvouzado estas la sole definitivo por decidigi kaj restarigi sur ĉiuj lingvaj punktoj. Laŭ la vortoj de Zamenhof, "tiun severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco"
Esperanta Civito argumentas, keraŭmismo "aplikas al Esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo"[75]. La raŭmistoj vidas en Esperanto ne nur simplan komunikilon, sed perilon porarto kajkulturo, samkiel identigilon[76] de novatransnacia komunumo[77], perceptata kvazaŭdiaspora lingvamalplimulto, al kiu iu aliĝas laŭ tute libera elekto[78], kio proksimigas ĝin alpopolo (ne kielethnos, sed jam kieldemos), en kiu eblas trovi ĉiun filozofian aŭ politikan tendencon[79].
Efektive, por konvinki siajn skeptikajn kolegojn, ke Esperanto ja estas vivanta lingvo, eblas aĉeti por ili portempan abonon alesperantlingva revuo, por ke ili propraokule vidu, ke Esperanto estas tute normala fenomeno de tute normala kaj funkcianta lingvo.
La vortofarado estas ekstremeaglutina:sufiksoj,prefiksoj, kajkunmetado de radikoj estas abunde uzataj. Ĉiujmorfemoj estas nevariaj. La ĉefaj vortospecoj havas proprajn karakterajn finaĵojn:-o porsubstantivoj,-a poradjektivoj,-e poradverboj, kaj ses finaĵojn por la ses bazaj formoj de verbo. Por verbaj finaĵoj sufiĉas: -i por infinitivoj, -as por prezenco, -is por pasinta tempo, -os por estonta tempo, -u por imperativoj, -us por kondicionaloj, kaj ses pluaj (tri aktivaj — -ant- -int- -ont- respektive presenca, pasinta kaj estonta — kaj tri pasivaj, -at- -it- -ot-) al ĉiuj kiuj aldoniĝas sufikse adjektiva aŭ adverba finaĵo) por participoj. Ankaŭ ekzistas akuzativa sufikso -n en esperanto. Radikoj estas libere kombineblaj kun gramatikaj finaĵoj. Substantivoj kaj adjektivoj havas dukazojn kaj dunombrojn; verboj havas kvin finitivajn formojn kajinfinitivon, krom ses participoj (kiuj morfologie estas adjektivoj).Akordo inter verbo kaj subjekto ne ekzistas. Lasintaksa rilato inter frazeroj estas markata per kazo kajprepozicioj, ne per vortordo, kiu estas plejparte libera.
Ŝildoflagforma,simbolo de Esperanto, uzata por signi i.a. la esperanto-version en plurlingva eldonaĵo.
Laŭ iuj, la strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homapensado alanalogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multajetnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo devortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi. Eĉ estante sendube relative facile lernebla kompare al aliaj lingvoj, Esperanto tamen havas ankaŭ nefacilajn partojn[80].
La vortoj devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el lalatina, laitala, lafranca, lagermana kaj laangla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo. En Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj havas originon en aliaj lingvoj, kaj laŭdifine neniu vorto havas historion komencantan pli frue ol 1887[82].
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo. sedsabato el la hebrea), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de lasciencaj nomoj.
ablativo laŭ latina, angla, franca, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germanaj lingvistoj kaj lingvoŝatantoj
funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
ŝnuro laŭ germana, pola kaj ĉeĥa
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kajafiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povasesprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro siavortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperantokaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de lagramatiko, kaj tiunne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Ne ĉiujvortoj de Esperanto havassignifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estasEsperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
Oni ankaŭ povus aldoni latabelvortojn (inspiritaj de la rusaj escepte regulaj korelativoj) kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi,ilo,ree,umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojnaliel,alies,-iĉ-,kaŭ (= kaj + aŭ), kajri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
La literumado — aŭ ortografio — estas plej ofte unufonemo por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinanalfabeton kun ses aldonitaj literoj, iam nomataj “ĉapelitaj”: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ. Ili estas inter la ok plej maloftaj literoj en Esperanto‑literumado[84].
Tiu sistemo havas avantaĝojn kontraŭ la h-sistemo, se komputiloj prilaboras tekston.
surogate laŭ la Zamenhofah‑sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
Tiu sistemo estis proponita de Zamenhof por kazoj, kiam ĉapelitaj literoj ne estas haveblaj. Kontraŭ la x-sistemo ĝi havas la avantaĝon, ke tekstoj estas pli facile legeblaj kaj ne aperas tiom strangaj, speciale al novuloj.
Ekzistas programoj, kiuj aŭtomate transigas vortojn skribitaj en la x-sistemo al vortoj skribitaj kun ĉapelitaj literoj. Dezirinde estas, ke pliaj programoj estos same kapablaj.
Kontraŭ la h-sistemo ofte estas argumentita, ke komputiloj povus miskompreni kelkajn vortojn. Ekzemploj: flughaveno, senchava, bushaltejo. Sed tiu argumento nuntempe ne vere gravas. Modernaj programoj povas enhavi vortareton kun listo de tiuj "problemaj" vortoj, ja nur estas tre malmultaj. Tiujn vortojn la programo ne transigu laŭlitere, sed laŭ tiu speciala vortlisto.
Kvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo:Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata)lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
prefero de mallongaj vortoformoj ekzemplespontana anstataŭspontanea
arĥaikiĝo de vortoj (ekzemple:pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekzemple:kanono)
nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple albleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj ekzemple:plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj;strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
arĥaikiĝo de multaj vortoj kunĥ: ekz-e -rĥ- → -rk- (inkluzivearĥaika → arkaika),ĥoro → koruso, k.a.
uzo-io kiel sufikso en landonomoj, anstataŭ la fundamenta "ujo"
pli ofta adverbigo - ekzemploj:lastatempe anst.en la lasta tempo,aviadile anst.per aviadilo,haste kaj laste anst.hastante kaj kiel la lasta
evito de kompleksaj verboformoj
uzo deafiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekzemple:ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
ankaŭ, uzo de prepozicioj kiel nomoj, adjektivoj kaj verboj:Per·antoj estas multaj en Esperantujo, ĉu por kotizoj, ĉu por abonoj, k.c.
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgruposoc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri,ŝli) aŭ konsekvenca uzo deĝi en tiu rolo.
Personaj pronomoj en Esperanto
nombro
singulara
plurala
nedifina
resenda*** (refleksivo)
ordo
unua
dua
tria
unua
dua
tria
uzo
kutima
intima*
vira
ina
neŭtra**
pronomo
mi
vi
ci
li
ŝi
ĝi
ni
vi
ili
oni
si
* Ne-Fundamenta neologismo, tre malofte uzata.
** La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kielprezentanta neniun difinitan sekson) pronomoĝi povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto. (Kp. anglait.)
*** Uzebla nur por la tria persono, t.e. kun ĉiuj subjektojkrommi, ci, ni, vi. Kun ĉi-tiuj kvar oni ripetu la subjekton, eble kun taŭga kazo kaj/aŭ prepozicio. Simile la poseda adjektivosi·a uziĝas nur se la posedanto estas triapersona (do, ne unu el tiuj kvar).
La plej multaj taksoj pri la tutmonda parolantaro varias inter 100 mil kaj 1,5 miliono. La diversaj taksoj verŝajne priskribas malsamajn lingvonivelojn kaj malsaman oftecon de uzado: 100 mil celas la kvanton de homoj, kiuj regule uzas Esperanton, 500.000 inkluzivas tiujn, kiuj de tempo al tempo uzas la lingvon, 2 milionoj (Culbert) ankaŭ tiujn, kiuj jam dum multaj jaroj aŭ jardekoj ne plu uzas la lingvon. Pli altaj taksoj (ĝis aŭ super dek milionoj) inkluzivas supozeble ankaŭ tiujn, kiuj nur eklernis la lingvon; ili supozeble ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estas tute flua altenivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj, la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (Kp. la artikolon pri lanombro de Esperanto-parolantoj.)
Inter la planlingvoj (ekzemple,Interlingvao kajLoĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Verŝajne pli ol 95% de la parolantoj de planlingvo, eble eĉ 98 aŭ 99%, parolas Esperanton; multaj planlingvuloj aldone parolas aŭ almenaŭ komprenas Esperanton. Laŭ la censo en Rusio (2011) Esperanton parolas 99% de ĉiuj parolantoj de planlingvoj, laŭ la censo en Hungario (2001) 99,5% (kp. la statistikon pri"aliaj planlingvoj").
La ĉefa tutmondaEsperanto-organizaĵo estas laUniversala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun laUnuiĝintaj Nacioj. UEA eldonaslibrojn,revuojn,lumdiskojn kajjarlibron kun listoj de Esperanto-organizaĵoj kaj lokaj reprezentantoj en la tutamondo. La Libroservo de UEA stokis en 2009ĉ. kvin mil titolojn[53]. Koncernan katalogon eblas aŭ peti perpoŝte aŭ konsulti en la retejo de la organizaĵo. La serioEsperanto-Dokumentoj, eldonata de UEA krom Esperante ankaŭ en laAngla,Hispana,Itala kajPortugala lingvoj, enhavas fakverkojn kaj referatojn pri la aktuala situacio de la internacia lingvo. La publikaĵojn eblas akiri kaj perrete kaj persone enRoterdamo.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpintaverda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas laEsperantan flagon.
Unesko(Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptisdu rezoluciojn favorajn al Esperanto (1954, 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina enmezepoka Eŭropo kaj la angla en la20-a jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La Unesko-kuriero estaslegebla en Esperanto ekde 2017.
Ankaŭ aliaj eksterkomunumaj organizoj kaj konferencoj subtenis Esperanton, ekzemple en 1980 enManilo, la ĉefurbo deFilipinoj, la Monda Turisma Konferenco (organizita de Monda Turisma Organizo)[86]).
Esperantistoj havas propran, nomatan Esperanta kulturo, kiu estas deirpunkto al aliaj kulturoj (ĉi tiu estas esenca trajto por ĝi, pli ol por dominantaj naciaj lingvoj). Aliflanke, kvankam kreita por faciligi internacian komunikadon, ĝi iĝis por iuj kulturilo por mem-identigo[88]
Esperantistoj iom pli emas paroli pri temoj, kiuj povus esti konsiderataj kiel tiklaj aŭ ofendaj inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo, kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekzemple je legado, edukado (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj lingvojn) kaj toleremo (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj estas ankaŭ pli emaj kontraŭi tutmondiĝon, kulturo-lavadon kaj malaperon de ies gepatra lingvo, cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj.
La plimulto de la Esperanto-parolantoj estas ankaŭ kontraŭ deviga lernado de dominantaj lingvoj: tio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kielSvedio kajIslando, kie lernado de la angla estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis iafoje universitato. Esperanto-parolantoj opinias, ke deviga devus esti la lernado de rapide lernebla lingvo, kia Esperanto, aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia taksata pli utila.
La Esperanto-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp.[89][90].
La baza angla (angleBasic English [elp. bejsik ingliŝ]) estas simpligita, baza formo de laangla lingvo[92]. La baza angla ankaŭ influis la kreadon despeciala angla (en:Special English) por novaĵdissendoj deVoĉo de Usono. Simpligita teknika angla, estas alia varianto de lareguligita angla surbaze delingvoplanado (en:English-based controlled language) dezajnita por verki teknikajnmanlibrojn.
Kiel ĉiuj internaciajhelplingvoj, ankaŭ la baza angla ricevis la kritikon ke ĝi neeviteble estas bazita sur personaj preferoj kaj tiel,paradokse, ekskludema[93]. Kelkaj kritikantoj de la baza angla vidis ĝin kiel ne neŭtrala kaj ilo delingva imperiismo favore al la angla. Kiel ĉiujplanlingvoj bazitaj sur natura lingvo, ankaŭ la baza angla ricevis la kritikon ke ĝi maljuste favoras ladenaske parolanta komunumo de tiu lingvo[94]. La baza angla anstataŭigas vortojn peridiotismaj frazoj, kiuj estas ankaŭ pene lernendaj de studanto.
Komparite, la tutabaza radikaro de Esperanto (BRO) kun ĉiuj grupoj enhavas pli ol 2 500 elementoj, de kiu plu ol 800 estas en la lasta grupo[95]. Kredeble, pro la vasteco kaj pro lasufiksa sistemo de Esperanto, la BRO havas pli grandan esprimkapablecon ol la kutima vortprovizo de baza angla. La 5–6 plej bazaj niveloj de BRO kune, estas simile malgranda kiel la kutima baza angla. Esperanto ankaŭ estas multe pli regula ol la baza angla kaj havas tute fonetikanortografion[96].
Ekzistasvikipedio en baza angla lingvo konata sub la nomo "simple English", sed la lingvaĵo en ĝi uzata ne estas veraplanlingvo, sed simpla angla en kiu estas uzata pli da vortoj ol baza angla. Mankas difinoj pri la uzendaj vortoj kaj gramatikaĵoj kaj sekve apud facile kompreneblaj tekstoj troviĝas aliaj, kies lingvo ne esence diferencas de la ĝenerale uzata angla.
Kelkaj kritikoj estas kontraŭ internaciaj helplingvoj ĝenerale:
"Internacia helplingvo ne havas kulturon." (Esperantistoj ofte respondas, ke ja ekzistas Esperanta literaturo kaj certaj tradicioj en la Esperanto-komunumo; iuj esperantistoj pli emfazas la rolon de Esperanto kiel ponto inter malsamaj kulturoj; kelkaj kombinis ĉi tiujn du alirojn per la koncepto depontokulturo.)
"La toleremo pri malperfektecoj ĉe internaciaj helplingvoj estas malpli ol ĉe etnaj lingvoj. Ĉar neniu internacia helplingvo povas esti perfekta, ĝi neniam estos vaste akceptata de la publiko."
Aliaj kritikoj temas pri Esperanto specife:
Kelkaj, precipe la subtenantoj de naturismaj planlingvoj, kritikas ke Esperanto ne direktas sin sufiĉe laŭ la grandaj eŭropaj lingvoj (kutime ili celas ĉefe latinon kaj la latinidajn lingvojn, aŭ latinidajn formojn en aliaj lingvoj). Ekzemple, ili kritikas la tabelvortojn aŭ vortfaradon kiel “malsanulejo” anstataŭ pli eŭropecan “hospitalo”.
Esperanto estas kritikata esti tro eŭropeca. Ĝiaj vortradikoj kaj ĝia gramatiko venas de eŭropaj lingvoj, kio laŭ la kritikantoj malpliigas ĝian neŭtralecon.
Kelkaj kritikas ke la seksa malsimetrio en Esperanto estas lingvaseksismo. Oni kritikas parenc-radikojn, kiuj havas baze viran signifon, dum necesas aldoni la radikon “‑in‑” por paroli pri inoj. Aldone oni kritikas ke multaj aliaj vortoj (ekzemple “instruisto”, “anglo”, kaj “li”) servas kaj por signi viran personon kaj por signi ajnaseksan personon, dum ekzistas apartaj vortoj por inaj personoj (“instruistino”, “anglino”, “ŝi”). Malgraŭ tio, ke oni ne devas ĉiam uzi afikson “‑in‑” por paroli pri inoj[97][98].Riistoj,ĝiistoj, kajiĉistoj provas forigi tiun malsimetrion el Esperanto.
Oni kritikas la devigan akuzativan finaĵon “‑n”.
Oni kritikas la supersignajn literojn de Esperanto.
Estas ofta kritiko, ke oni nenie interkompreniĝos per Esperanto. Oni volas scii kie oni povas paroli per ĝi.
Aperis klara resumo pri la kritikoj aŭ "difektoj" de Esperanto en recenzo deJorge Camacho al la verkoIn the Land of Invented Languages deArika Okrent:
„ la supersignitaj literoj; la tro similsonaj liternomoj aŭ, multe pli grave, la konfuzive kaj orel-agace samfinaĵaj personaj pronomoj; la neegaleca esprimado de sekso kaj ĝenro; la troa uzado de mal-vortoj; la pasivo; la refleksivo; la landnomoj; la sameco de formo de rilativaj kaj demandaj tabelvortoj; la ĝena ambigueco de la vorto "aŭ" la vorto "patrino"; ktp.[99]”
En diversaj verkoj, publikigaĵoj, retejoj, amaskomunikiloj ktp., aperas faktaj eraroj pri Esperanto. Sekvas jene listo pri unuopaj grupoj de asertoj unue pri la fakta situacio kaj poste la eraroj.
Ĉiutage uzata. Esperanto estas vere ĉiutage uzata lingvo, ekzemple en interreto, personaj kontaktoj, periodaj renkontiĝoj ktp.
Vivanta lingvo. Esperanto estas vivanta lingvo, kiel oficiale rekonis i.a. la Lingvoscienca Instituto de laHungara Scienca Akademio en 2004[73]. Tamen la slovaka ekonomikisto kaj politikistoRichard Sulik, asertis en intervjuo en "Stern", en 2012, ke "Esperanto tiu artefarita lingvo ... estas morta"[100].
Same la franca televida prezentisto Philippe Ballard asertis en 2016 en la televido LCI (La Chaîne Info), ke Esperanto "mortis sian belan morton" antaŭ deko(j) da jaroj.[101]
Same la germana semajna gazeto "Die Zeit" en 2008 asertis rilate al Esperanto: "Artefaritaj lingvoj ne vivas."[102]
Certe ekzistas multaj Esperanto-legendoj, sed en 1956J. R. R. Tolkien notis en skizo de letero, ke la planlingvoj "Volapük, Esperanto,Ido,Novial" "estas mortaj", "ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn"[103]. La vortumo "Esperanto-legendoj" ankaŭ pri la aŭtoroj de Volapük, Ido kaj Novial montras, ke Tolkien ne tre pripensis la frazon. Tolkien ĉi tie krome neglektas, ke ĉe vivanta lingvo kiel Esperanto ne nur la inventinto povas krei legendojn, sed ankaŭ ĉiuj parolantoj kaj aŭtoroj de la lingvo; cetere oni povas bone argumenti, ke intertempe kreiĝis Esperanto-legendoj. Oni konsciu, ke Tolkien fakte estis Esperanto-parolanto; li lernis Esperanton en 1907, verkis en ĝi en 1909 kaj en 1931 kaj 1932 favore skribis pri ĝi[104] - faktoj malmulte konataj.
La germana politikistoNorbert Lammert, inter 2005 kaj 2017 prezidanto de la germana parlamento, parolis en radia intervjuo pri la "provo meti artefaritan lingvon anstataŭ vivaj, historie kreskintaj lingvoj"[105]. Videblas pluraj eraroj: Estas neniu dubo, ke Esperanto estas viva lingvo kaj ke ĝi havashistorian evoluon ekde 1887. Estas ankaŭ klare, ke nenies celo hodiaŭ estas meti Esperanton anstataŭ aliaj lingvoj, kiel evidente multaj homoj kredas. Lammert krome ne atingis simpation inter Esperanto-parolantoj, ĉar li asertis, ke tiu provo "mizere" malsukcesis...
Disvastiĝanta lingvo. Indas distingi inter Esperanto kiel lingvo de parolkomunumo kaj kiel projekto por ĝenerala tutmonda lingvo (pri ambaŭ aferoj homoj parolas uzante mallonge la vorton "Esperanto"). Pri la projekto multaj supozas, ke ĝia realigo ne plu havas ŝancon. Aliflanke la lingva komunumo evidente disvastiĝas tutmonde kaj la ofertoj en Esperanto kreskas. Tamen Tim Richards asertis en The Sidney Morning Herald, en 2015: "Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon". "Same kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto".[106] Tim Richards poste detaligis en Google+, ke li deziris klarigi, ke neniu nuntempe atendas, ke Esperanto fariĝos la internacialingua franca[107].
Neniu ĝis nun montris validan statistikon, ke antaŭ la Dua Mondmilito estus pli da faktaj Esperanto-parolantoj aŭ pli da kultura produktado en Esperanto; estas tre verŝajne, ke hodiaŭ vivas multe pli da fluaj parolantoj de Esperanto. Krome hodiaŭ Esperanto disvastiĝas tutmonde kaj organiziĝas renkontiĝoj en plurdekoj da landoj. Tamen Tim Richards asertis en 'The Sidney Morning Herald', en 2015: "La brila periodo" de Esperanto "estis la unua duono de la 20-a jarcento, kiam ĝi gajnis parolantojn ĉirkaŭ la terglobo kaj organiziĝis regulaj internaciaj kongresoj."[108]
Iom ŝancelas ŝajnearte. Unuflanke oni asertas, ke Esperanto estas "hodiaŭ kvazaŭ ne plu parolata". Aliflanke ĝi atentigas, ke "ĝi estas instruata kaj uzata en multe pli da lokoj en Eŭropo ol oni pensas"[109].
Literaturo kaj kulturo. Esperanto dekomence estas kultura lingvo; en laUnua Libro aperas jam tri poemoj en Esperanto. Ekde proksimume jarcento Esperanto havas infankantojn, versojn, sakrojn, ŝercojn kaj parolturnojn. TamenWolf Schneider, ĵurnalisto kaj iama interpretisto de la angla, asertis en 1994 en monata kajero deNeue Zürcher Zeitung, ke Esperanto havas "neniujn infankantojn kaj neniujn versojn, neniujn sakrojn, neniujn ŝercojn, neniujn parolturnojn."[110] La teksto poste represiĝis senŝanĝe en libroj deNZZ Libro kaj de la eldonejo Rowohlt[111].
Ĉiujare aperas proks. 120 Esperanto-libroj, el kio kreskis ĝis nun kolekto de dekmilo da libroj. La germana lingvisto Jürgen Trabant[de] tamen asertis en intervjuo en 2011, ke "ĉe Esperanto komplete mankas" literaturo[112].
Malfacilas imagi, kiel unu miliono da homoj uzas lingvon dum jardekoj sen ke per tio kreiĝas kulturo. Tamen Prof. Dieter Huber elMainz, tiama gvidanto de la instituto pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko de la tiea universitato (kiu edukas la plej multajn tradukistojn kaj interpretistojn kompare kun la tuta mondo), asertis en televida elsendo en 2004: "Sed la esenca afero, kiu mankas al Esperanto, estas la kultura ligiteco. Mankas, kvankam ĝi (...) estas nun parolata de unu miliono da homoj, mankas la kultura fono, la kultura integriĝo. Ĉiu lingvo vivas kune kun sia kulturo."[113]
Estas evidente ke kun Esperanto formiĝis tutmonda lingvo-komunumo, kiu regule uzas la lingvon kaj kreas kulturaĵojn en ĝi. Tion ŝajne ne sciis Eugene Nida[en], konata usona tradukosciencisto, kiu asertis en 1997, ke la vera problemo de Esperanto estus ĝia manko de kultura komunumo por subteni ĝin. Li substrekas, evidente en la supozo, ke tio ĉe Esperanto mankas, ke lingvo estas "interaktiva fenomeno, kiu bezonas konstantan partoprenon de membroj de lingvo-kulturo" - ĝuste tion Esperanto havas[114].
Tute ĝenerale laEŭropa Komisiono asertis en 2005 (eble ĝeneraligante iujn projektojn de planlingvoj, kiuj kontraste al Esperanto estu pure teknikaj kaj sen kulturo): "Artefaritaj lingvoj" "laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn"[115].
En diskuto pri longe vivonta lingvo Eleni Mitropoulou, profesorino pri semiotiko enLimoges,Francio, menciis en 2015, ke lingvo devas ripozi sur kulturo. Laŭ ŝi "necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto" por kompreni la bezonon de kulturo. Ŝajne Mitropoulou konscias nek pri la daŭre kreskanta disvastiĝo de Esperanto kiel ĉiutage uzata lingvo nek pri la Esperanto-kulturo, kiu baziĝas je propra kultura kreado kaj je transpreno el multaj aliaj kulturoj[116]. Eraras tiuj kiuj pretendas komparon de Esperanto kun la literaturoj en "grandaj" lingvoj. Esperanto estas malplimulta fenomeno, kiun oni komparu kun ekzemple la romanĉa aŭ prefere kun diasporaj malplimultoj[117].
Vortludoj kaj pluraj signifoj. Multaj Esperanto-vortoj havas plurajn sencojn, kun kiuj verkistoj kaj spertaj parolantoj ŝatas ludi. La vortonsentema oni povas ekzemple kompreni kielsent-ema aŭsen-tema. TamenWolf Schneider asertis en 1994: "La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj"[110]. Same la filozofihistoriistoHeinz Wismann asertas en 2016, ke estus "maleble fari vortludojn en Esperanto"[118].
Denaskuloj. Esperanto estasdenaska lingvo ekde 1904; dum la lastaj jardekoj la nombro de Esperanto-familioj multe kreskas, en 1995 Renato Corsetti kunmetis liston de 350 tiaj familioj. Tamen lafranca Ministro de Nacia Edukado asertis plurfoje, interalie en 2014, ke Esperanto ne estas "denaska lingvo."[119]
Profesoro Joseph F. Foster (artikolo pri li ekzistas en neniu branĉo de Vikipedio, eĉ ne ero en vikidatumoj), lingvisto de launiversitato de Cincinnati, en 2001 asertis, ke "ne estas iuj denaskaj parolantoj" de Esperanto; li aldonas, "ho, eble vi trovas tri."[120]
Esperanto-parolantoj. La plimulto de la Esperanto-parolantoj uzas Esperanton simile kiel la aliajn lingvojn, kiujn ili parolas. Tamen lakomputosciencisto Benjamin K. Bergen (en vikidatumoj, artikolo pri li ekzistas en neniu branĉo de Vikipedio) nomas en scienca studo pri Esperanto-denaskuloj ĉiujn Esperanto-parolantojn "proponantoj": "La artefarita lingvo Esperanto estas parolata ne nur kiel dua lingvo de siaj proponantoj, sed ankaŭ kiel denaska lingvo fare de infanoj de kelkaj el tiuj proponantoj."[121] Supozeble neniu venus al la ideo nomi ĉiujn parolantojn de la angla kiel dua lingvo "proponantoj" de la angla.
Azianoj k. a. ne-eŭropanoj. La vortaro de Esperanto bezonas malpli da lerntempo pro la vortkrea sistemo kun afiksoj. La gramatiko havas multe malpli da reguloj ol en naciaj lingvoj kaj apenaŭ havas esceptojn. Pro tio Esperanto estas ankaŭ por azianoj lernebla en proks. triono de la tempo bezonata por aliaj eŭropaj lingvoj[122]. Tamen Hans Meier,bavara ministro pri kulturo, asertis en skriba parlamenta respondo, en 1979 (kaj en 1980), ke Esperanto ofertas al la "parolantoj de ne-hindeŭropaj lingvoj, kiel finnoj aŭ hungaroj en Eŭropo, al la azianoj ktp. neniun lernhelpon rilate al vortaro kaj gramatiko[123].
Simile la universitata profesoro pri lingvo-tipojWolfgang Schulze, Munkeno, asertis en radio en 2015, ke por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo Esperanto estus "same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala"[124].
Ankaŭ la profesoro pri lingvistikoLarry Trask el Brighton opiniis, en 2001, ke Esperanto "ne nepre estas iugrade pli facila ol iu alia eŭropa lingvo por parolanto de ne-eŭropa lingvo"[125]. Li krome asertis, ke la granda problemo de Esperanto estus "ĝia manko de komunumo de denaskaj parolantoj, aŭ fakte ĝia manko de komunumo de parolantoj entute. Sekve ĝi ne vere estas vivanta lingvo kaj do mankas al ĝi la riĉeco kaj la vibrado de vivanta lingvo, la vario kaj la ellaboro de funkcio."[126].
Mondlingvo. En la Unua Libro Zamenhof klare detaligas, ke li havas tri celojn: Facila lingvo, tuj lernebla lingvo, grandskale uzata, ĝenerala (monda) lingvo[127]. Estas evidente, ke Zamenhof sukcesis pri la du unuaj celoj - pri la tria la opinioj malsamas, ĉu la projekto malsukcesis aŭ ĉu ĝi ankoraŭ survojas. Estas klare, ke por la lingvo Esperanto ekde la komenco estas tri celoj kaj ne nur la tria, fariĝi mondlingvo. Estas ankaŭ iom nepreciza formulado, ke la lingvo mem havas iujn pretendojn, dum tiujn pretendojn povas havi nur homoj. Tamen ekz. Rodrigo Constantino en brazila reta taglibro skribas en 2010 pri "lingvo kun la pretendo esti mondlingvo"[128]
Lingvo flanke de aliaj. En neniu deklaro la Esperanto-asocioj proponas Esperanton kiel "solan" lingvon por Eŭropo. Tamen laEŭropa Komisiono skribis en 2012: "Kelkfoje oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel solan, tuteŭropan lingvon por EU."[129]
Lerntempo. Esperanton oni lernas en proks. triono de la tempo, kiu necesas por la plej multaj eŭropaj lingvoj, kiel montris multaj studoj (kaj kiel scias ĉiu Esperanto-lerninto, kiu lernis ankaŭ aliajn lingvojn). Sekve la lingvo-instruado de Esperanto kostas multe malpli da tempo kaj mono ol por aliaj lingvoj. Tamen laEŭropa Komisiono asertis en 2012: "La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado" de Esperanto "por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj" "kostus tre multan tempon kaj monon."[129]
Facileco. Eĉ se estas malfacile kredi tion por homo, kiu eklernis Esperanton aŭ studis nur unu paĝon de Esperanto-lernolibro: Gaston Dorren skribis en sia libroLingo (2014), ke "Esperanto estas malfacila" - sen iel ajn aldoni, ke Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol ĉiuj aliaj lingvoj prezentitaj en la libro[130].
Paco. La granda plimulto de la Esperanto-parolantoj neniel kredas, ke Esperanto kiel ĝenerala lingvo alportus mondan pacon, sed ja pli bonan personan kompreniĝon inter homoj el diversaj landoj. Ankaŭ Zamenhof mem kutime parolis pri interkompreniĝo aŭ frateco[131], ne pri paco - la vortopaco ne aperas en laUnua Libro kaj ankaŭ ne en la eseo priEsenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia. En la2-a Universala Kongreso li klarigis: "Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj ; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn ; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj (...)"[132] Tamen sur la dorsflanko de la libroIn the Land of Invented Languages deArika Okrent legeblas, ke Esperanto estus "la provo de unu homo atingi mondan pacon per lingvistika solidareco"[133].
Apud kritiko kaj malveraj asertoj,kelkloke[kie?] aperas ankaŭ misfamigoj kontraŭ Esperanto, ties parolantoj[134] kaj kreinto.
En reta taglibro la germana profesoro pri la angla, Anatol Stefanowitsch[de], skribis en 2012 pri la "ĝena, ne mortigebla Esperanto" ("das leidige, nicht tot zu kriegende Esperanto"[135]).
En artikolo pri la lingvomulteco en Eŭropo sur la paĝoj de la germana "Federacia Centralo pri politika kleriĝo[de]" la germana politologo Eckart Stratenschulte[de] en 2010 indikas, ke Esperanto estus "vortigo de piktogramoj" ("Verbalisierung von Piktogrammen")[136]. Eblas demandi sin, ĉu la politologo deziris misfamigi aŭ ĉu temis pri nescio de faktoj.
La germana lingvisto Jürgen Trabant[de], dum kelkaj jaroj speciala profesoro pri eŭropa plurlingveco, asertis en intervjuo en 2008 unue ke Esperanto "estus ne malbona" (kiel internacia lingvo); li daŭrigis, ke "kiel artefarita, rigide regulita lingvo ĝi tamen ankaŭ estas 'nelingvo', kiu ne povas atingi aprobon."[137]
La germana verkistoMartin Walser nomis Esperanton en 2001 'mal-lingvo': La eŭro "estas mal-mono same kiel Esperanto estas mal-lingvo."[138]
Wolf Schneider, ĵurnalisto kaj iama angla-interpretisto, skribis en 1994, ke la planlingvojn elpensis kelkaj "frenezetaj kapoj" ĉe sia skribtablo[139].
Metafore la vortoesperanto iam estas uzata por priskribi ion internacian, perigan, miksitan aŭ neŭtralan – tiel ekzempleJava estas markata kiel "esperanto de laprogramlingvoj",Linukso kiel "esperanto de laoperaciumoj" ĉar helpe de ĝis uzo debajtkodo ĝi supozeble povas funkcii sur ĉiuj komputoroj, foje reklamita pli ĝenerale kiel "esperanto en la komputila mondo"[140].
Tia uzo tamen povas ofte konfuzi. Ekzemplon prezentas la etikedo "esperantamonunuo", uzita porEŭro: tiu estis kreita por anstataŭi aliajn monunuojn – Esperantistoj tamen, krom esceptoj, ne klopodas forigi la naciajn lingvojn[141][142]. La komuna Eŭropa monunuo tamen estas neŭtrala, same kiel Esperanto.
Memorplakedo "Lasta Adreso" en Moskvo sur la domo de Nikolaj Insertov (1896-1937), konata esperantisto inter la subprematoj en Sovetunio
La lingvo Esperanto, escepte de Nazia Germanio, estis malpermesita enSovetunio dum la regado deJosif Stalin, kiu respondecis, interalie, pri la establado de diktaturo, subpremo kaj la organizado de lamalsatego de 1932-1933, kiu rezultigis la morton de 10 milionoj da homoj. La lastaj esperantistoj en USSR antaŭ la Dua Mondmilito estis ekstermitaj dum la Granda Teroro en 1937-1938.
↑Harald Haarmann (2011). Eta leksikono pri lingvoj. Arkivita ella originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-06-02 . “Esperanto . . . estas lernata ankaŭ de pluraj miloj da homoj en la mondo kiel gepatra lingvo”.
↑Irene Galigaris, (2016), Una lingua per tutti, unu lingua di nessun paese (una ricerca sul campo sulle identitá esperantiste) - prefazione diFederico Gobbo, p.85, 106, Aracne Editrice,ISBN 978-88-548-8864-7
↑Cherrington, Ruth. [2001] (2013) Byram, Michael; Hu, Adelheid:Routledge Encyclopedia of Language Teaching and Learning,2‑a eldono (angle), p. 514.ISBN 978-1-136-23553-5.OCLC851695385.
↑Temas pri la 14-a de julio laŭ la malnova rusa kalendaro. La unua cenzura permeso por la manuskripto estas de la 21-a de majo (2-a de junio). La dato de la 21-a de julio menciita de Zamenhof en letero kajcitita de Albault estas proksimuma.
↑Blahuš, Marek (2012). “Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate”,La Ondo de Esperanto (5 (211)). “Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro [2012] la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64‑an lingvon”.
↑Salisbury, Josh. ‘Saluton!’: the surprise return of Esperanto (angle). The Guardian (2017-12-06). Alirita 2019-09-20 . “A Jewish-Polish doctor born in 1859 in Białystok, now in Poland, Zamenhof grew up under Russian occupation. Violence between different groups was common – Białystok which was a melting pot of Protestant Germans, Catholic Poles, Orthodox Russians and Jews.”.
↑22,022,1Zamenhofo, Ludoviko Lazaro.Letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanovich Borovko (1895) – О происхожении эсперанто. МИР ЭСПЕРАНТО. Legita 2008-08-14.Atingebla interrete. (Esperante, ruse.)
↑Tuider, Bernhard. Die Lingvo Internacia des Dr. Esperanto (germane) (2017-07-20). Arkivita ella originalo je 2019-09-29. Alirita 2019-09-15 . “Ludwik Zamenhof begann bereits als Gymnasiast in Warschau eine Plansprache auszuarbeiten und beendete den ersten Entwurf seiner „lingwe uniwersala“ – des Ur-Esperanto – im Dezember 1878”.
↑Page, Hugh R., Jr.. Esperanto (angle). Berkshire (2005-05-24). Arkivita ella originalo je 2007-09-28. Alirita 2008-11-07 .
↑ČELIAUSKAS, Petras. Zamenhof en Veisiejai. EnLitova Stelo Numero marto-aprilo, jarkolekto 1998. Litova Esperanto-Asocio. Legita 2008-08-14.Atingebla interrete.Arkivigite je 2007-10-29 per la retarkivoWayback Machine (Esperante.)
↑Zakrzewski referencas al la "malnovaj libroj de la presejo", kiujn liveris al li Elżbieta Kelter, filino de Ĥ. Kelter, kiu presis la Unuan libron.
↑Konciza historio de IKUE. Roma (Italujo): IKUE.Atingebla interrete.[rompita ligilo] Legita 2007-09-09. (Esperante.)
↑NB online – Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo. Wien (Aŭstrujo): Österreichische Nationalbibliothek.Atingebla interrete.Arkivigite je 2007-12-18 per la retarkivoWayback Machine Legita 2007-09-09. (Germane.)
↑Vd. Statistiko Afriko por la fontoj; en Pasporta Servo listiĝis 900 gastigantoj en 1988/89 kaj 1364 en 2005; la procentaĵo de afrikaj adresoj do kreskis de 2% al 4,3%
↑53,053,1Ĝisdate pri Esperanto. Universala Esperanto‑Asocio (2009-12-14). Arkivita ella originalo je 2016-10-12. “La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj . . . de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj . . . Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo”.
↑Penarredonda, Jose Luis. The invented language that found a second life online (angle). BBC Future. BBC (2018-01-10). Alirita 2018-01-17 . “Both Stalin and Hitler prosecuted it. The former because he saw it as a tool of Zionism, the latter because he disliked its anti-nationalist ideals.”.
↑François Grin (2006). “L’enseignement des langues étrangères comme politique publique”,Language Problems and Language Planning (fr) (PDF) 30 (2),p. 81.doi:10.1075/lplp.30.2.10cor. “[P]our atteindre ce niveau, 2 000 heures d’études de l’allemand produisaient un niveau linguistique équivalent à 1 500 heures d’étude l’anglais, 1 000 heures d’étude de l’italien et . . . 150 heures d’étude de l’espéranto”.
↑CHRDLE, Petr.Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. Dobřichovice: KAVA-PECH, 1995. 40 pĝ.ISBN 80-85853-16-7.
↑TONKIN, Humphrey – FETTES, Mark.About Esperanto. (Eldonserio Esperanto Document, 43-a seriero.) Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1996. 16 paĝoj. Atingita je 2008-04-12.http://www.esperantic.org/ced/espe.htmArkivigite je 2008-05-14 per la retarkivoWayback Machine (Angle).
↑KIEFTE, Joop.Pasporta Servo 2.0 – Internacia gastiga servo per Esperanto. Eldonis Pasporta Servo. Citita je 2009-06-21.http://www.pasportaservo.org (Esperante).
↑Simpson, David G. (2007). La Oftecoj de la Esperantaj Literoj (PDF). Arkivita ella originalo je 2016-04-08. Alirita 2016-07-12 . “la ok plej maloftaj literoj estas ĉiom da la ĉapelitaj literoj . . . kune kunh kajz”.
↑Detlev Blanke (2006).Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben vonSabine Fiedler. Frankfurt/Main u.a.: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften,ISBN 3-631-55024-3, S. 224f.
↑Jorge Camacho:Ekskurso tra la planlingva ĝangaleto, recenzo priIn the Land of Invented Languages deArika Okrent, nome eseo pri inventitaj lingvoj inter kiuj kompreneble Esperanto.Beletra Almanako,nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014, paĝo 125, noto 3.
↑"(...) Esperanto. Das ist diese künstliche Sprache, und heute ist sie tot." (Esperanto. Tio estas tiu artefarita lingvo, kaj hodiaŭ ĝi estas morta.) Richard Sulik, intervjuo"Die Vereinigten Staaten von Europa sind eine fixe Idee", Stern, 29-a de aŭg. 2012
↑"Volapük, Esperanto, Ido, Novial . . . are dead, far deader than ancient unused languages, because their authors never invented any Esperanto legends". (Volapük, Esperanto, Ido, Novial . . . estas mortaj, multe pli mortaj ol malnovaj neuzataj lingvoj, ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn.) J.R.R. Tolkien en skizo de letero eble neniam sendita, cit. laŭThe Economist, 26-a de sept. 2013.
↑"I didn’t realise it when I was young, but the language of the future was even then slipping into the past." (Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon.) As "major languages such as French declined as an international competitor to English, so inevitably did Esperanto." (Kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto.) Tim Richards.Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came. The Sidney Morning Herald, 2015-08-21
↑"I know it's still out there. But no one nowadays expects it to become the international lingua franca; that's the point I was trying to make. A lot of young people I mention it to have never heard of it, which wasn’t so much the case when I was young."Tim Richards, Google+, iom post 2015-08-21
↑"The heyday of this artificial language, with its simplified grammar and pan-European vocabulary, was the first half of the 20th century, as it gained speakers around the globe and held regular international congresses." Tim Richards.Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came. The Sidney Morning Herald, 21-a de aŭg. 2015
↑"L’esperanto avait vocation à devenir la langue de l’Europe unie, mais il n’est quasiment plus parlé aujourd’hui. Cela dit, il est enseigné et utilisé dans bien plus d’endroits d’Europe qu’on ne le pense." (Esperanto estis destinita por fariĝi la lingvo de la unuiĝinta Eŭropo, sed ĝi kvazaŭ ne plu estas parolata hodiaŭ. Dirinte tion, ĝi estas instruata kaj uzata en multe pli da lokoj en Eŭropo ol oni pensas.)arte:Quelle sera demain la langue de l'Europe? 2015-06-03
↑110,0110,1 "Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten. Ihre Wörter sind eindeutig und folglich einschichtig, sie haben keine Aura und keine Tiefe." (Artefaritaj lingvoj ofertas neniujn infankantojn kaj neniujn versojn, neniujn sakrojn, neniujn ŝercojn, neniujn parolturnojn. La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj.)Wolf Schneider (ĵurnalisto, laboris inter 1945 kaj proks. 1950 por la usona registaro kiel interpretisto kaj ĵurnalisto), NZZ Folio (monata gazeto deNeue Zürcher Zeitung, okt. 1994
↑Wolf Schneider. Gewönne doch der Konjunktiv!: Sprachwitz in 66 Lektionen. Reinbek (Rowohlt). 2009, 3-a eldono
↑"Wäre es da aus Gründen kommunikativer Gerechtigkeit nicht ohnehin besser, für den Alltag eine Kunstsprache wie Esperanto einzuführen? - Jürgen Trabant: Davon halte ich gar nichts. Da wäre aus meiner Sicht, zumindest für Europa, Latein noch besser. Hinter dem Lateinischen steht ja eine große Literatur, die bei Esperanto völlig fehlt. Aber vielleicht ist es doch besser, statt an einer künstlichen oder einer toten Sprache an einer lebendigen Kultur wie der englischen und amerikanischen zu partizipieren." (Ĉu pro kaŭzoj de komunika justeco ne estus ĉiukaze pli bone, enkonduki por la ĉiutago artefaritan lingvon kiel Esperanto? - Jürgen Trabant: Tio tute ne estas mia opinio. Ĉi-rilate el mia vidpunkto, almenaŭ por Eŭropo, la latina estus pli bone. Malantaŭ la latina ja staras granda literaturo, kiu ĉe Esperanto komplete mankas. Sed eble estas ja pli bone, partopreni anstataŭ je artefarita aŭ morta lingvo en vivanta kulturo kiel la angla aŭ usono.)Deutsch als Wissenschaftssprache. Intervjuo kun Jürgen Trabant.Goethe-Institut. Marto 2011
↑"Aber das wesentliche was an Esperanto fehlt, ist die kulturelle Eingebundenheit. Es fehlt, wenngleich es - wie sie ja auch in ihrem Beitrag schon mitgeteilt haben - mittlerweile von 1 Million Menschen gesprochen wird, es fehlt der kulturelle Hintergrund, die kulturelle Einbindung. Jede Sprache lebt zusammen mit ihrer Kultur. (...) Wenn sie zum Ziel haben, den kleinsten gemeinsamen Nenner zu finden und das Niveau runterzuschrauben, dann wäre Esperanto vielleicht eine Möglichkeit, obwohl /es/ auch hier viele Probleme geben wird." (... Se via celo estas trovi la plej malgrandan denominatoron kaj malaltigi la nivelon, tiam Esperanto eventuale estus ebleco, kvankam ankaŭ ĉi tie estos multaj problemoj.) Dieter Huber, en intervjuo de la elsendo "nano" de la germana televido 3sat,29-an de aprilo2004, pri Esperanto kaj la lingvoproblemoj de EU. Citaĵo laŭ Sebastian Kirf.Esperanto - ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda 21?[rompita ligilo] ~2005. Emden (?). p. 83
↑"But the real liability in Esperanto is its lack of a culture to support it.Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivoWayback Machine A language is always an integral part of a culture: one of its most distinguishing features, a model of corresponding cultural concepts, and the indispensable means of transmission of a culture from one generation to another. Language is an interactive phenomenon that requires constant participation by members of a language-culture." Eugene A Nida. Translators' Confrontations with False Ideas about Language, p. 188, en: T&T, Terminologie et traduction, 2.1997, p. 185-189
↑"Das Verstehen anderer Kulturen wurzelt im Erlernen der entsprechenden Sprachen, die Ausdruck dieser Kulturen sind. Daher fördert die Kommission die Verwendung künstlicher Sprachen nicht, die per definitionem keine kulturellen Bezüge haben." (La kompreno de aliaj kulturoj radikas en la lernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas esprimilo de tiuj kulturoj. Pro tio la komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn.)Eŭropa Komisiono,Eine neue Rahmenstrategie für Mehrsprachigkeit (Nova kadra strategio por plurlingveco) KOM(2005) 596 endgültig, 22.11.2005
↑"À un moment, il était question de créer un langage universel, simplifié qui pourrait fonctionner sur le long terme." "C’est illusoire. Une langue, pour qu’elle vive, doit reposer sur une culture. Il n’y a qu’à voir l’échec de l’esperanto.» (Iumomente estis la demando, ĉu krei universalan lingvon, simpligitan, kiu povus funkcii longavide. Estas iluzio. Lingvo por ke ĝi vivu, devas ripozi sur kulturo. Necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto.)Eleni Mitropoulou, professeur de sémiotique à l'université de Limoges.Comment avertir les générations futures de l’enfouissement des déchets radioactifs? slate.fr, 25.11.2015 (rigardita 2016-02-11)
↑Georgio Silfer,Nia lingvo 130-jara : interlingva komparo, La eta Heroldo, numero 6, 1a jarkolekto, aŭgustuo 2017.
↑"Les langues artificielles comme l’Esperanto et le globish restent dans le dénotatif. Un exemple très simple le prouve : il est impossible de faire des jeux de mots en Esperanto."Entretien avec Heinz Wismann. Léa Nora. Identité(s) européenne(s).EuroCité 11 juillet 2016 (rigardita 2018-02-26)
↑"Or l'espéranto n'est ni une langue répondant à une forte demande des candidats et faisant l'objet d'un enseignement, ni une langue maternelle." (Esperanto estas nek lingvo respondanta al forta demando de la kandidatoj kaj estanta objekto de instruado nek denaska lingvo.) La franca Ministro de Nacia Edukado, enrespondo al parlamentano, Question N° 47869, 2014
↑Ekz. "Anyone familiar with western languages would know that English takes at least five years to learn and French at least seven. Esperanto on the other hand, could be learned in a year." (Ĉiu ajna konanto de okcidentaj lingvoj scius, ke la angla prenas almenaŭ kvin jarojn por lerni kaj la franca almenaŭ sep. Esperanto aliflanke oni povus lerni en unu jaro.) en:Gregor Benton. Chinese Migrants and Internationalism: Forgotten Histories, 1917–1945. Novjorko (eldonejoRoutledge) 2007, p. 99. Tiu teksto fontas en: Gotelind Müller. China, Kropotkin und der Anarchismus. Wiesbaden (Harrassowitz). 2001 (kp. la rimarkon sur p. xv en la libro de Benton). Kp. ankaŭ:Opinioj de azianoj pri Esperanto. Kolekto deGermain Pirlot
↑Esperanto bietet "den Sprechern nicht-indogermanischer Sprachen, wie Finnen oder Ungarn in Europa, den Asiaten etc. keinerlei Lernhilfen, was Wortschatz und Grammatik anbelangt." Hans Meier, bavara ŝtata ministro pri instruado kaj kulturo, 13-a de julio 1979, enrespondo al la bavara parlamento.
↑"Zamenhof kannte keine Sprachen Afrikas oder Amerikas, Ostasiens oder Australiens. Das ist, glaube ich, der Nachteil natürlich auch für Esperantisten außerhalb Europas, die sich also mit dieser stark romanisch orientierten Sprachstruktur eigentlich nicht so auskennen, dass für die diese Sprache eigentlich, also genauso unzugänglich ist wie Französisch oder Spanisch oder Italienisch." (Zamenhof ne konis lingvojn de Afriko aŭ Ameriko, orienta Azio aŭ Aŭstralio. Jen, mi kredas, la malavantaĝo kompreneble ankaŭ por Esperanto-parolantoj ekster Eŭropo, ke ili do ne tiel bone konas tiun lingvostrukturon forte orientitan laŭ la latinida modelo, ke por ili tiu lingvo estas iel, nu, same nealirebla kiel la franca aŭ hispana aŭ itala.)Wolfgang SchulzeArkivigite je 2018-04-24 per la retarkivoWayback Machine, prof. pri ĝenerala kaj tipologia lingvistiko, Munkeno. Bavara Radio BR2, 2015-12-15, proks. 8:18h.
↑Linguist ListArkivigite je 2018-03-08 per la retarkivoWayback Machine: (...) "not necessarily any easier than any other European language for a speaker of a non-European language."
↑"Otherwise, the big drawback of Esperanto is its lack of a community of native speakers, or indeed its lack of a community of speakers at all. Consequently, it isn't really a living language, and it accordingly lacks the richness and vibrancy of a living language, the variety and the elaboration of function." SameLinguist ListArkivigite je 2018-03-08 per la retarkivoWayback Machine.
↑En la angla teksto ekz. la dua celo tekstas: "To enable the learner to make direct use of his knowledge with persons of any nationality, whether the language be universally accepted or not; in other words, the language is to be directly a means of international communication."
↑129,0129,1"Wäre eine einzige Sprache für alle eine Lösung? - Die Idee, dass eine einzige Sprache die Lösung für alle sprachlichen Probleme wäre, ist zu simpel. Hin und wieder werden Latein oder Esperanto als einzige, europaweite Sprache für die EU vorgeschlagen. Da allerdings beinahe jeder diese Sprachen von Grund auf neu lernen müsste, wäre diese Lösung sowohl unpraktisch als auch für die Beziehungen zum Rest der Welt nicht sonderlich hilfreich. Die Lehrerausbildung und der Sprachunterricht für 500 Millionen Europäerinnen und Europäer würden außerdem sehr viel Zeit und Geld kosten. Mit ihrem Bekenntnis zur Mehrsprachigkeit macht sich die Europäische Kommission daher für Vielfalt statt für Einförmigkeit stark." (... La edukado de instruistoj kaj la lingvo-instruado por 500 milionoj da eŭropanoj kaj eŭropaninoj aldone kostus tre multan tempon kaj monon. ...) Eŭropa Komisiono, gazetara komuniko (Memo)"Häufig gestellte Fragen: Mehrsprachigkeit und Sprachenlernen" (Oftaj demandoj: Plurlingveco kaj lingvolernado), 25-a de sept. 2012
↑"Just about everyone has heard of Esperanto, which was nothing less than one man’s attempt to bring about world peace by means of linguistic solidarity." (Preskaŭ ĉiu jam aŭdis pri Esperanto, kio estis nenio malpli ol la provo de unu homo atingi mondan pacon per lingvistika solidareco.) Eldoneja prezento de la libro de Arika Okrent,In the Land of Invented Languages. New York (Spiegel & Grau). 2010. Same legebla sur ties dorflanko.
↑(en) Donovan Nagel,Why I Won’t Learn Esperanto (Kial mi nenium lernos Esperanton +komentoj pri ĝi), The Mezzofanti Guild, Language Learning made Simple, aŭgusto 2015
↑"Der Euro eröffnet das Zeitalter des praktischen Esperanto. Er ist ein Ungeld wie das Esperanto eine Unsprache ist." Martin Walser enMindestens Halbmast,Die Welt. 2001-07-03
↑"ES IST STILL GEWORDEN um die Welthilfssprachen, die ein paar versponnene Köpfe am Schreibtisch ersonnen haben." (Fariĝis silente rilate al la mondaj helplingvoj, kiujn kelkaj frenezetaj kapoj elpensis ĉe skribtablo.) Wolf Schneider.Nachruf aufs Esperanto. NZZ Folio. 10/1994
(en) Guilherme Fians, "Esperanto Revolutionaries and Geeks - Language Politics, Digital Media and the Making of an International Community", 2021, Palgrave Macmillan,ISBN 978-3-030-84230-7 (bitlibro) andISBN 978-3-030-84229-1 (papera eldono).Resumoj parte legeblaj rete.
(eo) Federico Gobbo (2021),Amikaro, internacia universitata lernolibro de Esperanto en dek lecionoj. Ĉiu leciono konsistas el ekzercoj, gramatiko, legaĵoj kaj vortprovizo, 148 paĝoj, 3-a eldono,ISBN 978-0244798628[1]
(eo)Claude Piron. [1989] (2015)La bona lingvo,3‑a eldono.ISBN 978-2-36960-006-0. Psikologo rigardas la lingvon en perspektivo de homa lingvolernado kaj opinias, ke esperantistoj evitu nenecesajn neologismojn.
(en)P. G. Forster. (1982)The Esperanto Movement, Contributions to the Sociology of Language 32 (angle).ISBN 978-90-279-3399-7. Anglalingva sociologia studo pri la Esperanto-movado, precipe en Britujoĉ. la jaro 1980.
(eo)Ulrich Lins. (1990)La Danĝera Lingvo,2‑a eldono.ISBN 978-5-01-003136-7. Dokumentita historio pri la ŝtataj atakoj kontraŭ la Esperanto‑movado, ĉefe subJosif Stalin kajAdolf Hitler.
(eo) Pierre Janton. (1988)Esperanto: lingvo - literaturo - movado,ISBN 92-9017-034-4. Scienca (kaj samtempe populara) kolekto de informoj pri la Esperantaj origino, strukturo, esprimivo, literaturo, movado.(
(eo)Gaston Waringhien. [1958] (1989)Lingvo kaj Vivo: Esperantologiaj eseoj,2‑a eldono.ISBN 978-92-9017-042-6. Prilingva esearo de Esperanto‑vortaristo kaj gramatikisto de la 20‑a jarcento.
[3] Citaĵoj pri Esperanto, pri la internacia lingvo kaj tradukitaj verkoj esperanten] el eldonejoChristian Bertin, alirdato la 6a de marto 2019 (france)