Eschwege [Eŝvege] estasgermana urbo en la nord-okcidento deHesio. Ĝi estas administra sidejo de ladistrikto Werra-Meißner. La urbo situas borde de la riveroWerra. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 19472 loĝantojn.
La blazono de Eschwege montras sur ruĝa fono arĝentan kastelon kun du turoj pint-tegmentaj. Inter la turoj ŝvebas verdafraksena branĉeto kun tri folioj (la germana vortoEsche signifas "frakseno").
En Eschwege vivisRüdiger Sachs (1927–2013). El liaj kvin gefiloj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la junulara Esperanto-movado aparte aktivis la filinoMartina. Krome, same en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la junulara Esperanto-movado kiel junaj lernejanoj aparte aktivis la gefratojThorsten kajMeike Höbbel, interalie kiel kunorganizantoj de laInternaciaj Seminarioj deGEJ.