Esceto[1] (majuskle:ẞ,minuskle:ß) estas litero en la germana versio de lalatina alfabeto, tie nomataEszett [esCET] (de la prononcoes kajzett de la origine unuopaj literoj) aŭscharfes S («akra s», de ĝia malvoĉa prononco). Ĝia prononco estas [s], kaj ĝi troviĝas nur post longe prononcataj vokaloj (inkluzivediftongoj) en normala, nemajuskla skribo. En tutmajuskla skribo ĝin povas anstataŭi duS (SS). Dum longa tempo ß estis unikaĵo en la latina signaro, ĉar ĝi estis la sola litero havanta nurminusklan aperon, sed ekde 29a de junio 2017 ẞ (majuskla ß) estas parto de la oficiala germana ortografio[2]. Ĝia funkcio en la germana ortografio estas alia ols, ĉar intervokalas havas voĉan prononcon [z]. KomparuStraße [ŜTRA:se] kunNase [NA:ze]. Antaŭ laortografia reformo en1996, ĝi ankaŭ estis uzata vortfine anstataŭss, eĉ post mallongaj vokaloj, kiel endaß [das] (reformortografiedass).
Kiel montras la majuskligo kaj antaŭa uzo en vortoj kieldaß (nundass), ß origine estasligaturo inters kajz. Oni prenis lafrakturajn versiojn de la "longa s" (ſ) kaj de la z (ʒ) kaj kunigis ilin kiel ſʒ, kaj do ß. Ĝia moderna germana nomo do trafe priskribas ĉi tiun literon.
EnSvisio kajLiĥtenŝtejno oni oficiale forigisß el la alfabeto. Tie oni ĉiam skribas anstataŭess, sed literaturo presata por eldonado trans la diversaj germanlingvaj regionoj uzas la ligaturonß.
Stratoŝildo kun majuskla ß
La litero ß neniam okazas vortkomence. Tial la majuskla formo nur estas bezonata kiam oni skribas vorton tutmajuskle, ekz-e por "Straße" oni povas skribi tutmajuskle "STRAẞE", anstataŭ la pli tradicia "STRASSE".