Malneta versio
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Eŭropa ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
LaEritakoj (konata almenaŭ ĉe du el la tri specioj kielRuĝgorĝuloj) estas malgranda genro depaserinajbirdoj nomeErithacus, iam klasita kiel membroj de la familio deTurdedoj, sed nuntempe konsiderata kiel membro de laMuŝkaptuledoj kiel la aliajSaksikolenoj.
La tri specioj estas la jenaj:
La du specioj deAzio estis iam konsiderataj kiel membroj de la genroLuscinia; ŝajne, ambaŭ genro bezonas disiĝi kaj rearanĝiĝi. La eŭropaj specioj estus la ununuraj restantaj enErithacus, dum la orientaziaj specioj estas proksime rilataj al kelkaj specioj de la regiono nuntempe klasitaj kielLuscinia, ekzemple laBlua siberia najtingalo (Luscinia cyane) kaj formus novan genron.[1]
La genroErithacus estis kreata de la franca naturalistoGeorges Cuvier en1800, donante al la birdo ties nunansciencan nomon deE. rubecula.[2]
La tri specioj estas fortikaj malgrandaj birdoj kun rekta stareca sinteno kaj mallonga ofte skuata vosto. Ili havasbrunan dorson, kaj ruĝaj aŭ nigraj vizaĝo kaj brusto kontraste kun blankecaj aŭ grizaj subaj partoj. La inoj de la aziaj specioj estas multe pli senkoloraj ol la maskloj, sed ĉe la Eŭropa ruĝgorĝulo la diferencoj inter seksoj estas malgrandegaj kaj limigitaj al la formo de la limo inter la ruĝa kaj bruna plumaro en la frunto. La Eŭropa ruĝgorĝulo kaj la Japana ruĝgorĝulo ja havasruĝajn brustojn kaj meritas ĉu la nomon de Eritakoj ĉu la nomon de Ruĝgorĝuloj, sed, kvankam la plej konata specio de la Eŭropa ruĝgorĝulo preskaŭ nomigas la genron, la Rjukjua eritako havasnigran bruston kaj ne povas esti nomata ruĝgorĝulo, sed nur laŭ la scienca nomoeritako.
La specioj de la genroErithacus estas teritoriemaj arbaraj birdoj kiuj konstruas tasforman neston en truo aŭ surgrunde, kaj havas vivesperon de nur unu jaro. Ili serĉasinsektojn,vermojn kaj aliajn senvertebrulojn el malalta ripozejo, kaj manĝas ĉefe surgrunde, saltetante sur siaj fortaj kruroj kun oftaj haltoj.