![]() | Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kunHeŭristiko. |
Eristiko (el la grekaeristiké (téchnì) 'arto de disputado') estas parto deretoriko, kiu celas venkon de propra tezo,vera aŭ malvera, per uzado de versimilajargumentoj. Enantikvaj tempoj, tiun teĥnikon ŝatissofistoj.
Eristiko opozicias allogiko, ĉar en logiko, nur veraj argumentoj validas. Versimila, eristika, argumento povas esti vera aŭ malvera. Ekzistas argumentoj, kiuj estas veraj, sed ŝajnas malveraj:
Oni scias, ke tio estas vera, sed oni vidas la diagonalon kaj ĝi ŝajnas mezurebla.
Aliflanke, ekzistas argumentoj, kiuj ŝajnas veraj, sed estas falsaj:
Oni scias ke la ĉielo ne ekzistas kaj ke tio, kion ni vidas estas la difraktata lumo de la suno; same oni scias, ke la akvo de lago estas senkolora kaj ĝia blueco estas ankaŭ difrakto de lumo; sekve, la ĉielo ne havas koloron ĉar ne ekzistas, kaj la lago ne havas koloron, ĉar akvo ne havas koloron. Sed estas tre malfacile ne kredi al siaj propraj okuloj.
Fine, ekzistas eristikaj "argumentoj", kiuj nur ŝajnas argumentoj:
Tio eble estas vera, sed ankaŭ povas esti nevera. Ĉiukaze, ŝajnas vera, estas, do, versimila.
La precipo de eristiko estas, ke homoj konvinkiĝas pli facile per ŝajno ol per vero.