Aliaj epopeoj interlaĉas serion da aventuroj aŭ historioj, kiel faras ekzempleOvidio. Kelkaj fakuloj alkalkulas ankaŭ la ĝenrondidaktika eposo (Lukrecio,Milton k.m.a.) al la eposa ĝenro.
La epopea arto ankaŭ nomiĝasepiko. Ĝi estas unu de la tri grandaj specoj de lapoezio kune kun laliriko kaj ladrama arto.
En Esperanto ekzistas du diversaj poeziaj kategorioj priepopeo kajeposo, kiujne estassinonimoj, done signifas la saman, kvankam ŝajnas ke ĝis nun en la multlingva vikipedio nur antaŭvidiĝas unu artikolo.
epopeo estas "verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto: «Eneado» estis la tipo de la klasikaj epopeoj; «La Dia Komedio» kaj «Kalevala» estas tute ne klasiktipaj epopeoj."[2]
dumeposo estas "la rakonta poezio,sen speciale heroa signifo: la kavaliraj eposoj; el malnovaj eposaj kantojElias Lönnrot kompilis la epopeon «Kalevala»."[3]