Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Episkopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Episkopo
eklezia titolo
episkopa posteno
kristana religia okupo
pozicioRedakti la valoron en Wikidata
presbitero • ordinario • head of a diocese • pastro • praa episkopo
vdr
Episkopo

Enkatolikismo,ortodoksismo, kaj en kelkajprotestantajeklezioj, ekz-eanglikanismo,episkopo estaskleriko, kiu trapasis la plej supran ŝtupon deordino, kion la plimulto da episkophavaj eklezioj rigardas kiel seninterrompan transmeton deapostola dono. Nur episkopo havas la rajton de ordinado.

Kutime episkopo estasdioceza episkopo (episkopuja episkopo), la religia estro (ĉefpastro) de siaepiskopujo.

Ĉefepiskopo estas pli altranga episkopo, kiu havas plurajn episkopojn sub sia rego.

Helpepiskopo estas malpli altranga episkopo, kiu senŝarĝigu la episkopujan episkopon en kelkaj laboroj, ekzemple donante lasakramenton de lakonfirmacio.

Viroj kaj virinoj

[redakti |redakti fonton]
Kunveno de armenaj katolikaj episkopoj en Jerusalemo (ĉ. 1880)

Episkopo estas plej ofte viro.

La romkatolika kaj la ortodoksaj eklezioj tute forbaras virinojn de pastreco kaj episkopeco, kaj ili plie malpermesas al episkopoj esti geedziĝintaj. Tie do ne ekzistas episkopinoj, nek episkopedzinoj.

Germana episkopino Maria Jepsen (2009)

En protestantaj eklezioj, kiel anglikanaj kaj luteranaj, pastroj kaj episkopoj jam ekde laReformacio rajtas esti geedziĝintaj, kaj en pluraj nuntempe estas egalrajta aliro de virinoj kaj viroj al pastreco kaj episkopeco. Ekzemple laEklezio de Svedio havis sian unuan episkopedzinon, Elisabeth Didriksdotter, proksimume1531, unuan episkopinon, Christina Odenberg, en1997, kaj unuan ĉefepiskopinon,Antje Jackelén, en2014.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Kristanismo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priKristanismo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Episkopo&oldid=9313776"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp