Enkristanismo, laepakto (latine epacta) estas la aĝo de laLuno en la unua tago de lajaro. Ĝi utilas porkalkuli la daton de Pasko.[1]
La kalkulado dePasko uzas efektivan lunan kalendaron, kies monatoj konsistas el aŭ 29 aŭ 30 tagoj — ses 29-tagaj monatoj, ses 30-tagaj monatoj — krom unu escepto: la luna monato, kiu finiĝas enMarto, ordinare havas 30 tagojn, sed ensuperjaro, se la luna monato enhavas la 29-an de Februaro, do ĝi escepte konsistas el 31 tagoj.
Tiel, la luna jaro, konsistanta el 12 lunaj monatoj, estas aŭ 29×6+30×6=354 aŭ 29×6+30×6+1=355 tagoj. Ĝi estas proksimume 11 tagojn pli mallonga ol la (suna) kalendara tago, de aŭ 365 aŭ 366 tagoj. Pro tio, la 1-a de Januaro ne estas, efektive, la unua tago de la luna jaro: la luno aĝas kelkajn tagojn. Tiu diferenco inter la komenco de la luna kaj suna jaroj — alivorte, la aĝo de la luno ĉe la komenco de la suna jaro — nomiĝasepakto.
La epakto de jaro de la gregoria kalendaro estas entjero inter 0 kaj 29 (aŭ ekvivalente inter 1 kaj 30)module 30. La epakto 0 (aŭ 30) tradicie skribiĝas * (asterisko).
La epako estas kalkulata tiel:[1]
Tiel, la epakto kreskas 10, 11, 12, aŭ 13 tagojn ĉiujare.
Jen lakalkulo de la dato de Pasko per epaktoj. Laŭ la gregoria kalendaro, la Pasko estas la unua dimanĉo strikte post la Paska plenluno. (Alivorte, se la Paska plenluno estas dimanĉo, do Pasko estas sep tagojn post la Paska plenluno.) La Paska plenluno estas inter la 21-a de Marto kaj la 18-a de Aprilo, inkluzive; ĝi estas kalkulebla per la jena tabelo:
Epakto | Paska plenluno |
---|---|
29 | 14-a de Aprilo |
28 | 15-a de Aprilo |
27 | 16-a de Aprilo |
26 | 17-a de Aprilo |
25 jaro ≡ 11,12,…,18mod 19 | 17-a de Aprilo |
25 jaro ≡ 0,1,…,10mod 19 | 18-a de Aprilo |
24 | 18-a de Aprilo |
23 | 21-a de Marto |
22 | 22-a de Marto |
21 | 23-a de Marto |
20 | 24-a de Marto |
19 | 25-a de Marto |
18 | 26-a de Marto |
17 | 27-a de Marto |
16 | 28-a de Marto |
15 | 29-a de Marto |
14 | 30-a de Marto |
13 | 31-a de Marto |
12 | 1-a de Aprilo |
11 | 2-a de Aprilo |
10 | 3-a de Aprilo |
9 | 4-a de Aprilo |
8 | 5-a de Aprilo |
7 | 6-a de Aprilo |
6 | 7-a de Aprilo |
5 | 8-a de Aprilo |
4 | 9-a de Aprilo |
3 | 10-a de Aprilo |
2 | 11-a de Aprilo |
1 | 12-a de Aprilo |
0 | 13-a de Aprilo |
Ekzemple, por la jaro 2021:
Simile, por la jaro 2030:
Jen la epaktoj de kelkaj jaroj:
Jaro | 2014 | 2015 | 2016 | 2017 | 2018 | 2019 | 2020 | 2021 | 2022 | 2023 | 2024 | 2025 | 2026 | 2027 | 2028 | 2029 | 2030 | 2031 | 2032 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Epakto | 29 | 10 | 21 | 2 | 13 | 24 | 5 | 16 | 27 | 8 | 19 | 0 | 11 | 22 | 3 | 14 | 25 | 6 | 17 |
Paska plenluno | 14-a de Aprilo | 3-a de Aprilo | 23-a de Marto | 11-a de Aprilo | 31-a de Marto | 18-a de Aprilo | 8-a de Aprilo | 28-a de Marto | 16-a de Aprilo | 5-a de Aprilo | 25-a de Marto | 13-a de Aprilo | 2-a de Aprilo | 22-a de Marto | 10-a de Aprilo | 30-a de Marto | 17-a de Aprilo | 7-a de Aprilo | 27-a de Marto |
La metodon de epaktoj inventis Demetrio la 1-a, Patriarko de Aleksandrio (en ofico dum 189–232), kiu ekuzis epaktan kalendaron en 214.
La lunsalta korekto, surbaze de la 19-jaraMetona ciklo, ekuziĝis dum la4-a jarcento.
En 1582, kiel parton de lagregoria reformo de la kalendaro, la astronomoLuigi Lilio enkondukis la sunan kaj lunan korektaĵojn.