Tempodaŭro laŭleĝe necesa por komenci negocon en 2017
Entrepreno enekonomio estas "la loka kaj teknika unuo enproduktado kajdistribuado" (difino deIKEV).[1] Dum la unua signifo de "negoco" estasAparta komerca afero de aĉeto aŭ vendo[2], ekonomia entrepreno ankaŭ nomiĝasnegoco.[3] Entrepreno posedata de pluraj individuoj kutime estas organizita kielkompanio aŭfirmao, laŭ diversaj lokaj juraj difinoj.
Kvankam formoj de komercaproprieto varias laŭ lajurisdikcio, la plej oftaj formoj estas:
Persona proprieto:persona proprieto estas profitocela entrepreno posedata de unu persono. La posedanto povas administri la entreprenon mem aŭ povas utiligi aliajn. La posedanto havas senlimanpasivon por la ŝuldoj okazigataj de la negoco.
Korporacio:korporacio estas societo de sammetianoj aŭ samprofesianoj, posedanta la rajtojn de leĝa persono kaj submetanta siajn anojn al kolektiva disciplino.
Kooperativo:kooperativo estas memvola kuniĝo de produktistoj aŭ konsumantoj enasocio, kies celo estas ekonomia antaŭeniĝo per reciproka helpado.
↑Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 42, numero 291 , kapvortojbusiness;undertaking;enterprise,firm