Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderataAnna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.
Sciencisto, kiu studas entomologion, estasentomologo.
El ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantajspecioj, lainsektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konatajorganismoj[1] kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je laDevonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kunhomoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la entomologio konsistigas tre gravan fakon ene de labestoscienco. La entomologio inkludas ofte la studon de aliajartropodoj kielaraneoidoj,krustuloj kajmiriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.
La aplikita entomologio estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:
La jura entomologio baziĝas sur laekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas enkadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.