Entebbe estas urbo enUgando kun loĝantaro de ĉirkaŭ90 500 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la bordo deViktoria lago proksime al urboKampalo, la ĉefurbo de Ugando.
En la lokaLuganda lingvo, Entebbe signifas "sidejo", kaj nomiĝis tiel probable ĉar ĝi estis la loko kieBaganda estro sidiĝis por juĝi laŭleĝajn kazojn.
Ĝi unue fariĝis komerca centro kaj brita kolonia administracio en1893 kiam Sir Gerald Portal, kolonia komisaro, uzis ĝin kiel bazon Port Bell igante ĝin la havenon de Kampalo. Kvankam neniuj ŝipoj enŝipiĝas ĉe Entebbe nuntempe, ekzistas ankoraŭ enŝipiĝejo, kiu estis uzata de la pramoj deViktoria lago.
La enirejo al la naciazoo situas apud la enŝipiĝejo.
Entebbe estas konata pro Internacia Flughaveno Entebbe, la ĉefa flughaveno de Ugando, kiu malfermiĝis en1947 kaj estis la scenejo de la tiel nomitaatako de Entebbe en1976.
Entebbe estas la centro de la Uganda Virusa Esplorinstituto (UVRI).