Fulmo estas formo de energio-transmisio; en la bildo, fulmoj superOradea,Rumanio.
La vortoenergio devenas de la grekaenergeia (ενέργεια) kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komunagrando, kiu permesasmezuri la kapablon dematerio produktilaboron.
Tra la historio descienco, energio estis esprimata per pluraj malsamaj unuoj, tiajergoj kajkalorioj. Nuntempe, la akceptatamezurunuo pri energio estas laĵulo, unuo de energio de la Internacia SistemoSI. Krom la ĵulo, aliaj unuoj de energioj inkludas lakilovathoron (kWh) kajmegatunon da ekvivalento denafto (Mten). Ili estas multe pli grandaj unuoj de energio.
Laŭ variaj fizikaj procezoj, enfiziko oni distingas specojn de energio:
Rezulte de la ekzisto deprincipo de konservado de energio, la nocio "energio" interligas ĉiujn fenomenojn de lanaturo. La senco de la principo de konservado de energio estas en tio, keenergio ne aperas el nenio kaj ne malaperas nenie; ĝi povas nur transformiĝi de unu formo de energio al alia. Unu el filozofiaj doktrinoj, nomeenergetiko, rigardas la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.
En pure praktika vidpunkto,energetiko estas scienco pri la energio kaj branĉo de laekonomiko, kiu okupiĝas pri energetikaj rimedoj, ĝia prilaborado, transformo, transporto kaj uzo de diversaj specoj de energio. En 2003 la tutmonda konsumo da energio estis pli ol 10 500 milionoj datunoj da ekvivalento de nafto (Mten): el kio 2 400 Mten dakarbo, 3 600 Mten danafto, 2 300 Mten danatura gaso, 610Mtep denuklea energio, 590 Mten da akvoelektra energio kaj ĉirkaŭ 950 Mten da biomaso kaj kvantetoj eĉ pli malgrandaj da geovarma, suna aŭ venta energio.
Energiismo estasdoktrino, kiu konsideras la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj. (vidu ankaŭ:materiismo,spiritualismo)
Thomas Young, la unua kiu uzis la terminon "energio" en la nuntempa scienca senco.
La vortoenergio deriviĝis de laantikvgreka ἐνέργεια, latinigiteenergeia, laŭvorte agado, operacio,[1] kiu eble aperis por la unua fojo en la verkoj deAristotelo en la 4-a jarcento a.n.e. Disdiference de la nuntempa difino, "energeia" estis tiam filozofia koncepto kvalita, sufiĉe ampleksa por inkludi ideojn kielfeliĉo kajplezuro.
Fine de la 17-a jarcento,Gottfried Leibniz proponis la ideon de lavis viva, nome vivanta forto, kiun li difinis kiel la produto de lamaso de objekto por ties rapido kvadrate; li kredis, ke la totalavis viva konserviĝas. Por klarigi la malrapidigon okazigitan pro la frotado, Leibniz teoriumis, ke la varma energio konsistis en la hazarda movado de la partoj kiuj konstituas lamaterion, kvankam nur post pli ol unu jarcento tion oni akceptis ĝenerale. La nuntempa analogio de tiu propreco, nome lakineta energio, diferenciĝas disde lavis viva nur pro unu faktoro de du.
En 1807,Thomas Young estis eble la unua kiu uzis la terminon «energio»-n anstataŭvis viva, nome en ĝia nuntempa scienca senco.[2]Gustave-Gaspard Coriolis priskribis en 1829 lakineta energio en ĝia nuntempa scienca senco, kaj en 1853,William Rankine stampis la terminon kaj koncepton depotenciala energio. Oni postulis ankaŭ laprincipon de konservado de energio por la unua fojo komence de la 19-a jarcento, kaj ĝin oni aplikas al ajna izola sistemo. Dum kelkaj jaroj oni diskutis ĉu lavarmo estas fizika substanco, kio nomiĝis "varma substanco", aŭ simple fizika kvanto, kiel lamovokvanto. En 1845James Prescott Joule malkovris la rilaton inter la meĥanika laboro kaj la generado de varmo.
Tiu progresoj kondukis al la teorio de la konservado de energio, formaligita grandkvante de William Thomson (Lord Kelvin) kiel al la fako de latermodinamiko. La termodinamiko helpis al rapida disvolvigo de la klarigoj de la ĥemiaj procezoj fare deRudolf Clausius,Josiah Willard Gibbs kajWalther Nernst. Tio kondukis ankaŭ al la matematika formulado de la koncepto deentropio fare de Clausius kaj al la enkonduko de la leĝoj de la radia energio fare deJožef Stefan. Laŭ la teoremo de Noether, la konservado de la energio estas konsekvenco de la fakto ke la leĝoj de fiziko ne ŝanĝiĝas laŭ la tempopaŝo.[3] Tial, ekde 1918, la teoriuloj komprenis, ke la leĝo dekonservado de energio estas la rekta matematika konsekvenco de latranslacia simetrio de la konjugita kvanto de energio, tio estas, la tempo.
En lateorio de la relativeco la principo dekonservado de energio validas, kvankam oni devas redifini la mezuron de la energio por aligi la energion asociitan kun la maso, ĉar en relativeca meĥaniko, se oni konsiderus la energion difinitan laŭ laklasika meĥaniko, tiam rezultus kvanto, kiu ne konserviĝas konstante. Tial, laspeciala teorio de relativeco establasmasenergian ekvivalenton, pro kiu ĉiuj korpoj, ĉar ili estas formitaj elmaterio, posedas aldonan energion ekvivalentan al, kaj se oni konsiderus la principon de konservado de energio, tiun energion oni devas enkalkuli por atingi konservoleĝon (nature kontraŭ la maso ĝi ne konserviĝas en relativeco, sed okazas, ke la nura eblo por konservoleĝo estas kalkuli kune la energion asociitan kun la maso kaj la ceteron de energiformoj).
Enkvantuma meĥaniko la rezulto de la mezuro de grando en la ĝeneralaj cirkonstancoj ne havigas determinisman rezulton, pro kio oni povas paroli nur pri la valoro de la energio de unu mezuro (grando); tamenmalvarmo estas nur foresto devarmo, ne de la energio de la sistemo. La valoro de la energio ĝenerale estas hazarda variablo, kvankam ĝian distribuadon ja oni povas kalkuli, kvankam ne la apartan rezulton de unu mezuro. En kvantuma meĥaniko la atendita valoro de la energio de stata stato restas konstanta. Tamen, ekzistas statoj kiuj ne estas propraj de hamilton-a kondiĉo por kiuj la atendita energio de la stato fluktuas, pro kio ĝi ne estas konstanta. Lavarianco de la mezurita energio krome povas dependi de la intertempo, kongrue kun laprincipo de necerteco de Heisenberg.
La energio estas propreco de la fizikaj sistemoj, nek estas reala fizika stato, nek «netuŝebla substanco». Tamen, kelkaj fakuloj, kielWilhelm Ostwald, konsideris la energion kiel ion aŭtentike realan, ĉar — laŭ la ekvacio de la ekvivalento — la maso, kiu estas la mezuro de la kvanto de materio, povas transformiĝi en energion kaj reen. Tial, ĝi ne estas abstraktaĵo, sed realo nevariebla diference de la materio. En klasika meĥaniko oni reprezentas ĝin kielskalaran grandon. La energio estas matematika abstraktaĵo de eco de la fizikaj sistemoj. Ekzemple, oni povas diri, ke sistemo kun nula kineta energio estas ripoza. En relativecaj problemoj la energio de partiklo ne povas esti reprezentata per skalara invarianto, sed per la tempa komponanto de kvarvektoro energi-momanto (kvarmomanto), ĉar diferencaj observantoj ne mezuras la saman energion, se ili ne moviĝas je la sama rapideco rilate al la partiklo. Se oni konsideras kontinuajn distribuojn de materio, la priskribo rezultas eĉ pli komplika kaj la ĝusta priskribo de la kvanto de movado kaj de la energio postulas uzadon de latensoro de energi-impulso.
Oni uzas la koncepton de energio kiel abstraktaĵo de la fizikaj sistemoj pro la facileco por labori per skalaraj grandoj, kompare kun lavektoraj grandoj kiel larapideco kaj laakcelo. Por ekzemplo, enmeĥaniko, oni povas priskribi komplete ladinamikon de sistemo laŭ funkcioj de la kineta kaj potenciala energioj, kiuj komponas lameĥanikan energion, kio en lameĥaniko de Newton havas la proprecon konserviĝi, tio estas, esti nevarianta en la tempo.
Matematike, lakonservado de energio por sistemo estas rekta konsekvenco de la fakto, ke la ekvacioj de evoluo de tiu sistemo estas sendependaj de la konsiderita momento, laŭ la teoremo de Noether. La energio estas ankaŭfizika grando prezentita laŭ diversaj formoj, partoprenas en ĉiuj procezoj de ŝanĝo de fizika stato, transformiĝas kaj transmisias, depende de la sistemo de referenco kaj, fiksinta tiun, ĝi konserviĝas.[5] Tial, ĉiu korpo estas kapabla posedi energion laŭ funkcio de siajmovado,pozicio,temperaturo,maso, ĥemia kompono, kaj aliaj proprecoj. En la diversaj fakoj de lafiziko kaj lascienco, oni proponas kelkajn difinojn de energio, ĉiuj koheraj kaj komplementaj inter si, kaj ĉiu el ili ĉiam estas rilataj kun la koncepto delaboro.
Potenciala energio: tiu asocia al la pozicio ene de konservakampo de fortoj. Por ekzemplo, estas lagravita potenciala energio kaj laelasta potenciala energio (aŭ energio de deformiĝo, nomita tiel pro laelastaj deformiĝoj). Ankaŭondo estas kapabla transmisii energion translokiĝante tra elasta medio.
Energio de disintegriĝo, kiu estas la diferenco de energio en ripozo inter la komencaj kaj finaj partikloj dedisintegriĝo.
Redifinante la koncepton de maso, oni modifas ankaŭ tiun de kineta energio. Por difinita materia partiklo, oni ne povas paroli pri energio bone difinita kaj identa por ĉiuj observantoj, fakte la energio kaj la linea momanto estas parto de ununura kvarmomanto, kiu estas kvarvektoro. La «energio» estas la tempa komponanto de tiukvarmomanto, sed pro la naturo de la relativeco laŭ la sama maniero kiel la intertempo aŭ la spaca distanco estas relativa al la observanto, la spaca komponanto (nomemovokvanto) kaj la tempa komponanto (energio) de lakvarmomanto estas relativaj al la observantoj. Porkontinua medio aŭfizika kampo, la malfacilaĵoj estas eĉ pli grandaj kaj ĝenerale la energio ne estas asocia alkvarmomanto, sed al latensoro energi-impulso.
Enĝenerala relativeco, lagravita kampo ne estas propre ordinara fizika kampo, kio kondukas al malfacilaĵoj por atribui difinitan energion al neizola sistemo, ĉar gravita kampo nestata ne kondukas al potenciala energio bone difinita.
Enkvantuma fiziko, la energio estas grando ligita al la Hamilton-a observanto. La totala energio de neizola sistemo fajte povas ne esti difinita: en preciza momento la mezuro de la energio povas havigi diferencajn valorojn kun difinitaj probabloj. Male, por la izolaj sistemoj en kiuj la hamilton-a ne dependas eksplicite de la tempo, la stataj statoj ja havas bone difinitan energion. Krom la energio asocia al la ordinara materio aŭ materikampoj, en kvantuma fiziko estas la:
Energio devakuo: nome tipo de energio ekzistanta en la spaco, eĉ dum foresto dematerio.
Ligenergio, estas la potenciala energio stokita en laĥemiaj ligoj deĥemia kombinaĵo. Laĥemiaj reakcioj produktas aŭ absorbas tiun klason de energio, laŭ la funkcio de laentalpio kaj de la varmenergio.
Se tiuj formoj de energio estas konsekvenco de biologiaj interagadoj, la rezultinta energio estas bioĥemia, ĉar ĝi postulas la samajn fizikajn leĝojn aplikataj al ĥemio, sed la procezoj laŭ kiuj oni atingas ilin estas biologiaj, ĝenerale rezulte de la ĉelametabolo.
Estas troveblaj ekzemploj de ĥemia energio en la vivo de la vivaj estaĵoj, tio estas, en la biologia vivo. Du de la plej gravaj procezoj kiuj bezonas tiun tipon de energio estas la procezoj defotosintezo ĉe vegetaloj kajspirado ĉe animaloj. En fotosintezo, la vegetaloj uzasklorofilon por apartigi la akvon kaj tiel igu ĝinhidrogeno kajoksigeno: la hidrogeno, kombinita kun la karbono de la medio, produktoskarbohidratojn. En la espirado okazas malo: la okxigeno estas uzita por bruligi molekulojn de karbohidratoj.
Enbiologio, la energio estas atributo de ĉiuj biologiaj sistemoj, elbiosfero ĝis la plej malgranda vivantaorganismo. Ene de organismo, ĝi estas responsa pri la kresko kaj disvolvigo deĉelo aŭ deorganeto de biologia organismo. La energio uzata en laspirado estas stokita ĉefe en la molekulaoksigeno.[6] kaj ĝi povas deblokiĝi pere de reakcioj kun molekuloj de substancoj kielkarbohidratoj (inklude sukerojn),lipidoj kajproteinoj stokitaj deĉeloj. Ĉe homoj, la "homa ekvivalento" (H-e) (konverto de homa energio) indikas, por difinita kvanto de energia kosto, la relativan kvanton de energio necesan por la homametabolo, kio okazigas averaĝan homan energian koston de 12.500 kJ tage kaj bazan metabolan inficon de 80 vatoj. Por ekzemplo, se la homa korpo funkcias (averaĝe) je 80 vatoj, tiam lampo kiu funkcias je 100 vatoj estas funkcianta je 1,25 homaj ekvivalentoj (100 ÷ 80), tio estas, 1,25 H-e. Por malfacila tasko de nur kelkaj sekundoj de daŭrado, persono povas elsendi milojn da vatoj, multfoje la 746 vatoj de oficiala ĉevalpovo. Por taskoj kiuj daŭras kelkajn minutojn, homa estaĵo en bonaj kondiĉoj povas generi eble 1 000 vatojn. Por agado eltenenda dum unu horo, la rendimento malaltiĝas je ĉirkaŭ 300; por agado eltenenda dum unu tago, 150 vatoj estas la maksimumo.[7] La koncepto de la homa ekvivalento helpas en la kompreno de la energifluado en la fizikaj kaj biologiaj sistemoj esprimante la unuojn de energio en homaj terminoj: ĝi havigas "impreson" de la uzado de difinita kvanto de energio.[8]
Ankaŭ la radia energio de lasunlumo estas kaptata fare de la plantoj kielĥemia potenciala energio en lafotosintezo, kiam lakarbona dioksido kaj la akvo (nome du komponaĵoj de malalta energio) iĝas karbohidratoj, lipidoj kaj proteinoj kaj en komponaĵoj de alta energio kiel oksigeno[6] kajATP. La karbohidratoj, lipidoj kaj proteinoj povas liberigi la energion de la oksigeno, kiu estas uzata por la vivantaj organismoj kiel ricevilo deelektronoj. La liberigo de la energio stokita dum la fotosintezo en formo ĉu de varmo ĉu de lumo povas estis tuj senkatenigita fare de sparko, en arbara incendio, aŭ povas resti disponebla pli malrapide por la metabolo de animaloj aŭ homoj, kiam oni englutas organikajn molekulojn, kaj lakatabolo estas senkatenigita fare de la agado deenzimoj.
La sunluumo povas estis stokita en formo de gravita potenciala energio frapinte sur laTero, ĉar (por ekzemplo) akvo vaporiĝas eloceanoj kaj venas en lamontoj (kie, faligita enakvorezervejo kiu nutrashidroelektrejon, povas esti uzata por funkciigiturbinojn aŭ generatorojn por produkti elektron). La sunlumo ankaŭ okazigas multajn meteologiajn fenomenojn, krom tiuj generitaj de vulkanaj faktoroj. Ekzemplo de meteologia fenomeno okazigita de la suno estas uragano, okazigita kiam grandaj nestabilaj zonoj de varma oceano, varmigitaj dum monatoj, cedas parton de sia varma energio laŭ tuja formo por impulsi dum kelkaj tagoj violentajn ventomovojn.
En pli malrapida procezo, laradioaktiva desintegriĝo de la atomoj de la kerno de la Tero liberigas varmon. Tiu varama energio impulsas laplatotektonikon kaj povas plialtigi montojn, pere de laorogenezo. Tiu malrapida malaltigo estas speco destokado de energio potenciala gravita de la varmenergio, kiu povas esti liberigita poste laŭ formo de aktiva kineta energio en laterglitoj, post okazaĵo kapabla senkatenigi ilin. Ankaŭ la tertremoj liberigas elastan potencialan energion stokitan en larokoj, nome stokejo kreita finfine el la samaj radioaktivaj varmofontoj. Tial, laŭ la nuntempaj sciaroj, konataj fenomenoj kiel laterglitoj kaj la tertremoj liberigas energion kiu estis stokita kiel potenciala energio en la gravita kampo de la Tero aŭ kiel elasta tensio (meĥanika potenciala energio) en la rokoj. Antaŭe, tiuj montris liberigon de energio kiu estis stokita en la pezaj atomoj ekde kiam la kolapso de lasupernovaoj, detruitaj antaŭ longege, kreis tiujn atomojn.
Estas konate, ke la rapide multiĝanta monda loĝantaro krom la kreskigo de la nutraĵprovizado bezonas ankaŭ la kreskigon de la energio-produktado. Estas konata ankaŭ tiu bedaŭrinda fakto, ke 80 elcentojn de la tutmonda energio kajkrudmaterialo konsumas tiu feliĉa parto de la homaro, kiu vivas en Usono kaj en la aliaj ekonomie evoluintaj mondpartoj. Estas konata ankaŭ tio, ke la malmulte konsumanta parto estas - juste - malkontenta pri la nuna situacio. Ankaŭ ili dezirus kreskigi la konsumadon, por kontentigi la bazajn homajn bezonojn.
Sed jam malpli konate estas, ke la nuna usona kaj okcident-eŭropa vivmaniero eblus nur por duonmiliardo da homoj, ĉar alie rapide elĉerpiĝos la energio-fontoj kaj danĝere malpuriĝos la medio, pro produkto de danĝera kvanto dakarbonduoksido. Tial, jam la nuna produktado kaj konsumado estas daŭrigebla nur kelkajn jardekojn.Sed la konsumado, anstataŭ stagni aŭ malgrandiĝi, forte kreskas. Se oni konsideras ekz. la naturajn fontojn, la nombron de la loĝantaro kaj la rapidegan industriigon en Ĉinio, estas evidente, ke post kelkaj jardekoj la ĉinoj povos produkti tiom da varoj kaj malpurigan karbonduoksidon, kiom nun produktas la evoluinta mondparto. lli rajtas fari tion, kial ne, kaj povas fari sen ekstera helpo. Ili posedas grandan kvanton da karbo por energioproduktado, krudmaterialojn, laborforton, diligentecon kaj scion. Dume nature la nuna evoluinta mondoparto daŭrigas sian agadon.Kio sekvos el tio, ne estas precize antaŭvidebla. Pro la forceja (vitrodoma) efiko, kiun kaŭzas tro granda kvanto da karbonduoksido en la atmosfero, la averaĝa temperaturo jam sendube kreskas. Tial degelos granda glaciokvanto ĉe la polusoj, signife leviĝos la nivelo de la maroj, inundante grandajn dense loĝatajn regionojn, ŝanĝiĝos la tutmonda klimato, forte grandiĝos la areo de la dezertoj, ktp. La aferoestas tre danĝera, ĉar pro la granda inercio de la atmosfero la efiko de la nun produktata karbonduoksido efikos nur post jardekoj. Ne forgesu ankaŭ priacida pluvo, kaŭzita de karbobruligado, kiu jam forte damaĝis la arbarojn.
La surtera energio-konsumado en la jaro 1991 disdividiĝis jene:petrolo 37,6%,karbo 26,2%,tergaso 20,5%,nuklea energio 6,8%,biomaso 6,3%, akva kajgeotermika energio 2,6%. Ĉu la kaŭzo de tiu ĉi disdividiĝo estas sekvo de la nuntempa teknika nivelo, aŭ ĉu influas ĝin ĉefe personaj aŭ grupaj profitinteresoj, estas malfacile determini.
Estas okulfrape en la konsumado la superregado de nafto kaj minkarbo. Ilia forbruligo estas la ĉefa fonto de la karbonduoksido. Ekonomie ekspluatebla nafto tutmonde haveblos nur dum kelkaj jardekoj, sed karbo ankoraŭ dum jarcentoj. Ankaŭ la senpere aŭ en la formo de alkoholo aŭ oleo forbruligita biomaso produktas karbonduoksidon.
Nuntempe la tergaso estas tiu energiofonto, kies uzado kaŭzas la plej malgrandan medio-malpurigadon. Tial ĝia uzado rapide kreskas, do la elĉerpiĝo ne bezonas longan tempon. La uzado de geovarma energio estus signife kreskigebla. Verŝajne ekonomiaj aŭ aliaj konsideroj malhelpas ĝian pli ampleksan uzadon. La uzado de la energio de riveroj jam ne estas signife kreskigebla sen detruo de ekologiaj valoraĵoj. La uzado de la energio de la marbordoj, la energio de fluso kaj malfluso estas ankoraŭ ne sufiĉe uzataj nek la ventoenergio.
Lasunenergio estas granda eblo por la estonteco. Nuntempe la senpera transformo al elektro persunĉeloj estas ne farebla sen malprofito, pro ilia alta prezo kaj malalta efikeco. Sedpor akvovarmigado la uzado de la sunenergio jam komencas disvastiĝi.
Laste sed ne balaste la nuklea energio. En la 1950aj kaj1960aj jaroj oni komencis amase konstrui nukleajn energiocentralojn en Usono, en Sovetio, en Okcident-Eŭropo. Tiutempe ŝajnis, ke la energio-provizado de la homaro estas por ĉiam solvita. Ankaŭ la tiutempa konkurarmado instigis la konstruadon denukleajreaktoroj, ja en ili oni produktis laplutonion poratombomboj kaj ellitio latricion porhidrogen-bomboj. Sed dume ankaŭ gravaj problemoj sin anoncis. El la foruzitauranio estiĝis aliaj radiantaj elementoj. El inter ili laplutonio estis konvena por plua uzado en reaktoro aŭ por atombombo. Tial per tre danĝera kaj multekosta procedo la grandpotencoj apartigis la plutonion. Sed restis aliaj forte radiantaj elementoj, kies vivdaŭro estas longa. Ties deponado kaŭzas grandan problemon, ja temas pri jarmiloj dum kiuj la deponado devas esti sekura. Tio ankoraŭ estas nesolvita. Oni nun kolektas tiujn danĝerajn materialojn, kies kvanto ade grandiĝas, kaj atendas naskiĝon de ideo por bona solvo. Tial, kaj pro la akcidentoj okazintaj enThree Mile Island (1979) kaj enĈernobil (1986) nuntempe la konstruado de atomreaktoroj maloftiĝis, sed en la 1990-aj jaroj denove fortiĝis en Azio.
CERN en Ĝenevo: realigo de energioproduktado dependas de diversaj personaj kaj grupaj profitinteresoj. Ŝajnas, ke tiu ĉi problemo estos solvebla per genia metodo. Se oni bombardas elementojn per grandenergiaj neŭtronoj, estiĝas grandenergiaj neŭtronoj aldone al la originalaj. Per ili oni bombardas longvivdaŭrajn izotopojn, kiuj havas ne fortan, tamen danĝeran radiadon; ili transformiĝas en novajn izotopojn, kies radiado estas forta, sed la vivdaŭro relative mallonga. Tiamaniere la deponada tempo mallongiĝas kaj la transformo cetere liberigas uzeblan energion. La procedo estas farebla surbaze de restaĵoj de reaktoraj uranipecoj, kaj ankaŭ de aliaj elementoj, ekz.torio (Th). Torio en la naturo estas multe pli ofta ol uranio. Ĝia radiado estas malforta, la vivdaŭro tre longa, kaj ekzistas nur unuizotopo. Torio 232 facile kaptas malrapidajn neŭtronojn, poste estiĝas izotopo torio 233, kies duoniĝa tempo estas 22 minutoj. Estiĝasprotaktinio (Pa232), kies duoniĝa tempo estas 27 tagoj. La rezulto estas uranio 233, izotopo, kiu emisias fortan gama-radiadon, sed memstaraĉenreakcio ne povas okazi. Ĝi povas maIkomponiĝi nur, se eksteraj malrapidaj neŭtronoj trafas ĝin. Dum la reakcio liberiĝas signifa varmenergio. (Aparta avantaĝo estas, ke la forta radiado de la materialo malhelpas ĝian komercon en lanigra merkato.) Estas tre grave el la vidpunkto de la sekuro, ke la reaktoro funkcias nur okaze de enkonduko de ekstera energio, tial ĝia nomo estas energio-multobligilo.
Jen la formulo por la procedo: n + Th232 - Pa232 - U233Jen la skemo de la procedo:
Sinkrotrono (akcelilo dekorpuskloj), kiu estigasprotonon-faskon de 5mA (miliamperoj), kun energio de 109 eV (unu miliardo daelektronvoltoj).
Energio-multobligilo. Tie la rapidaj protonoj puŝiĝas al plumbo, kiu tial emisias rapidajn neŭtronojn. La torio estas en apartaj malgrandaj globoj, ĉíu en la mezo de grafita globo. Tiu bremsas la neŭtronojn. Ili ĉiuj estas en premita akvo.
La premita, alttemperatura akvo cirkulas tra varminterŝanĝilo, kie ĝi estigas akvovaporon. Tiu funkciigas turbinon, kaj la kunligita generatoro produktas elektran energion. La elektra energio povas esti 40-50-oble pli granda ol necese por funkciigi la sinkrotronon. Do malgranda parto de la produktita energio sufiĉas por la funkciigo, la cetera estas konsumebla.
La sistemo estas tute fermita. Ĝi estas iam ajn senprobleme malŝaltebla, haltigebla. Laŭ la kalkuloj 5000 kg da torio povas estigi 250 MW (250 milionoj davatoj) da termikapovumo. Dum du jaroj konsumiĝas el ĝi 5% (250 kg). Tiu termika povumo egalas al tiom, kiom povas produkti la forbruligo de 28 megatunoj (28 miliardoj da kilogramoj) da karbo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEnergiŝparo.
Energiŝparo aŭenergikonservado estas la klopodo farita por malpliigi la konsumon de energio uzante malpli da tiu en ajna servo de energio. Tio povas esti atingebla ĉu uzante la energion pli efika (uzante malpli da energio por konstanta servo) aŭ malpliigante rekte la kvanton de uzata servo (por ekzemplo, uzante malpli da tempo aŭ fojojaŭtojn, elektran lumigon ktp). La konservo de energio estas parto de la koncepto de ekologia memsufiĉo. La energikonservado malpliigas la necesos de servoj de energio kaj povas rezulti en pli grandamedia kvalito, nacia sekureco, persona financa sekureco kaj pli grand ŝparado.[10] Ĝi estas sur la pinto de la hierarkio de la eltenebla energiuzado.[11] Ĝi ankaŭ malpliigas la kostojn de energio evitante la estontan elĉerpigon de naturaj rimedoj.[12]
↑. Energía. Diccionario de Etimología en Línea. Arkivita ella originalo je 11a de oktobro 2007. Alirita 1a de majo 2007 .
↑Smith, Crosbie. (1998)The Science of Energy - a Cultural History of Energy Physics in Victorian Britain. The University of Chicago Press.ISBN 978-0-226-76420-7.
↑Lofts, G. (2004)Jacaranda Physics 1. John Willey & Sons Australia Ltd..ISBN 978-0-7016-3777-4.
↑ Ercilla, Santiago Burbano de; Muñoz, Carlos Gracia (2003).Física general. Editorial Tebar.ISBN 9788495447821. Konsultita la 23an de februaro 2018.
↑6,06,1 Schmidt-Rohr, K. (2020). "Oksigeno estas la molekulo de alta energio kiu impulsas la kompleksan plurĉelan vivon: Fundamental Corrections to Traditional Bioenergetics"ACS Omega5: 2221-33.[1]
Santos, Gildo M. "Energy in Brazil: a historical overview,"The Journal of Energy History (2018),reteArkivigite je 2019-02-09 per la retarkivoWayback Machine
Smil, Vaclav (2008).Energy in nature and society: general energetics of complex systems. Cambridge, US: MIT Press.ISBN 978-0-262-19565-2.
Sussmann, G. J. & J. Wisdom,Structure and Interpretation of Classical Mechanics, MIT Press (2001).ISBN 0-262-019455-4
Vázquez-Reyna Mario (1998).Reflexiones en torno a la materia, la energía y la masa. Cd. de México.ISBN 970-91797-1-3
Walding, Richard; Rapkins, Greg; Rossiter, Glenn (1999).New Century Senior Physics. Melbourne, Australia: Oxford University Press.ISBN 978-0-19-551084-3.
Zemansky, Mark W. (1985).Calor y termodinámica. Madrid: McGraw-Hill.ISBN 84-85240-85-5.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloEnergíahispane.