Endimiono | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Originala nomo | Ενδυμίωνας |
Sekso | vira |
Patro | Aethlius |
Patrino | Calyce |
Edzo/Edzino | Chromia • Asterodeia • Hyperippe |
Kunulo | Seleno • mother of Aetolus |
Infanoj | Etolo • Epeio (filo de Endimiono) • Eŭrikido • Paeon |
Laŭ lahelena mitologio,Endimiono (el lagrekaἘνδυμίων, «enplonĝi») estisreĝo de Eliso, aŭ almenaŭ de la urboOlimpio[1]. Li estis filo ĉu deZeŭso[2], ĉu deEtlio (nepo deDeŭkaliono, la supervivanto de ladiluvo) kajKaliko, filino deEolo[3]. Tamen,Conon konsideris lin filo de Zeŭso kajProtogenio[4], kajHigeno, deEtolo[5].
Endimiono gvidis ekspedicion deeolianoj elTesalio alEliso, kie ili forpelis laheraklidonKlimeno, filo deKardiso, kiu venis elKreto al Olimpio. Tuj poste, Endimiono proklamis sin reĝo de Eliso kaj fondis ĝian ĉefurbon[6]. Tamen, alternativa versio asertas ke la unua reĝo de tiu regno estis lia patro Etlio, kiun Endimiono sukcedis post lia forpaso[7]. Troviĝas multaj alternativaj nomoj por lia edzino:Neizo,Ifianaso[8],Asterodio,Kromio (filino deItono) aŭHiperipo, filino deArkaso elArkadio[9]. Kun unu el ili, aŭ kun kelkaj, Endimiono estis patro deEpeo,Peono,Etolo,Nakso kajEŭridiko. Oni konsideris la agadon de Endimiono antaŭaĵo de laOlimpiaj ludoj, ĉar li organizis piedkuradon en Olimpio por elekti sian heredonto. Venkis Epeo, kiu sukcedis Endimionon en la trono[9], kaj pro tio la lokanoj estis nomitajepeanoj ekde tiam.
El la ceteraj filoj de Endimiono, Etolio restis hejme; Peono ĉagreniĝis pro sia malvenko kaj migris al la plej fora lando ebla, pro tio la regiono preter la riveroAksio estis nomita laŭ liPeonio.
Laŭ diversaj fontoj, Endimiono estis ankaŭ belega paŝtisto aŭ ĉasisto[10] kiu loĝis kaj ricevis kultadon en MontoLatmo, enKario, ĉe la okcidenta marbordo deMalgrand-Azio.[11]. Eble ili dekomence estis du malsamaj roluloj unuiĝintaj poste fare de la perbuŝa tradicio.
Plinio la Maljuna mencias ke Endimiono estis la unua homo kiu observis la movojn de laLuno kaj komprenis ĝiajn regulojn, scienc-agado prezentita fare de la mitologoj per lia amo al la luna diino[12].Tio estus logike, ĉar amanto deSeleno (la Luno) estis atribuita origine al paŝtista aŭastronomia Endimiono, kies profesio disponigus pravigon por ke li pasigu tiom da tempo rigardante la lunon.
Apolonio el Rodiso[13], inter aliaj poetoj[14], rakontas kiel Seleno, la titana diino de la Luno[15], enamiĝis ĝisoste al Endimiono. Seleno konsideris lin tiel bela kaj aminda, ke ŝi petegis al lia patroZeŭso doni al li eternan junecon, por tiel certigi ke Endimiono neniam forlasos ŝin. Alternative, la Luno tiel ŝatis rigardi Endimionon dormantan en sia kaverno en Monto Latmo (proksime deMileto)[16], ke ŝi petis al Zeŭso ke li restu tiel por ĉiam. Iel ajn, la alta dio metis lin en eternan dormon, kaj ekde tiam, Seleno vizitadas kaj karesadas Endimionon ĉiunokte. Laŭ kelkaj versioj, el tiuj vizitoj naskiĝis kvindek filinojn, laMenojn[17].
Laŭ fragmento enDeipnosophistae, lasofisto kajditiramba poetoLikimnio elĤio[18] priskribas malsaman version, laŭ kiuHipno, la dio de dormo, pro admiro al lia beleco, konsentis ke Endimiono dormu malferm-okule, por tiel plene ĝui lian vizaĝon.
Apolodoro konsideras Endimionon filo de Kaliko kaj Etlio, gvidanto de la eolianoj deTesalio kaj fondinto de Eliso, kvankam multaj versioj asertas ke li estis filo de Zeŭso. Pro tio, ke li elstaris pro sia beleco, la Luno enamiĝis al li, kaj Zeŭso permesis lin elekti lian destinon. Do estis Endimiono men, laŭ tiu versio, tiu kiu preferis dormi poreterne, restante juna kaj senmorta. Kunnajadanimfo (aŭ kunIfianaso) li havis filon nomiĝintanEtolo, kiu mortigisApison, la filo deForoneo, kaj fuĝis al la lando de lakuretoj. Tie li mortigis siajn gastigantojn,Doro kajPolipeto, filoj deFtio kajApolono, kaj nomigis tiun landonEtolio, honore al si mem[19].
Laŭ Paŭzanio, Endimiono senpovigis kaj forpelis Klimenon, ĝis tiam reĝo de Olimpio[20]. Kiam li priskribas la "fruan historion de la Elisanoj", ilia unua reĝo estas Etlio, filo de Zeŭso kajProtogenio (filino deDeŭkaliono), kaj patro de Endimiono. La Luno, li rakontas, enamiĝis al tiu lasta kaj naskis el tiu rilato kvindek filinojn. Laŭ li, videblis statuo de Endimiono en la trezoro deMetapontineso, en Olimpio[21].
Propertio[22], Cicerono[23] kaj Teokrito divers-longe priskribas la miton de Endimiono, sed ripetante la supre menciitajn versiojn, kun malmultaj ŝanĝoj. Tamen, la mitaro estis pligrandigita kaj reverkita dum moderna epoko per verkistoj kielHenry Wadsworth Longfellow kajJohn Keats, en sia fama rakonta poemo de1818Endymion.
Pro la du malsamaj versioj antaŭe priskribitaj, troviĝis respektivaj supozeblaj tombejoj de Endimiono: la loĝantaro deHerakleio asertis ke ĝi lokiĝis sur Monto Latmo, kie oni starigis sanktejon al li dediĉitan[24], kaj la elisanoj opiniis ke ĝi troviĝis enOlimpio[25], ĝuste ĉe la startejo de la kuirantoj en la stadio[26].
Plia versio enhavas surprizigan finon de Endimiono. Laŭ ĝi, kvankam li elektis resti juna kaj dormanta senfine, la gedioj konsideris lin mortinta. Lia patro Zeŭso eĉ portis lin ĉielen, alOlimpo. Tie li enamiĝis al la diinoHero kaj estis trompita per samforma nubo (same kiel okazis alIksiono) kaj punita pro tiu perfido enHadeso. Minoritata rakonto inversigas la okazintaĵojn de ĉi tiu lasta versio: laŭ ĝi, Endimiono eniris la ĉielan Olimpon ĉar li estis filo de Zeŭso, sed li enamiĝis al Hero kaj ĝuste pro tio li ricevis la punon resti eterne (aŭ dum tridek jaroj) dormanta[27].
Kelkaj mitologoj sugestas ke la origino de tiu mito estis laNeomenio,egipta festo kiu solenis la antikvan staton de la homaro. Por tion fari, oni elektadis izolitan kavernon, kien oni metis skulptaĵon deIziso kun sia duona luno kaj, apude, de dormantaHoruso simbolante la ĝistiama feliĉa stato de la civilizo. Oni nomis tionEndimiona aŭReprezentanta Kaverno[28].
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Eliso | Poste: |
---|---|---|
Etlio auKlimeno | Endimiono | Epeo |
La amo de Seleno al Endimiono iĝis tiel konata inter la helenoj, ke la plej mallonga mencio sufiĉis por memorigi tiun miton al greka leganto aŭ aŭskultanto. Ĝuste pro tio konserviĝas neniu eksplicita rakonto tiutempa de lia historio, eĉ fragmente. Apolonio el Rodiso nur mencias la sintenon de Seleno alMedeo[29], kies freneza kaj sekreta amo alJasono ĝojigis ŝin pro komparo al la sia[30].John Lemprière, en siaClassical Dictionary, apogas la rakonton de Plinio pri la astronomia emo de Endimiono, kaj mencias ĝin kiel kialo de lia rilato al la preterpasanta luno.
Lamitero pri ne mortinta Endimiono, dormanta por ĉiam, proverba en la romia kulturo (Endymionis somnum dormire, dormi endimionan dormon)[32] iĝis ofta temo por skulptitaj sarkofagoj inter laGrek-romia antikvo kaj laAlta mezepoko, kiam la ideo pri post-morta ekzisto komencis esti plene disvastigata.
Laŭ kelkaj versioj, Endimiono iĝispersonigo de dormo, aŭ de sunsubiro. Tiu lasta estus pli kohera kun lia nomo: se ĝi devenas el la greka anstataŭ el la karia, eble ĝi signifis «plonĝi en» (greke ἐν, "en" kaj δύειν, "plonĝi"). Sur tiu interpretado ankaŭ baziĝis kelkaj art-prezentaĵoj. La latinaj verkistoj klarigis tamen lian nomon, kielsomnum ei inductum (dormo metis sur lin)[33].
La mito de Endimiono ne estis facile aplikebla al la ĉiam-ĉastaArtemiso,olimpana anstataŭantino de Selene kiel luna diino[34], sed dumRenesanco la renovigita luna diinoDiano ĉefrolis tiun ĉi historion.
Pro ĝia riĉa simbolismo, la mitaro de Endimiono inspiris multajn beletraĵojn ekde la Renesanco. Sur ĝi, ekzemple, baziĝisMichael Drayton por siaEndymion andPhoebe (1595). Laŭ tiu-ĉi poemo, Endimiono estis juna paŝtisto rezervita laŭ sia destino al Febo, kiu renkontis lin alivestite en simplanimfo kaj konfesis sian amon. Tamen, Endimiono rifuzis ŝian am-proponojn, pledante siajn devojn kiel servanto de Artemiso. Tuj post la foriro de la diino, pento plenigis lian koron, kaj Endimiono ekdormiĝis sopirante sub la luna lumo. Febo profitis lian dormon por viziti lin kaj personĝe klarigi sian veran identecon kaj sian emon senmortigi Endimionon kaj enkonduki lin en la Olimpo.
La kialo pro kiu Diano alivestiĝas kaj klopodas deturni la paŝtiston de ŝia propra kultado iĝas la ĉefa temo de la verkoEndymion (1818), deJohn Keats. Ĉi tie, la trompo estis duobla: en la unua libro, Diano vizitas Endimionon en liaj sonĝoj laŭ la nomoKintio, kaj la junulo enamiĝis baldaŭ al ŝi, kaj komencas ŝian serĉadon; en la kvara libro, ŝi alivestiĝis en juna indiĝenino kaj sukcesis ke Endimiono forgesu sian voton de ĉasteco (dediĉita al Diano mem) pro deziro al ŝi. Fine, la diino montras sian veran naturon, pardonas la «perfidon» de la paŝtisto kaj konsideras lin sia oficiala senmorta partnero. Oni interpretas la poemon kiel nov-platonismaalegorio kiu simbolas la serĉadon de idealo fare de la homaro.
La poemo de Keats inspiris siavice rolulon enCantos d´Hypérion, deDan Simmons. En futurisma universo, Raul Endymion estas paŝtisto elektita por akompani la diaĵonEneo, kiu klopodis esti lia amanto.Marguerite Yourcenar dediĉis al li unu el la poemoj de sia kolektoLes charités d'Alcippe (La karitato deAlkipo), pleje bazita sur la greka mitologio.
Tiu mitaro iĝis ankaŭ ofta inspir-fonto por la okcidentaj pentristoj. Inter la klasikaj prezentadoj, elstaras ekzemple tiu deCima da Conegliano (ĉ.1510, ĉe la muzeo deParmo) aŭPier Francesco Mola (ĉ.1660, ĉe la pinakoteko de laKapitolio enRomo).Carrache bildigis perfresko ĉe laPalaco Farnesio, en Romo (ĉ.1595-1600), la scenon kiam Febo kisas la junan dormantan paŝtiston. Lia interpretado de la mito iĝis modelo por multnombraj artistoj de la16-a kaj17-a jarcentoj, kiajDomenichino en laPalaco Giustiniani enBassano di Sutri aŭFranceschini en laPalaco de la Podestà enGenovo. Male,Poussin preferis prezenti, en1632, plenvekan junulon, surĝenue antaŭ la diino.
La plej konata «moderna» prezentado estas sendube tiu deGirodet, pentrita en1791 kaj nuntempe en la muzeoLuvro. Ĝi bildigas Endimionon dormantan en iom lasciva pozicio, sed sen evidenta muskolaro, kontraŭe al la tiu-epoka akademiisma modo. Seleno estas prezentata per simpla lun-radio lumiganta la buŝon de la paŝtisto, kiel ŝi estus kisanta lin. Tiu ĉi pentraĵo signis transiron inter laklasika stilo kaj la disvolviĝantaromantikismo.
Honore al tiu ĉi rolulo, oni nomigis laasteroidon342 Endimiono.