Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Enantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri birdo. Por informoj pri samnoma genro de plantoj, vidula artikolonEnanto (planto).
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Enantoj
Rokenanto, masklo
Rokenanto, masklo
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:PaseroformajPasseriformes
Familio:MuŝkaptuledojMuscicapidae
Genro:Oenanthe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laenantoj estas birdoj de lagenroOenanthe. Ili estis iam konsiderataj membroj de la familio deTurdedoj, sed estas nun pli komune lokitaj en la familio deMuŝkaptuledoj. Tiu estas grupo de laMalnova Mondo, sed laRokenanto setlis ankaŭ en orientaKanado kajGronlando kaj en okcidenta Kanado kajAlasko.

Oenanthe estas ankaŭ la nomo de genro deplantoj, nome laenantoj, kaj devenas el la grekaoenos (οίνος) "vino" kajanthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj fojesaksikoloj pro la parenca genroSaxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto alGrekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj envitoj.[2]

Priskribo

[redakti |redakti fonton]
Rokenanto

Ili estas teremaj insektomanĝantajpaserinajbirdoj de malferma, ofte seka, kamparo. Ili ofte nestumas en rokfendoj aŭ neuzataj nestotruoj.

Nordaj specioj estas longdistancemigrantoj, kiuj vintras enAfriko.

Enantoj estas tipe pli grandaj ol laEŭropa ruĝgorĝulo. Plej parto de specioj havas karakterajn nigrajn kaj blankajn aŭ ruĝajn kaj blankajn markojn en pugoj aŭ en la longaj vostoj.

Plej parto de specioj estas tresekse duformaj; nur la masklo havas la rimarkindajn plumarbildojn karakterajn de la genro, kvankam inoj kunhavas la blankajn aŭ ruĝajn pugomakulojn.

Specioj

[redakti |redakti fonton]

La specioj de enantoj estas la jenaj:

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

Oni povas ĉirkaŭpriskribi la taksonomian liston kiel direkto el ne tiom markataj specioj tra nigroblankaj birdoj al pli nigraj. Tiele la du unuaj nome Rokenanto kaj Izabelenanto estus nemarkataj birdoj. En la du sekvaj, nome Dezertenanto kaj Mediteranea enanto, komencas aperi la ĉefaj eroj de la postaj nigrablankaj specioj, nome la nigraj masko kajflugiloj. En la sekvaj, nome Punktokrona enanto, Kipra enanto, Finŝa enanto, Ĝemenanto kaj Arabia enanto, malaperas la brunaj nuancoj kaj restas nur nigra kaj blanka koloroj, sed kun ankoraŭ sufiĉa proporcio de blanka. En la du sekvaj, nome Monaĥenanto kaj Blankakrona enanto, la blankaj partoj malpliiĝas ĝis preskaŭ nur lakrono, dum en la sekva nome Nigra enanto jam restas nur la blankaj markoj devosto. Poste aperas partoj ĉu brunaj ĉu ruĝecaj kaj kvankam poste venas kelkaj specioj, kiuj ankoraŭ estas nigrablankaj kiel la Blankanigra enanto kaj la Montenanto, la distribuo kaj morfologio iom varias.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05 .
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Enantoj&oldid=9032391"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp