Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Brita angla lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elEn-GB)

Brita angla lingvo (angle British English; mallongeBE oderBrE) estas la nomo por la variaĵoj de laangla lingvo, kiel ili estas parolataj sur laBritaj Insuloj kaj sub la nomoBritish Standard English estas uzataj kiel skriba lingvo.

Pli ofte kaj en pli speciala senco estas nomata per ĉi tiu termino laReceived Pronunciation (RP), kiu distingiĝas de kielRegional Standards nomataj lingvaj variaĵoj enSkotlando,Kimrujo kajIrlando.

RP estasakĉento, kiu iafoje, sed ĉiam pli malofte, estas nomata ankaŭ kiel „Queen’s English“, „King’s English“ aŭ „Oxford English“. Pli nova termino por la angla normlingvo estas „BBC English“. Ĉi tiu akĉento reiras sur trajtojn de la prononco enSud-orienta Anglio kaj validis ĝis antaŭ kelkaj jaroj kiel tiu angla prononca variaĵo, kiel ĝi estis rekomendata por kleraj parolantoj.

Received Pronunciation

[redakti |redakti fonton]

Oni distingas inter tri malsamajRP-prononcaj variaĵoj:Conservative RP,General RP kajAdvanced RP.

General Received Pronunciation“ kiel normvariaĵo sur la britaj insuloj

[redakti |redakti fonton]

Ĉe sia priskribo pri la prononco de la angla rilatis la angla fonetikistoDaniel Jones al RP kiel referenca sistemo. Li mem parolis ĉi tiun lingvan variaĵon kaj nomis ĝin kiel prononcon, kiu ne povus esti asociataj kun certa regiono. RP estas en ĉi tiu rilatosociolekto.

En siaEnglish Pronouncing Dictionary rimarkis Daniel Jones, ke la en lia libro uzataj prononcaj reguloj respondas al la prononco, kiel oni trovas ĝin en la ĉiutaga lingvo de sudanglaj familioj, kies filoj vizitis la konatajn internulejajn lernejojn(public boarding schools). Ĉi tiun prononcon laŭ li ankaŭ akceptis multaj parolantoj, kiuj ne venis el laSuda Anglio, sed estis instruitaj en ĉi tiuj lernejoj. Ankaŭ la plejmulto de la ne en ĉi tiuj lernejoj instruitaj parolantoj el la eminentaj sociaj tavoloj laŭ li uzas RP.

Al la disvastigo de RP kontribuis antaŭ ĉio laBBC, ĉar kiel parolistoj estis elektitaj principe parolantoj kun ĉi tiu akĉento. RP tiel fariĝas normo en BBC.

Se ankaŭ la variaĵo de RP sian renomon kiel lingvonormo de kleruloj kaj deelito ne perdis, tiel estas pro la kreskantasociala moveblo, kiu evoluis post la Dua Mondmilito en la Unuiĝinta reĝlando, intertempe ne plu devige, paroli RP, por atingi socian renomon aŭ povi labori en certaj branĉoj. Ekde la fino de la 60-aj jaroj ankaŭ BBC ŝanĝis sian praktikon, tiel ke nuntempe parolantoj kun dialekte nuancita prononco aŭ kunAdvanced RP-akĉento en la televido kaj en la radio ĉiam pli ofte estas troveblaj.

Karakteristiko de la „General Received Pronunciation

[redakti |redakti fonton]

RP validas en Grandbritio nun kiel antaŭe kielreferenca sistemo por ladialektoj sur la britaj insuloj, sed ankaŭ por la aliaj variaĵoj de la angla lingvo. En Germanujo kaj en la plej multaj aliaj landoj de Eŭropo RP kreas la bazon de la anglainstruado de fremdaj lingvoj.

RP distingiĝas ĉefe per la sekvaj karakteristikaj prononcaj ecoj:

Vokala kvarangulo kun aldono de la langaj pozicioj de la monoftongoj en laGeneral RP
  • RP distingas inter (fermaj) streĉitaj kaj (malfermaj) nestreĉitajvokaloj, kies longeco dependas de lakonsonanto, kiu sekvas ilin. Antaŭvoĉaj konsonantoj kajsonorantoj ili estas pli longaj, antaŭsenvoĉaj konsonantoj ili estas prononcataj mallonge, sen ĉe tio ŝanĝi sian sonkvaliton. La antaŭaj vokaloj ĝenerale estas nerondigitaj, la malantaŭaj vokaloj rondigitaj kaj la centraj vokaloj estas prononcataj kun neŭtrala lipa pozicio.
  • Prononco de /r/ nur en antaŭvokalaj kaj intervokalaj pozicioj.
  • intrusiva /r/: enŝovo de /r/ alsilabolimoj, kie du vokaloj kuniĝas. ekzemplo: law and order, kie inter law kaj and estas prononcata /r/.
  • Distingo interpalatala /l/ kajvelara /l/.
  • Neniu distingo inter aspiraciata kaj neaspiraciata /w/ (Neniu distingo ĉe la prononco de /w/ inter whales kaj Wales).

Nur malmultaj ĉefe maljunaj homoj sur la britaj insuloj ankoraŭ parolasConservative RP, akĉenton, kiu distingiĝas per tre distingita artikulado. Tiel estas distingataj aspiraciata kaj neaspiraciata /w/. Ladiftongo enhome kaj la vokalo enlord estas prononcataj pli ferme ol en laGeneral RP.

Advanced RP kajEstuary English

[redakti |redakti fonton]

JamAlfred C. Gimson, disĉiplo de Daniel Jones, konstatis en la 60-aj jaroj „modernan“ RP-proncon, kiun li nomisAdvanced RP. RP jam ĉiam estis akĉento, kiu baziĝis sur la fundamento de la sudorientaj dialektoj.Advanced RP, kiu plej ofte estis transprenata de junaj homoj de la pli altaj tavoloj, nun distingiĝas per tio, ke la tuta vokalsistemo de la priskribita de Daniel Jones „Conservative RP“ fariĝis pli malferma, per tio ke la kompletaartikulacia bazo fariĝis pli malferma kaj finfine nur prezentis centrigon de la kompletavokalsistemo.Advanced RP estis efektive ĉiam ankoraŭ RP, kaj en la 60-aj jaroj oni nun aŭdis ĉi tiun moderan parolmanieron en kreskanta grado ankaŭ en la komunikiloj.

Antaŭ ĉio kontribuis al tio la fakto, ke la RP de „maljunaj homoj“ kaj de la „riĉuloj“ ĉiam pli estis perceptata kiel tro distingita (nobla) kajelita kajAdvanced RP komplezis al la brita Understatement.

Ĉar la sudorientaj dialektoj de Anglio ĝenerale distingiĝas per pli malferma kaj pli leĝera prononco, „Advanced RP“-akĉento enhavis la tendencon, fariĝi simila al la dialektoj kiel ekz. alCockney kaj al la dialekto enEssex. La vokalo engood estis nerondigita kaj la vokaloj ensee kajmood nun fariĝis iomete diftongecaj, dum ke la diftongoj mem estis iomete longigitaj. Ankaŭ la intonacio de „RP“, kiu sendube estis „sudorientangla“, tendencis ĉiam pli en la direkton de la sudorientaj dialektoj.

En 1984 David Rosewarne, instruisto de la angla, kiu instruis eksterlandanojn, kreis la terminonEstuary English, kiun li nomis kiel lingvan variaĵon, kiu povas esti priskribata kiel mikso de tipe sudorientaj prononcmanieroj kun RP, do kiel speco de io inter la Londona akĉento (Cockney) kaj RP. Temas ĉi tie pli ekzakte pri pluevoluo de laAdvanced RP kaj pri akĉento, kiu estas rigardata sur la britaj insuloj de ĉiam pli da homoj kiel moderna norma angla kaj de ili estas akceptata en kreskanta grado kiel akĉento.

La trajtoj de laEstuary English estas:

  • Glota plozivo („Glottal Stop“) kiel anstataŭaĵo por /t/ inter vokalo kaj vorta silabolimo.
  • Anstataŭigo de la malhela /l/ per /o/,L-vocalization (vokalizo de L)
  • Anstataŭigo de /tj/ kaj /dj/ per [] kaj [] („tune“ kaj „dune“ estas prononcataj kiel [tʃuːn] kaj [dʒuːn]).

Diferencoj inter brita kaj usona anglaj

[redakti |redakti fonton]

Se oni komparas la usonan anglan (AE aŭ GA/General American) kun la brita angla (BE), ne estu pretervidata, ke temas pri la sama lingvo. La angla estas en ĉi tiu rilatoplurcentra lingvo. La diferencoj inter la du grandaj variaĵoj troviĝas en lavortoterzoro, en lagramatiko, ĉe laortografiaj reguloj kaj en laprononco. Ĉi tiuj diferencoj, aparte en la kampo de la gramatiko, sed ankaŭ en la vortotrezo, estas tamen ne pli ol tendencoj rilate al la uzofteco de la fenomenoj en la respektivavariaĵo de la angla.

Gramatikaj diferencoj inter BE kaj AE

[redakti |redakti fonton]

En lagramatika rilato la diferencoj inter la du grandaj variaĵoj de la angla estas malgrandaj.

Elstara estas ĉi tie la traktado de laverbojhave kajget:

En la brita angla ekzistas ĉe la verbohave en la signifo de „havi, posedi“ la eblo, distingi interhelpverbo kaj plena verbo, tiel ke la ekzempla frazoHas he (got) any children? (helpverbo +participo = „Ĉu li havas infanojn?“), en kiu temas pri daŭranta „posedo“, kontrastas kun la ekzempla frazoDo you have a letter from her? (Vollverb = „Ĉu vi havas leteron de ŝi?“). En la usona angla estas preferata en ambaŭ kazoj parafrazo perto do. Ankaŭ estashave got en Nordameriko malkutima.

Laparticipo de la verboget posedas en la usona angla krom la formogot la formongotten, kiu en la brita angla estas netipa:She has gotten a new child („Ŝi ĵus naskis infanon“).La usona angla havas kompare al la brita angla kelkajn regulajn verboformojn kielburned,smelled,learned, dum ke oni preferas en Anglioburnt,smelt kajlearnt.

Diferencoj en la vortotrezoro inter BE kaj AE

[redakti |redakti fonton]

Sekva tabelo donas elekton de terminoj, kiuj estas nomataj en la brita kaj usona anglaj per malsamaj vortoj.

BEAEEsperanta traduko
autumnfallaŭtuno
biscuitcookiekekso
bonnethoodkapoto
boottrunkpakaĵujo (de aŭto)
bracessuspendersŝelko
car parkparking lotparkejo, parkumejo
caravantrailerloĝveturilo, loĝvagono, loĝoĉarego, karavano
caretakerjanitordomzorgisto
chemist’sdrugstoredrogvendejo
chicoryendivebrusela cikorio
chipsFrench friesterpomfingroj
cinemamovie theaterkinejo
cottonthreadkudrofadeno
crispschipsterpomaj ĉipsoj
curtaindrapeskurteno
diversiondetourĉirkaŭkonduko, preterkonduko
filmmoviefilmo
flatapartmentloĝejo
footballsoccerfutbalo, piedpilko
formgradelerneja klaso
fortnighttwo weeksdek kvar tagoj
gardenyarddomĝardeno
gear levergear shiftrapidumilo
handbagpursemansaketo
headmasterprincipallerneja direktoro
hire purchaseinstallment planpartopaga aĉetado
jugpitcherkruĉo
letrentluigi, ludoni (ekz. loĝejon)
liftelevatorlifto
lorrytruckkamiono
mudwingfenderkotŝirmilo
number platelicense platenumerplato de aŭto
pavementsidewalktrotuaro
petrolgasbenzino
public conveniencerest roompublika necesejo
return ticketround trip ticketiro-revena bileto, bileto por iro-reveno
rubbishgarbagerubo, rubaĵo
solicitor/barristerlawyeradvokato
spannerwrenchŝraŭbilo, ŝraŭbŝlosilo
subwayunderpasssubpasejo
sweetscandydolĉajo
tapfaucetakvokrano
transporttransportationtransporto
trouserspantspantalono
underground (tube)subwaymetroo
valvetubeelektrona valvo, elektrona tubo
windscreenwindshieldantaŭa glaco (de aŭto)

Tavoleco de la angla sur la britaj insuloj

[redakti |redakti fonton]

Britaj dialektoj de la angla

[redakti |redakti fonton]

Ĝis en la plej juna pasinteco, escepte de kelkaj regionoj en Anglio, dialekta parolmaniero estis neperfektaĵo.La dialekto perfidas „neklerecon“ kaj validis kiel obstaklo en la socia sukceso.Alie ol en la germana, kie la dialekto aŭ regione nuancita prononco en la plej multaj kazoj ne estas konceptataj kiel sociala neperfektaĵo kaj la dialekta literaturo havas longon tradicion, suferis la anglaj dialektoj longe sub ĉi tiu socia stigmato.

La hodiaŭaj anglaj dialektoj povas esti dividitaj krude en nordan, okcidentan kaj sudorientangrandajn variaĵojn. Karakterizaĵo de la nordaj dialektoj (Midlands, North) estas la realigode la en la sudo de Anglio kutimaj sonoj/ʌ/ kiel ekzemple enbut,cut kiel/ʊ/ kaj [æ] kiel ekzemple enback,sad kiel [a]. La okcidento distingiĝas grandparte per tio, ke la r en ĉiuj pozicioj estas prononcata (tiel nomatarotikaj akĉentoj).

Geografia divido de la dialektoj en Anglio
  • North
    • Northeast
      • Durham
      • Northumberland
    • Humberside
    • Central North
      • Cumbrian
      • Yorkshire
    • Lancashire
    • Midlands
      • Merseyside
        • Scouse
      • Central Midlands
        • Derbyshire
      • Northeast Midlands
        • North Lincolnshire
        • Nottinghamshire
      • East Midlands
        • Leicestershire
        • Rutland
        • South Lincolnshire
      • West Midlands
        • Birmingham (Brummie)
        • Black Country
      • Northwest Midlands
        • Cheshire
        • Manchester
        • Staffordshire
  • East
    • East Anglia
      • Norfolk
      • Suffolk
    • South Midlands
      • Cambridgeshire
      • Northamptonshire
  • South
    • South East
    • Upper South West
      • Gloucestershire
      • Worcestershire
      • Shropshire
      • Warwickshire
    • Central South West
      • Berkshire
      • Bristol
      • Herefordshire
      • Oxfordshire
      • Somerset
      • Wiltshire
    • Lower South West
      • Cornwall
      • Devon
  • Irlanda angla lingvo
  • Skotaj dialektoj de la angla
  • Kimra angla
    • Nordirlanda
      • Mid Ulster English
      • Ulster Scots
    • Republik Irland
      • Cavan
      • Cork
      • Donegal
      • Dublin
      • Kerry
      • Limerick

UK Slang – Brita slango

[redakti |redakti fonton]

Slango validis kiel unika kaj kiel aparta propreco de la angla. Fakte estas ĉi tiu ne nur rezervata al la angla. La teoria okupiĝo kun ĝi efektive komenciĝis en Usono kaj en Anglio jam pli frue ol en kelkaj aliaj landoj.

Slango estas lokita malsupre de la neformalaĉiutage lingvo (informal speech), sed supre de laCant. Slangaj vortoj estas plej ofte tre mallonge vivaj.

Oni distingas grupospecifan slangon (junulara slango, komputila slango ktp.) de la ĝenerale valida slango, kiu ĉie en laanglalingva mondo estas komprenata kaj uzata.Ĉi tiu ĝenerala slango ampleksas slangvortojn, kiuj pli longe konserviĝas ol la averaĝa slangvorto, kaj kiuj estas „suprenirontaj“ en la kampon de la neformala ĉiutaga lingvo aparte, se ne temas prisakraj esprimoj.

Ĉe la sekvaj esprimoj temas pri tipe britaj longe vivaj slangvortoj, kiuj ofte ne estas komprenataj de usonanoj:

  • Adam and Eve (believe)
  • berk (idioto)
  • bollocks (testikoj, sensencaĵo)
  • bunged up (malvarmumiĝinta)
  • barmy ((iom) stulta)
  • dotty (stulta, mense limigita)
  • decko (have a decko = foje iomete rigardi kaj kontroli)
  • dead on (ekzakte)
  • fanny (vagino (vulg.,BE)/postaĵo (fam.,AE))
  • flash (fanfarone aspektanta)
  • gamp (ombrelo)
  • gob (buŝo)
  • goolies (testikoj)
  • grotty (naŭza)
  • knackered (elĉerpiĝinta)
  • lolly (mono)
  • loo (klozeto, necesejo)
  • Marks and Sparks (Marks & Spencer, tekstila grandmagazeno)
  • mate (kamarado)
  • moggie (kateto)
  • naff off (foriri, forkuri, foriĝi)
  • natter (babili kiel etinfano)
  • nick (ŝteli)
  • nipper (malgranda knabo)
  • odds and sods (diversspecaj bagateloj)
  • poof(ter) (gejo)
  • prole (laboristo)
  • randy (sekse ekscitita)
  • togs („malnovaj vestaĵoj“)
  • fag (cigaredo(BE)/„Schwuchtel“ (vulg., AE))

Ofte povas okazi miskomprenoj: se anglino petas la usonan dungiton ĉe la akceptejo de la usona hotelo pri tio, esti vekata je la sekva mateno kaj ĉe tio uzas la por ŝi neembarasajn vortojn knock up (veki), tiel la usonano estos konsternita, ĉar por li (to) knock up estas slanga esprimo por „gravedigi (virinon)“ kaj li sekve tion asocias kun tute aliaj aferoj.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Daniel Jones:The Pronunciation of English, 1956,ISBN 0-521-09369-4.
  • Daniel Jones:English Pronouncing Dictionary, 1998,ISBN 0-521-42586-7.
  • Arnold C. Gimson:An Introduction to the Pronunciation of English, 1980,ISBN 0-7131-6287-2.
  • Alan Cruttenden:Gimson's Pronunciation of English, 2001,ISBN 0-340-75972-0.
  • Roland Arnold, Klaus Hansen:Englische Phonetik, 1996,ISBN 3-324-00349-0.
  • Karl Hubmeyer:Lautveränderungen im gegenwärtigen Englisch. Eine experimentalphonetische Studie zur lautlichen Performanz der „Received Pronunciation“, 1980,ISBN 3-85369-427-6.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Britisches Englisch » ella germanlingva Vikipedio. Rigardu lahistorion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas laversion 5416793 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Brita_angla_lingvo&oldid=8914087"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp