Emoĝio Emoĝio (japane 絵文字 ( えもじ ) ,kunrei-sisteme emozi ,hepburn-sisteme emoji ,IFA :[e̞mo̞ʑi] [ 1] , deĉine 絵 ( え ) , por ‘bildo’ kajĉine 文字 ( もじ ) , moji, por ‘skribosigno, litero'[ 2] ) aŭbildosigno estasjapandevena vorto , kiu estasvorterosigno aŭ signo uzata enretmesaĝoj kajretejoj . Emoĝioj estas uzataj kiel lamiensimboloj ĉefe en tekstaj babiladoj persaĝtelefonoj . Kelkaj el tiuj signoj apartenas specife al lajapana kulturo, kiel bildoj degejŝoj , templojDoĵo kaj manĝaĵoj kielsuŝio kajonigirio . Emoĝioj povas helpi komunikiĝi pli facile trans lingvoj kaj kulturoj[ 3] .
Depost2014 ĉiujare oni celebras la mondan emoĝio-tagon je la 17-a de julio dum kiu oni festas la uzon de emoĝioj. La kialo pro la elekto je tiu tago estas ĉar la emoji-kalendaro (📅) en iOS (kaj kelkaj aliaj operaciumoj) indikas ĉi tiun tagon[ 4] .
Kvankam origine emoĝioj estis troveblaj nur enJapanujo , pluraj el ili estas aldonitaj al laUnikoda normo , tiel ke nun ili estas vaste haveblaj. Sekve de tio, lapoŝtelefonoj Nexus deGoogle ,iPhone deApple kaj tiuj kun laoperaciumo Windows Phone deMicrosoft estas kapablaj surekranigi emoĝiojn is ajn rilato al japanajpoŝtelefonaj kompanioj. Ili ankaŭ estas troveblaj enretpoŝtaj servoj , kielGmail , kaj entujmesaĝiloj , kielTelegram ,Hangouts kajWhatsApp . Poste, la operaciumoAndroid , ekde la versio Jelly Bean, aŭ Interretaj servoj kielTwitter kajFacebook ankaŭ aldonis subtenon al emoĝi-signoj.
Filmeto: 'Kio okazos kiam grandaj firmaoj kreas nian lingvon? '
Enĉi tiu paĝo (angle), oni priparolis proponon al la Unikoda Konsorcio.
Emoĝio-simboloj - La originalaj proponoj por kodigi emoĝio-signojn kiel Unikodajn signojn.emojipedia.org → Plena listo de emoĝioj kaj ilia kongruo inter malsamaj platformoj