Emmanuel Joseph Sieyès[1] (3a de Majo 1748 – 20a de Junio 1836), plej ofte konata kielAbbé Sieyès (French: [sjejɛs], Abato Sieyès), estisfrancaromkatolikaabbé, nomepastro kaj politika verkisto. Li estis unu el la ĉefaj politikaj teoriistoj de laFranca Revolucio, kaj ankaŭ ludis gravan rolon en laKonsularo kaj en laUnua Imperio. Lia broŝuro de 1789 nomeQu'est-ce que le Tiers-État? (Kio estas la Tria Stato?) iĝis lamanifesto de la Revolucio, kiu helpis transformi laĜeneralajn Statojn de 1789 enNacian Asembleon en Junio 1789. En 1799, li estis inter la instigantoj de la puĉo de18a de Brumero (9a de Novembro), kiu portisNapoleonon Bonaparte al la povo. Li ankaŭ stampis la terminon "sociologie" en nepublikita manuskripto, kaj faris gravajn teoriajn kontribuojn al la naskiĝintajsociaj sciencoj.[2]
↑Jean-Claude Guilhaumou (2006). «Sieyès et le non-dit de la sociologie: du mot à la chose». Revue d'histoire des sciences humaines. No.15.[1] Alirita la 17an de Julio 2017.