| Emirlando de Kordovo |
| Origina nomo: |
|---|
| arabe إمارة قرطبةImārat Qurṭuba |
|---|
|
| historia lando • emirlando |
|---|
Geografio Emirlando de Kordovo, dividita en koraoj |
|
| Ĉefurbo: | |
| Loĝantaro |
| araba, berbera, mozaraba, mezepoka hebrea |
| |
| Ŝtat-strukturo |
| monarkio (emirlando) |
Estiĝo: | |
Pereo: | |
| Antaŭaj ŝtatoj: | Postsekvaj ŝtatoj: | | Elstaraj historiaj eventoj | | Diplomatiaj rilatoj |
|
|
LaEmirlando de Kordovo (araba:إمارة قرطبة,Imārat Qurṭuba) estisemirlando sendependa kun ĉefurbo enKordovo kiu ekzistis en laIberia Duoninsulo de756 ĝis929.
Post la rapidaislama konkero de laIberia Duoninsulo en la periodo711–718, tiu strukturiĝis kiel sendependa provinco de la kaliflando deOmajadoj. Ties registoj fiksis ties ĉefurbon en Kordovon kaj ricevis elkalifo deDamasko la titolon devalio aŭemiro.
Tiam la islama populacio duoninsula estis formata de laaraboj instalataj en la urboj, laberberoj setliĝintaj en ruraj areoj kajsirianoj, kiuj estis formintaj la unuajn invadajn armeojn. Tiuj popoloj kontraŭstaris por akiri plej nombron de teroj kaj metis la duoninsulon en endemia enlanda milito ĝis la apero deAbd ar-Rahman la 1-a.
En750, laAbasidoj venkis super laOmajadoj de la Kaliflando de Damasko kaj ordonis la murdon de la tuta familio de Omajadoj. Post ses jaroj, en756, Abd Ar-Rahman la 1-a – kiu estis fuĝinta el sanga fino de la Omajadoj kaj sukcesis eliri elDamasko – elŝipiĝis enAl-Andalus kaj proklamiĝis emiro post konkeri Kordovon kaj, en773, sendependiĝis de la nova ĉefurbo,Bagdado. Tiu sendependo estis politika kaj administra, sed plurestis la unuiĝo kaj spirita kaj morala ĉar restis la religia ligo kun laAbasida Kaliflando.
La vera organizanto de la emirlando sendependa estisAbd ar-Rahman la 2-a, kiu delegis la povon en manojn de laveziroj kaj faris islamigon ege rapida de la duoninsulo, malpliigante konsiderinde la nombron de kristanoj en islama teritorio (nomemozaraboj aŭdhimmi).
La kvereloj inter araboj kaj berberoj ne finiĝis post la proklamo de la Emirlando, kio permesis la reorganizadon de la kristanaj regnoj norde kaj la komencon de laReconquista, kuraĝigita de la politiko por-araba fare de la dinastio de Omajadoj, kio kaŭzis nombrajn insurekciojn fare demuladioj, kiuj endanĝerigis la propran ekziston de la Emirlando.
ĈeAbd ar-Rahman la 3-a en912, la dekadenco politika de la Emirlando estis evidenta. Por klopodi fortigi sian aŭtoritaton kaj finigi la insurekciojn kaj konfliktojn kiuj estis detruinta Iberion, li proklamiĝiskalifo en929 kaj setligis la reĝimon de laKaliflando de Kordovo.
Ĉiuj de laOmajada dinastio.