| Emilio Prados | |||||
|---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 4-an de marto1899 (1899-03-04) en Malago | ||||
| Morto | 24-an de aprilo1962 (1962-04-24) (63-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
| Lingvoj | hispanavd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto poeto redaktisto | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Emilio PRADOS Such (Malago,4-a de marto de1899 -Meksiko,24-a de aprilo de1962) estispoetohispana, apartenanta al laGeneracio de la 27a.
Dum junaĝo li loĝis en Malago, kie li studis mezlernejon kaj ekrilatis kun bohemiaj artistoj ĉe babilrondo de kafejoCafé Inglés ĉe la centra malaga strato Larios, kie li konatiĝis kun aliaj junuloj kiajManuel Altolaguirre,José Moreno Villa,José María Hinojosa aŭJosé María Souvirón.
En1914 li translokiĝis al la studenta restadejoResidencia de Estudiantes deMadrido. Tie li konatiĝis kunJuan Ramón Jiménez, kiu instigis lin al la libroj kaj al lapoezio. En1918 li aliĝis al la grupo de universitatanoj de la restadejo, nome konverĝejo de la avangardaj kaj intelektaj idearoj deEŭropo. Tie formiĝis laGeneracio de la 27a kaj tie Prados amikiĝis kun la grupo formita deFederico García Lorca,Luis Buñuel,José Bello kajSalvador Dalí.
En1921, malsaniĝis kaj translokiĝis al malsanulejo Davosplatz deSvisio, kie li pasos multan tempon kaj ekmalkovris la plej elstarajn aŭtorojn de la literaturo eŭropa kaj decidiĝis iĝi verkisto. Post tiu parentezo, en1922 reakademiiĝis pri Filozofio ĉe la universitatoj deFrajburgo kajBerlino; vizitis muzeojn kaj artgaleriojn de la ĉefaj germanaj urboj kaj konatiĝis kunPablo Picasso kaj aliaj hispanaj pentristoj enParizo.
Somere de1924 revenis al Malago, kie li plu agadas kiel verkisto, fondis kaj eldonis, kun Manuel Altolaguirre, la revuonLitoral (marbordo), plej renoviga faro de la hispana kulturo de la1920-aj jaroj, en kies paĝoj oni montris dialogon inter poezio, muziko kaj pentrarto, kunigante figurojn tiom elstarajn kiajJorge Guillén, Moreno Villa,Manuel de Falla, Pablo Picasso, Salvador Dalí,Ángeles Ortiz aŭ Federico García Lorca, inter multaj aliaj.
En1925 ekeldonistas pere de la presejoSur (sudo), kie li laboris ankaŭ kun Altolaguirre. De tiu presejo publikiĝos granda parto de la libroj de la poezio de laGeneracio de la 27a. Paralele ilia socia engaĝiĝo interesiĝas al la plej malriĉaj sektoroj de la socio. Jam dum laDua Hispana Respubliko, en1934, li evidentiĝis kiel maldekstrulo. Pro la perforta etoso de la ekmilitaMalago, kie estis mortpafita lia amiko José María Hinojosa, li translokiĝis alMadrido kaj tie li ekformis parton de la grupo Intelektuloj Kontraŭfaŝistaj. Kunlaboris en humanitarajn taskojn, helpis en la organizado de la 2a Internacia Kongreso de Verkistoj kaj en la eldono de diversaj libroj:Homenaje al poeta Federico García Lorca kajRomancero general de la guerra de España, dum oni publikigas kelkajn liajn verkojn. Li ricevis la Nacian Premion de Literaturo por la kompilo de sia militpoezio nomeDestino fiel en1938.
La 6an de majo de 1939, ĉar oni perdis la militon, li translokiĝis al Parizo, kaj poste kun aliaj respublikanaj intelektuloj, alMeksiko, kie li loĝos ĝis sia morto en1962.
Unua etapo1925 al1928: korespondo de naturo kun la ento. Fandiĝas avangardajn kaj superrealismajn elementojn kun arab-andaluzan heredon kaj la purisma kaj novpopularisma poetikoj tiamaj.
Dua etapo1932 a1938: socia kaj politika poezio kun surrealisma lingvaĵo.
Tria etapo, ekzilo enMeksiko1939 al1962: senradikiĝo kaj soleco. Poezio densa kaj filozofieca.