Emajlo estas vitrosimila diverskoloraglazuro, per kiu oni kovraspotojn,fajencon,porcelanon,metalon (oni nomas ankaŭ emajlo la tutan emajlokovritan artobjekton). Tiapasto vitriĝas sub la efiko de la temperaturo. La emajlo kovras ankaŭ la kolorojn, kiuj estas tiel nedifekteblaj, nefroteblaj.
LaŭFrancisko AzorínEmajlo estasVitrosimila fandaĵo per kiu oni kovras ceramikaĵojn, metalojn.[1] Kaj li indikasetimologion el grekameldo (fandi) el antikva germanameltan, smelzan, schmelzen kaj de tie lalatinasmaltum. Kaj li aldonas teknikan terminonEmajli, por kovri surfacon per emajlo.[2]
Oni nomas emajlofarbo tiujn kolorigaĵojn (aŭlakojn), kiuj donas briletan surfacon.
La klozoneo estas speco de emajlo, en kiu la diversaj farboj estas entenataj en ĉeletoj, konsistantaj el maldikaj lamenetoj vertikale lutitaj sur la fono (ĉeleta emajlo).
La emajliza metio aperis en la 3-a jarmilo a. K. en Egiptio (bela ekzemplo postrestis debroĉo (pektoralo) de faraono Senusert la 2-a. Poste oni ellaboris diversajn metodojn por aperigi bildetojn, rezistantajn al la temperaturo, mekanikaj damaĝoj.
Unu metodo estis, ke oni elformis sur la grundo diversmetode iun figuron, bildeton per lamenetoj aŭ per la emajlo mem kaj poste la tuton kovris per travidebla emajlo.
engravurita emajlo aperis dum la Romia epoko: oni gravuris la ornamaĵon en la materialo, poste plenigis tion per emajlo. La metodo refloras ekde la 11. jarcento.
farbita emajlo
La farbita emajlo aperis fine de la 15-a j.c. (Limoges), la francoj malkovris en la 17-a jarcento la emajlo-farbadon sur blanka fono. Tio ebligis la ornamigon de metiaĵoj per koloraj bildetoj.