Elipso kaj aliaj konikojLa elipso estas la loko de punktoj kies sumo de la distanco al du fiksitaj punktoj, nomataj fokusoj, estas konstanta.
Laŭmatematiko,elipso estaskurbo ĉirkaŭ du fiksitaj punktoj (fokusoj), en kiu la sumo de la distancoj inter punkto en la kurbo kaj la du fokusoj estas konstanto. Elipso estas speco dekoniko. Sekonuso estas tranĉata kunebeno kiu ne intersekcas la konusan bazon, la intersekcaĵo estas elipso.
Se la du fokusoj samlokas, la figuro estascirklo. Tial, cirklo estas speciala speco de elipso.
LaŭFrancisko AzorínElipso estasKurba, fermita linio, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiuj ĝiaj punktoj al la fokusoj estas ĉiam konstanta; ĝi estas unu el la tri konikoj (elips, hiperbolo k. parabolo).[1] Kaj li indikasetimologion el grekaelleipsis elelleipein (aliri), kaj de tie lalatinaellipsis. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiajElipsologio, por pristudo pri elipsoj; elipsografo, por aparato por desegni elipsojn; elipsoido, por duaorda surfaco formita per la revoluo de duonelipso ĉirkaŭ unu el ĝiaj aksoj (kun la hiperboloido k. paraboloido, formas la kvadrikoj [tiele: sen akuz.]).[2]