Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Elihu Root

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elihu Root
Nobel-premiito
Persona informo
Elihu Root
Naskiĝo15-an de februaro1845 (1845-02-15)
en Clinton
Morto7-an de februaro1937 (1937-02-07) (91-jaraĝa)
en Nov-Jorko
TomboHamilton College Cemetery(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materHamilton College(en)Traduki
Universitato Kolumbio
New York University School of Law(en)Traduki
Williston Northampton School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioRespublikana PartioRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboElihu Root
Familio
PatroOren Root(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoNancy Whitney Buttrick(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojOren Root Jr.(en)Traduki kajEdward Walstein Root(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oClara Frances Wales(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojEdith Root(en)Traduki, Elihu Root, Jr.(en)Traduki, Edward Wales Root(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
diplomato
advokato
juristoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoJuro,politiko kajdiplomatioRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enVaŝingtonovd
 
Postenoj
Postenojusona senatano(1913–1915)
usona senatano(1911–1913)
usona senatano(1909–1911)
usona ministro pri eksterlandaj aferoj(1905–1909)
United States Secretary of War(en)Traduki(1899–1904)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojInstituto de Juro Internacia(1912–)
Usona Akademio de Artoj kaj Beletro
Amerika Filozofia Societo
Fi-Beta-Kapa-Societo
Usona Akademio de Artoj kaj SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Elihu ROOT (15-an de‏ februaro1845 -7-an de februaro1937) estisusonanaadvokato kajŝtatisto, kiu servis kiel la Sekretario de Milito kaj poste kielUsona ministro pri eksterlandaj aferoj. Li gajnis laNobel-premion pri paco en1912.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Root estis naskita en Clinton,Nov-Jorkio al Oren kaj Nancy Root. Lia patro laboris kielprofesoro primatematiko ĉe Hamilton College, kie Root diplomiĝis. Li laboris kiel instruisto ĉirkaŭ unu jaro kaj en1867 diplomiĝis prijuro ĉeUniversitato de Novjorko kaj eklaboris sendepende sur la studfako. Lia sperta subfako estis kompania juro kaj Root estis membro de la defenda teamo de eksa membro de laUsona Domo de Reprezentantoj William Tweed, kiu estis akuzita prikorupteco. Liaj klientoj ankaŭ inkluzivasChester Alan Arthur, kiu, kielPrezidanto de Usono, nomumis Root distrikta advokato en Novjorko.

Kiel parto de sia membreco en la kluboUnion League (Unia Ligo), kie Arthur ankaŭ estis membro, Root estis elektita prezidanto de la klubo de1898 ĝis1899 kaj denove de1915 ĝis1916. Ĉi tiu klubo ankaŭ inkluzivisvicprezidantonTheodore Roosevelt, kaj en la kabineto en kiu Roosevelt deĵoris, subprezidantoWilliam McKinley, Root estis nomumita ministro pri milito. En ĉi tiu rolo, li deĵoris en1899 ĝis1904, sub prezidantoj McKinley kaj Roosevelt, kaj mastrumis la restrukturigon de laArmeo de Usono, la vastigon de la ĝenerala stabo de la armeo, vastigon deMilitista Akademio de Usono kaj la establon de la Milita Kolegio de la Usona Armeo. Krom tiuj, la rangigaj praktikoj en la armeo estis ŝanĝitaj dum lia tempo kaj profesiaj trejnaj lernejoj estis establitaj. Krome laŭ lia propra iniciato komenciĝis rotacio inter operaciaj soldatoj kaj administraj soldatoj. Lia eniro en oficejon post laUsono-Hispana Milito igis lin establi la aŭtoritatojn enKubo kajFilipinoj kaj abolidoganojn sur importado de varoj dePorto-Riko. Fine de sia permanenta ofico li revenis al juro, sed baldaŭ Roosevelt nomumis lin al laUsona ministro pri eksterlandaj aferoj.

Kiel ŝtata sekretario, de1905 ĝis1909, Root ankaŭ enkondukis organizajn ŝanĝojn en la eksterlanda servo kaj kondukis al ĝia agnosko kiel parto de lapublika sektoro. Root reklamis lapolitikon de la malferma pordo kiu komencis lia antaŭulo, John Hay, kaj liaj rimarkindaj agoj inkluzivis la subskribon de la interkonsento Root-Takaira kunJapanio. Dum lia tempo, ankaŭ la disputo kunBritio pri la limoj deAlasko kaj la limoj de la fiŝkaptaj areoj en laNorda Atlantiko estis solvitaj.

De1909 ĝis1915, Root deĵoris en laSenato kiel reprezentanto de la ŜtatoNov-Jorkio nome de laRespublikana Partio. Paralele al sia pozicio kielsenatano li funkciis kiel prezidanto de laFonduso Carnegie por Internacia Paco (1910 -1925), establita tiutempe la Akademion de Internacia Juro enNederlando. En1912 li ricevis laNobel-pacpremion pro siaj klopodoj antaŭenigimediacion kaj internacian kunlaboron.

Root publike deklaris sian opozicion al laneŭtrala politiko farata de prezidantoWoodrow Wilson antaŭ ol Usono eniris launuan mondmiliton. En1916 li kandidatiĝis por elektado kielrespublikana prezidenta kandidato, kontraŭ la prezidanto Wilson nome de laDemokrata Partio, sed malsukcesis en sia kandidateco kaj estis venkita deCharles Evans Hughes. Tamen prezidanto Wilson nomumis Root en junio1917 reprezenti Usonon enRusio por helpi laProvizoran Registaron formitan tiutempe, antaŭ laOktobra Revolucio.

Fine de la unua mondmilito, Root subtenis la fondon de laLigo de Nacioj kaj estis membro de la fonda teamo de laInternacia Kortumo. En1921, Root estis la fonda prezidanto de la Konferenco pri Eksteraj Rilatoj, kaj en1922 li estis nomumita de prezidantoWarren Harding por reprezenti Usonon ĉe la Internacia Konferenco pri la Limigo de la Uzado de Armiloj.

Samtempe kun siaj diversaj roloj, Root daŭre okupiĝis pri la jura fako. En 1906 li fondis la Usonan Asocion por Internacia Juro kaj en1923 li estis unu el la fondintoj de la Instituto de Usona Juro. Li ankaŭ funkciis kiel Vicprezidanto de la Usona Pac-Societo.

Root mortis en1937 enNovjorko. De lia geedzeco kun Clara denaske Wills li havis tri infanojn. La domo, kie la familio loĝas ekde1893, estis deklarita historia nacia loko en1972.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
 Elihu Root enVikimedia Komunejo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Elihu_Root&oldid=8979790"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp