Elif ŜAFAK (turke:Elif Şafak; naskiĝis kielAlif Bilginla 25-an de oktobro1971 enStrasburgo,Francio) estas turka-britaromanisto, eseisto,publika parolanto, politika aktivulo kaj verkisto, kiu verkas en laturka kaj laangla.
Aktuale en 2022, Ŝafak estas la verkinto de 14 libroj, el kiuj 9 estas romanoj.
Kiam ŝi komencis verki ŝi decidis kombini la nomon de sia patrino, Ŝafak, kiu signifas "tagiĝo" kun sia propra nomo por kreiplumnomon.
Ŝafak naskiĝis al filozofa patro kaj diplomata patrino. Kiel infano, ŝiaj gepatroj disiĝis kaj Ŝafak estis kreskigita fare de ŝia patrino sole, kiun ŝi asertas influis ŝian verkadon. Ŝi pasigis ŝiajn adoleskojarojn enMadrido kajAmano kaj tiam revenis al Turkio. Poste ŝi vivis en multaj aliaj lokoj tra la mondo.
Ŝafak estas edziĝinta kaj patrino de du infanoj kaj nuntempe dividas sian tempon interLondono kajIstanbulo. Ŝi vidas sin kielfeministo kaj multe protestas kontraŭdiskriminacio de virinoj en Turkio, same kiel kontraŭ GLAT-diskriminacio.
Ŝiaj libroj gajnis plurajn premiojn en Turkio kaj estis nomumitaj por internaciaj premioj kiel ekzemple la Sendependa Premio, la premio Baileys por fikcio fare de Virinoj, la irlanda IMPAC premio, kaj aliaj.
Sekve de ŝian libron "La Bastardo de Istanbulo", kiu traktas laarmenan genocidon, Ŝafak estis procesigita en Turkio por "vundi la sentojn de la turka popolo".