Elektronvolto (mallongeeV) estasmezurunuo deenergio.
Elektronvolto estas energio, kiun ekhavaselektrono (aŭ aĵo kun la samaelektra ŝargo) trairantetension je 1volto.
Elektronvolto estas ankaŭ uzata en la formulado demaso enpartikla fiziko, kaj pro la formuloE=m·c2, sekvas ke la kutima mezurunuo estas laGeV/c2.
Ĉarelektra ŝargo de elektrono estas −1,60217653(14)×10−19kulomboj do
- 1 elektronvolto = 1,60217653(14)×10−19ĵuloj .
Notu, ke signon de la ŝargo oni ĉi tie malatentas, estas prenite ke elektronvolto estas valoro.
Mallongigoj kaj oblaj unuoj:
- keV estaskiloelektronvolto, kio estas 1000 elektronvoltoj
- MeV estasmegaelektronvolto, kio estas 106 elektronvoltoj
- GeV estasgigaelektronvolto, kio estas 109 elektronvoltoj
- TeV estasteraelektronvolto, kio estas 1012 elektronvoltoj