Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Elektrocentralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunigi
Oni sugestaskunigi ĉi tiun artikolon kunElektrejo.
Bonvolu diskuti en laDiskuto:Elektrejo. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion.
La akvobaraĵo Tri Gorĝoj estas klara ekzemplo deakvoelektrejo.

Elektrejo[1] estas instalaĵo por produktado deelektra energio. La termino estas neŭtrala rilate grandecon kaj metodon. Pri grandaj kaj centraj instalaĵoj, pri kiuj temas ĉi-tie, ankaŭ uzatas la esprimoelektrocentralo[2] aŭ simple la samsignifa (sed plursignifa) esprimocentralo[3].

Specoj de elektrejoj

[redakti |redakti fonton]

Produktado de elektra energio povas okazi laŭ pluraj metodoj:

Kreskantan signifon havas intertempe la produktado de elektro en pli malcentraj instalaĵoj; plej konataj estas lasunpaneloj, sed kreskis ankaŭ la nombro kaj instalita povumo de malgrandaj elektrejoj kun motoroj, kiuj uzasbiogason aŭ plant-oleon.

En la pasintaj jardekoj oni kreis instalaĵojn por lasamtempa produktado deelektro kajvarmo ; tiuj kutime estas relative malgrandaj, ĉar necesas liveri la varmon al relative proksima varmo-uzanto, ekzemple loĝdomoj. La tradicia centralo kontraste ne uzas la varmon, sed nur forigas ĝin. Alilingvaj terminoj por tiu proceduro (kiun oni povus nomi esperantekun-generado) estasCogeneration (angle),Cogeneración (hispane),Cogénération (france) aŭKraft-Wärme-Kopplung /Blockheizkraftwerk (germane).

Elektrejo povas uzigenerilon, se estas mekanika energio. Sed estas diversaj eblecoj, senpere de turniĝaj maŝinoj, produkti elektran kurenton, ekzemple el lumo (sunpanelo) aŭ el kemia energio (fuelpilo).

Ekzistas projektoj por centraloj, kiuj uzos lafuzion deatomkernoj, sed ili estas nun en eksperimenta fazo (viduITER). Oni volas ekkonstrui unu en Francio (Cadarache). La planata centralo - laŭ la kalkuloj - havuspovumon je 500megavatoj.

Vortdeveno

[redakti |redakti fonton]

La termino"centralo", kiu ankaŭ en Esperanto havas interalie la signifon "elektrejo", ekestis fine de la19-a jarcento, kiam pli grandaj (centraj) instalaĵoj transprenis la produktadon de elektro, kiu estis ĝis tiam produktita en pli malgranda kaj malcentra maniero. Lageneriloj en la komenca periodo de elektro estis ligitaj al malgrandaj vapormaŝinoj aŭ motoroj, kiuj funkciis pergaso kaj troviĝis en la kelo de domoj. Iuj domoj, nome teatroj, kasteloj kaj muzeoj, havis propran instalaĵon.

Pro teknikaj kialoj, tamen, la ofte uzatakontinua kurento ne toleris longdistancan transporton.

La kreskiĝanta bezono da kurento kaj la ŝanĝo de la brulmaterialo al la pli malmultekostakarbo gvidis al pli grandaj generatoroj, kiuj unue estis je la rando de la urboj, kaj poste preferinde apud la minejoj. La enkonduko dealterna kurento ekpermesis, per uzo detransformatoro, la malligon de produktado kaj uzado.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1.  elektrejo enReVo
  2.  elektrocentralo enReVo
  3.  centralo enReVo

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Elektrocentralo&oldid=9163260"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp