Basgitaro aŭelektra baso estasmuzikakorda instrumento. Ĝi similas algitaro sed ĝia sono estas je unuoktavo pli malalta, dobaso. Muzikisto kiu ĝin ludas estasbasgitaristo.
Origine estis kielbasgitaro nomata instrumento, kiu ekestis meze de la 19-a jarcento kaj hodiaŭ nomiĝaskontragitaro: variaĵo de gitaro, kiu aldone al la 6 kutimajkordoj ankoraŭ havis 5-12 aldonajn kordojn sur dua gitara kolo. Tiu instrumento ankoraŭ hodiaŭ estas uzata enfolklora muziko kiel akompanilo de kantistoj aŭ de aliaj, melodiaj instrumentoj.
Basgitaro kutime havas 4kordojn sed ekzistas ankaŭ variantoj kun 5 aŭ 6 kordoj. Ekzistas malmultaj basgitaroj kiuj havas pli ol ĉi tiom da kordoj, kiuj nomiĝas "vastiĝat-atingpovaj basgitaroj."
Viola baixo estas basgitar-simila instrumento de la portugala muzika ĝenroFado. Krome ĝi uziĝas en la tradiciaj portugalaj instrumentaj ensembloj, kiuj nomiĝas "tunas". En la muzika ĝenro la instrumento ne nepras, sed pli kaj pli ofte uziĝas kaj substrekas laritmon per basaj tonoj.
Gitarono estas meksika bas-muzikilo, kiu havas ses kordon: tri kordoj estas ŝtalaj kaj tri estas nilonaj. Ĝi havas grandegan korpon sed malgrandan kolon. Oni uzas ĝin por ludi mariachi-muzikon.