"Post la laboro" (1885), verko deAlbert LefeuvreEpizodo depodkastoKern.punkto pri Elbrula sindromo. Laika debato pri ofte aŭdata sindromo de la moderna labormondo
Elbrula sindromo,elbruliĝo,elĉerpiĝego (angleburnout aŭburn-out syndrome) estas fasko da simptomoj pro elĉerpa reago de la korpo kaj menso kiel rezulto de longdaŭra streso kaj ŝargoj en la laborejo[1][2], Ĝi tuŝas plej ofte homhelpajn laboristojn. Ĝi aperas pro longtempa psiĥa, emocia ŝarĝo,streso, kaj la sekvoj estas fizika kaj emocia laciĝo, cinikiĝo,depresio kaj/aŭ forlaso de la profesio.
La simptomoj estas travivataj laŭ tri diversaj kategorioj (dimensioj) de simptomoj[3]:
Emocia elĉerpiĝo
Sperto de malsukceso
En la interpersonaj kontaktoj aperas negativa, cinika, malbon-intenca komunikada stilo. Oni povas ankoraŭ rimarki malintereson, sen-emocian staton, retiriĝon, elĉerpiĝon aŭ trosenteman, defendan konduton.
Aliaj simptomoj
Korpa-spirita elĉerpiĝo, kiu ne malaperas eĉ kun plusaj ripozoj.
Sindona vivmaniero, certiga premo.
Malatento al la propraj spiritaj-fizikaj bezonoj.
Kresko de la maltolereco, plia sentemo je streso.
Perdo de ligo al interna mondo: ekz. ili sentas fremda la propran korpon.
↑(en) C. Maslach i. a.:Job Burnout. En:Annual Review of Psychology, 52, 2001. T. S. Kristensen k. a.:The Copenhagen Burnout Inventory: A new tool for the assessment of burnout. En: Work & Stress 19 (2005) Nr. 3