Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Elbląg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elElblongo)
Elbląg,esperante Elblongo
germane:Elbing

Flago

Blazono

FlagoBlazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urboHansa urbo • urbego • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio
 
Ĝemelurboj
CompiègneKaliningradoBaltijskBarßelLeerDruskininkaiNavahrudakTernopiloCoquimboBaojiTajnanNowy SączTrowbridgeLiepāja • Hînceștivd
Elbląg (Pollando)
Elbląg (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoElbląga
ProvincoVarmio-Mazurio
Distrikto-rajtaJes
DistriktoElbląg
KomunumoKomunumo Elbląg
Speco de komunumoUrba
Fondita en1237
Urborajtoj8.03.1246
Koordinatoj54° 6′ N,19° 24′ O(mapo)54.09444444444419.404166666667Koordinatoj:54° 6′ N,19° 24′ O(mapo)
Areo80 km²
Loĝantaro115220 (en 2021)
Loĝdenso1 443 loĝ./km²
Poŝtkodood 82-300 do 82-315
Telefona antaŭkodo55
AŭtokodoNE
EstroJerzy Wilk (Georgo Wilk)
Titolo de estroUrbestro
Nomo de estraroUrba Konsilantaro deElblongo
Adreso de estraroul. Łączności 1
Poŝtkodo de estraro82-300
Komunuma retejohttp://www.umelblag.pl
vdr

Elbląg (esperante:Elblongo;prapruse Elbings;latine Elbinga, Elbingus;germaneElbing;ruseЭльблонг) estas urbo en nuna Pollando. Ĝi situas en laVarmio-Mazuria Vojevodio, estas la sidejo de ladistrikto Elbląg kaj de la vilaĝa komunumo Elbląg, sed la urbo mem estas aparta de ladistrikto Elbląg kaj la vilaĝa komunumo Elbląg. Fine de 2021 en la urbo vivis115 220 loĝantoj. De la jaro1992 Elbląg estas la sidejo de la ElblongaDiocezo.

La Panoramo de Malnovurbo deElblongo / Elbląg, vido el la mezepokaj defend-muroj, el la komercista turo
La Panoramo deElblongo, vido el la turo de la Katedralo de Sankta Nikolao
Bulvardo de la pola reĝoSigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) en la Malnova Urbo deElblongo / Elbląg, de tie komencos la ek-konstruata de 2019 la nova kanalo traVistula Laguno kaj Vistula Terlango - kiu rekte ligos la haven-urbon Elbląg kun laBalta Maro
La Malnova Urbo deElblongo, vido de la Foir-pordego
La Foir-pordego en la Malnova Urbo
La akvo-vojoGdansko-Elblongo, tra kanalo de VistulaTerlango kaj traVistula Laguno al la haven-urboElblongo / Elbląg, ([1])
La Arkeologia Muzeo
La Biblioteko deCyprian Kamil Norwid enElblongo, iama preĝejo deSankta Spirito, el la 13 jc
La historiaj brikdomoj ĉe la strato de Sankta Spirito
La monumento deJohano Paŭlo la 2-a ĉe la Katedralo de Sankta Nikolao
La preĝejo deSankta Triunuo, enElblongo,trabfakaĵo (la konstruaĵo de la preĝejo iam staris en la vilaĝo Kaczynos endistrikto Malborski kaj la tuta estis transportita al nova loko

Ĝi estis fondita kiel germana urboElbing en la jaro1237, kaj havasurborajtojn ekde la jaro1246. Tiel ĝi estas la plej malnova urbo en la nuna provinco kaj apartenas al la plej malnovaj urboj en la areo de nuntempaPollando post 1945. La urbo havis la rajton aktive partopreni dum la elektado de la polaj reĝoj. La urbo estas la plej malalte lokita super lamarnivelo (apude de la urbo estas la rekordadepresio en Pollando t.e. -1,8 m sub la marnivelo) kaj situas ĉe la elfluo de nun nomata Elbląg al laVistula Laguno.

Ĝis la jaro1945 la urbo estis parto deOrienta Prusio kaj apartenis alGermanio. Dum laMezepoko la urbo apartenis al la komercaHansa Ligo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La prehistorio de la ĉirkaŭaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La unuaj homaj spuroj en la ĉirkaŭaĵo de la hodiaŭaElblongo devenas de la 9-a aŭ 8-a jarmiloa.K., do ĉe la fino depaleolitiko, t.e. de la malnovaŝtonepoko. Oni trovis ĉi tie la silikaj sagpintoj (vidu al apudan foton), karakterizaj al la Svidera kulturo (vidu la apudan mapon). Ĉirkaŭ la 7-a kaj 6-a jarcentoja.K., post la ŝanĝo de la klimato, la tiama loka homaro pro la migrado derangiferoj migris al nordo deEŭropo, kaj el la norda Eŭropo kaj okcidentaSiberio venis tien la homaro de laKunda kulturo. Poste dumneolitiko regis tie la homaro de lafunelpokalkulturo. La plej grandaj ŝanĝoj estis ligitaj kun la spertoj en ter-kulturado kaj bredado de bestoj. Al tiuj terenoj venis i.a. homaro de la tn. kulturo de globaj amforoj (vidu la foton). Ĉirkaŭ duone de tria jarmiloa.K. aperas tie la homaro de laŝnurceramika kulturo.

La ĉirkaŭaĵoj dum labronza epoko kaj lafera epoko

[redakti |redakti fonton]

Labronza epoko, daŭranta de la jaroj -1700 ĝis -650, estas ligita, speciale de sia komenco, ĝis la jaro -1100, kun la klara regreso de de la disvolvo de setlado sur tiuj terenoj, kun la signifa malgrandiĝo de la homaro kaj la dispelo de la ĝisnunaj setlejoj. Ĉirkaŭ -1000 sur la apudaj terenoj aperis ne multaj setlejoj de la grupo deVarmio-Mazurio en la luzacia kulturo (vidu la supran mapon). La vigliĝo de la setlado okazis nur dum la fruafera epoko (jaroj -650 ĝis -125). Sur la bazo de la luzacia kulturo kreiĝis la pomeria kulturo kaj kulturo detumultoj okcidentbaltiaj (vidu la apudan mapon). Tiam plimulto de la setlejoj oni konstruis ĉe la riveroj kaj akvejoj, ekzemple la Lago Druzno kaj laVistula Laguno.Krom laagrikulturo,bredado kajfiŝkaptado en la mastumado dum tiu periodo, ankaŭ gravis lametio, ĉefepotfarado,fandado,forĝado, kaj ankaŭ prilaboro deligno,sukceno kajŝtono.

La historio de Elbing dum laMezepoko

[redakti |redakti fonton]

La nomo Elbing (poste poligita al formo Elbląg) devenas de la rivero Ilfing (la hodiaŭa rivero Elbląg), nomis ĝin la vojaĝanto kaj komercisto Wulfstan el „Haedum“ (Haithabu) en la jaro 890. La urbo ricevis la nomon Elbing ĝuste de la nomo de rivero en la unua duono de la 13-a jc. La unua setlejo estis de la printempo de la jaro 1237 sur la malgranda insulo ĉe la elfluo de la rivero Ilfing. Konstruis ĝin la kavaliroj de laTeŭtona Ordeno sub gvido de Hermann von Balk. En la jaro 1240, kiam la fortikaĵo jam estis detruita fare depraprusoj Pogezanoj (vidu la apudan mapon), teŭtonoj konstruis la defend-kastelon sur la tereno de la nuna urbo. Ĉirkaŭ la kastelo aperis la komerca setlejo. En la jaro 1246 Elbing ricevis laurborajtojn laŭ leĝo deLubeko. Tiam en la urbo estis la landa sidejo de Grandaj majstroj de laTeŭtona Ordeno. Al la urbo la teŭtonaj kavaliroj invitis la germanajn kolonianojn kaj de tie teŭtonoj komencis militon kun la loĝantaj tie en proksimeco lapraprusoj. Dum la unuaj 70 jaroj Elbing estis la plej grava centro de la urba vivo en la tiama ŝtato de laTeŭtona Ordeno kaj la nura mara haveno kaj militbazo de la organizata teŭtona ŝtato.

La historio de Elbing dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝis la jaro 1309 Elbing plenumis la rolon de administracia centro de la ŝtato deTeŭtona Ordeno kaj estis tie la loko de teŭtona kapitulo (parlamento). La bazo por la disvolvo de la urbo estis la mara komerco, venadis tiel ne nur la varoj, sed ankaŭ la kolonianoj el diversaj landoj. EnElblongo setligadis la meklenburgianoj, lubekanoj, nederlandanoj, amase alvenadis ankaŭ vestfalianoj, kaj malpli amase saksianoj, angloj, francoj kaj skotoj. Elblongo apartenis al laHansa Ligo (vidu la apudan mapon). La komercistoj deElblongo estis aktivaj en la kantor-urboBruĝo kaj decidis pri la akceptado al laHansa Ligo de novaj urboj. De la fino de la 14-a jcElblongo iom post iom perdadis la gravecon porDancigo, kiu poste tut-prenis la komercon de pola greno enEŭropo. En la jaro 1440 ĝuste en Elbing kaj Marienwerder (nun poleKwidzyn) kreiĝisPrusa KonfederacioPrusia Konfederacio (en germanaPreußischer Bund) estis organizo formita la21-an de februaro 1440 ĉeMarienwerder de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj enPrusio, por kontraŭi la maljustecon ĉe laTeŭtonaj Kavaliroj. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la Lacerta Unio establita en 1397 de nobeloj elChełmno.

En 1454, la estro de laPrusa Konfederacio, nome Johannes von Baysen, formale petis al la reĝoKazimiro la 4-a, aligi Prusion en laRegno de Pollando kielfeŭdo. Tio markis la ekon de laDektrijara Milito inter laOrdena Ŝtato kaj Pollando, kun la prusiaj urboj financante la militajn kostojn de tiu lasta. Laŭ la dua Traktato deToruno tio estis la fino de laDektrijara Milito en la jaro 1466 kajElblongo ekestis en la limoj dePollando (vidu la apudan mapon) kaj tio daŭris 300 jaroj t.e. ĝis la jaro 1772, tiam okazis launua dispartigo de Pollando fare de imperioj dePrusio,Rusio kajAŭstrio.

La historio deElblongo de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj

[redakti |redakti fonton]

Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj estis la tempo de disvolvo de la urbo kaj la mara komerco ligita kun la milito de pola reĝoStefano Báthori kun la ribeligitaDancigo. La tuta pola eksporto kaj importo okazadis tiam pere de la haveno enElblongo ĝis la interkonsento de pola reĝo kun la urbanoj de Dancigo. Dum la sveda-pola milito nomataSveda diluvo (vidu la apudan mapon) la sveda armeo ekokupisElblongon la 22-an de decembro 1655. La detruoj dum la sveda okupado dum la jaroj 1656-1660 haltiĝis disvolvon, krome aperisepidemioj malgrandigis la nombron de la urbo. Dum laGranda Nordia Milito (1700-1721) (vidu la apudan mapon) la urbon okupadis laŭvice taĉmentoj svedaj (1703-1710), rusaj (1710-1712) kaj saksiaj (1712). La sekva ĉeesto en la urbo de fremdaj taĉmentoj draste reduktis la urban kason. La falinta kaj ruiniĝita urbo estis facila akiraĵo dePrusio. En la jaro 1772, okazis launua dispartigo de Pollando kajElblongo ekestis en la aneksitaj terenoj fare dePrusio. La urboElblongo perdis la ĝisnunajn privilegiojn kaj iĝis marĝena nur distrikta urbo.

La historio de Elbing dum la 19-a jarcento

[redakti |redakti fonton]

De la jaro 1815 ĝis 1920Elblongo apartenis al la Danciga Administra Distriktaro en la prusia provincoOkcidenta Prusio. Komence de la 19-a jc la urbo plenumis nur malgrandan rolon kiel la riverhaveno en la loka komerco. Elbing serĉis novajn vojojn de la ekonomia disvolvo kaj iom post iom tio sukcesis kiel ekonomia-, administra kaj milit-centro. Jam en la dua duono de la 19-a jarcento, kronSzczecin, la urbo fariĝis forta prusia centro de la metal-industrio. Dosvolviĝis la industrio: teksista, farbista, vitrista kaj ŝipfareja. Estis establigitaj pluraj entreprenoj agrikultur-konsumaj, tabak-, sapo-, kolz-oleo-, kaj tuber-amel-entreprenoj. La dungado de infanoj, trolonga labortago kaj mizeraj slajroj rezultis la revoluciaj tendencoj en la urbo. Ĝis la eksplodo de laUnua Mondmilito okazadis en la urbostrikoj. Tamen la disvolvon de la urbo rompis la monda ekonomia krizo en la jaro 1918.

La historio de Elbing dum la jaroj 1900-1945

[redakti |redakti fonton]

Sekve de la decidoj de laTraktato de Versajlo el la jaro 1919 Elbing restis en la limoj deGermanio, sed en la provincoOrienta Prusio (vidu la apudajn mapojn). Dum la tridekaj jaroj de la 20-a jc okazis la denova disvolvo de la industrio sur la tereno de la urbo. la urbo fariĝis unu el la plej grandaj garnizonaj urboj en laTria Regno. En diversaj partoj de la urbo oni konstruiskazernojn porartilerio,kavalerio, por la inĝenieraj taĉmentoj kaj por lainfanterio. Estis en la urbo konsulejoj deSvedio,Svislando kajPollando. Dum laDua Mondmilito la socia kaj ekonomia vivo de la urbo estis subordigita por la milit-bezonoj. De marto 1940 estis tie la germanaekstermejo (koncentrejo) en 'Stutthof. La unuaj taĉmentoj deRuĝa Armeo proksimiĝis alElblongo la 23-an de januaro 1945. Finfine laRuĝa Armeo kaptis la urbon la 10-an de februaro 1945. La bataloj dum januaro kaj februaro multe detuigis la urbon. Post la kapto de la urbo fare de laRuĝa Armeo la maŝinoj el la lokaj fabrikoj estis fortransportitaj al fora interno deSovetunio.

La historio deElblongo post la fino de laDua Mondmilito

[redakti |redakti fonton]

La 19-n de majo 1945 okazis la transdono de potenco al la urbaj civilaj komunistaj aŭtoritatoj de la manoj deRuĝa Armeo. De tiamElblongo estas en la limoj dePollando. La prioritato de la civilaj komunistaj aŭtoritatoj estis plifortigo de pola karaktero kaj identeco de la urbo, tiam ankaŭ estis kontinuata la deporto de la resto de germanoj (plimulto fuĝis kiam proksimiĝadis laRuĝa Armeo) kaj tio okazadis laŭ la decidoj dePotsdama Interkonsento. Post la transpreno de la potenco fare de polaj komunistoj sufiĉe rapide disvolviĝis la industrio. Ĝis hodiaŭ funkcias la entreprenoj kiuj produktas la vapor- kaj gas-turbinoj, la entrepreno produktanta la ŝtal-konstruaĵoj kaj entreprenoj kiuj prilaboras la metalojn. Funkcias tie la firmaoj el la branĉoj: meblaj, ledaj kaj vestaĵaj. Dum laPola ribelo de Decembro 1970 (Decembro 1970) ankaŭ enElblongo okazis la protestoj de la laboristoj kontraŭ la komunistoj (vidu la apudan foton). Dum la jaroj 1975-1999 estis la sidejo deVojevodio enElblongo. Poste la urbo ekestis en laVarmia-Mazuria Provinco (vidu la apudan mapon). Nun la urbo aktivas en laEŭropregiono "Baltiko" en kiu ĉeestas la ĉemaraj regionoj dePollando (laPomeria Provinco kajVarmia-Mazuria Provinco),Rusio (laKaliningrada provinco),Svedio (la provincoj:Blekinge län,Kalmar län kajKronobergs län),Litovio (laDistrikto Klaipėda) kajDanio (la insuloBornholm) (vidu la apudan mapon).[2]

Bibliografio:

  • Janusz Bieszk (2010): Zamki państwa krzyżackiego w Polsce (La kasteloj de la Teŭtona Ŝtato (Teŭtona Ordeno), eld. Bellona,Varsovio.
  • Marek Gedl (1985): Epoka brązu i wczesna epoka żelaza w Europie (Labronza epoko kaj la fruafera epoko, eld. deJagelona Universitato,Krakovo.
  • Stanisław Gierszewski, Andrzej Groth, Antoni Czacharowski (1993-2005): Historia Elbląga (Historio deElblongo), vol. 1-5, eld. Marpress,Gdansko.
  • Stanisław Gierszewski (1988): Elbląg. Przeszłość i teraźniejszość (La pasinteco kaj nuntempo), Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
  • Eugen Gustav Kerstan (1967): Die Geschichte des Landkreises Elbing (La historio de distriktoElblongo), Elbinger Nachrichten (La Elblongaj Informoj) ,Oldenstadt.
  • Gerard Labuda (1961): Źródła skandynawskie i anglosaskie do dziejów Słowiańszczyzny (La skandinaviaj kaj anglosksiaj fontoj pri la historio de Slavaj Landoj), Państwowe Wydawnictwo Naukowe (La Ŝtata Scienca Eldonejo),Varsovio.
  • Franciszek Mamuszka (1978): Elbląg i okolice (Elblongo kaj ĉirkaŭaĵoj). Informator krajoznawczy (La landkona informilo), Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
  • Peter von Dusburg, Jarosław Wenta, Sławomir Wyszomirski (2011): Kronika Ziemi Pruskiej (Kroniko de Prusio)), Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Mikołaja Kopernika (La Scienca Eldonejo de la Universitato deNikolao Koperniko,Toruno.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]
La Katedralo de Sankta Nikolao
La strato de laSankta Spirito
La mezepoka trotuaro en Malnova Urbo

La honoraj civitanoj:

La titoloj donitaj post la jaro1989 (en krampoj la dato)

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en la urbo

[redakti |redakti fonton]
Skvaro deLudoviko Zamenhof enElblongo, la unuaZEO en la urbo, ĝi estis inaŭgurita la 24-an de novembro2014 dum la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio organizita deEDE-Pollando

Historio de E-Movado en la urbo

[redakti |redakti fonton]
La Malnovurba Urbodomo, rekonstruita en la2011 jaro post la kompleta detruo dum laDua Mondmilito, kie en2014 okazis la ekspozicio "Lingvo Esperanto 125-jara"


La 7-an de novembro2014 venis deKwidzyn al urboElblongo dum sia turneo traPollando la SenataEsperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre2012 enVarsovio en laPolaSenato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj laKonferenco pri Esperanto enPola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a.senatanoEdmund Wittbrodt kaj fare dePola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo deMenato de Esperanto elJapanioEtsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post laSenato estis prezentata enVarsovio,Malborko,Nowy Staw,Tczew,Gdynia,Pelplin,Wołów,Złotoryja,Vroclavo,Sosnowiec,Czeladź,Będzin,Lębork,Lodzo,Loviĉo,Sztum,Kwidzyn, la ekspozicion invitis al la urboElizabeta Szczesiul-Cieślak (la redaktorino de la gazeto por handikapuloj "Razem z Tobą" / "Kune kun Vi", la duonfilino de la mondfama loka esperantistoStefano Tuszer (li estis blindulo, la iama vicprezidanto deLIBE, li mortis en la jaro2002) kaj la Urbestro de ElblongoJerzy Wilk sub kies Patroneco okazis la Ekspozicio kaj la lokaj esperantistoj. La vernisaĝo okazis la 24-an de novembro2014 kaj ĝi estis ligita kun la oficiala inaŭguro de la Skvaro deLudoviko Zamenhof (la unuaZEO en Elblongo, vidu la supran foton) proksime de la nova Urbodomo, ĉio okazis kun la ĉeesto de la Aŭtoritatoj de la Urbo, la lokaj filio de la Radio Olsztyn kaj la gazetaro kaj la ekspozicio daŭris ĝis la 12-a de decembro2014, la E-ekspozicio okazis en la ejoj de la Malnovurba Urbodomo enElblongo-vidu la apudan foton([3],[4],[5]).

(Jen ligilo al la urboplana portalo de la urbo Elblongo[6] , kie vi povas trovi la unuanZEOon t.e. la Skvaron deLudoviko Zamenhof, la foto de la skvaro estas supre en la artikolo).

La vernisaĝo okazis en la ekspoziciejo de la Malnova Urbodomo ĉe la Katedralo en la historia, malnova kvartalo de la urbo (vidu la apudan foton), krome en la Urbodomo okazis la rapida kurso "Esperanto dum 5 tagoj" gvidata deEduardo Kozyra elMalborko, la vic-prezidanto dePola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio, dum la komenco de la kurso la 25-an de novembro2014 estis prezentita la monologo "Doktoro Esperanto" deMario Migliucci en la traduko al la pola deRoman Dobrzyński.

De Elblongo la Senata E-Ekspozicio ekveturis alSlupsko ĉar estis invitita de Urbestro deSlupskoRobert Biedroń kaj doktoriĝ-kandidato en Pomeria AkademioMariusz Borysiewicz.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.youtube.com/watch?v=Wo2Yuapgy4s&t=8s
  2. laŭ artikolo de esperantistoMariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio enSlupsko, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso.
  3. http://www.elblag.net/artykuly/esperantysci-opanuja-elblag-wystawa-przedstawienie,15574.htm
  4. http://www.elblag.eu/index.php/miasto/7138-wiat-jzyka-esperanto-wystawa-monodram-i-lekcje
  5. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-02-15. Alirita 2016-01-11 .
  6. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-11-04. Alirita 2014-11-04 .

Galerio de iuj pliaj fotoj

[redakti |redakti fonton]
  • La rekonstruitaj brikdomoj de la Malnova Urbo
    La rekonstruitaj brikdomoj de la Malnova Urbo
  • La Katedralo de Sankta Nikolao
    La Katedralo de Sankta Nikolao
  • La Malnova Urboplaco
    La Malnova Urboplaco
  • La gimnazio n-ro 5 (de la jaro 1920) ĉe la strato Agrykola
    La gimnazio n-ro 5 (de la jaro 1920) ĉe la strato Agrykola
  • La Parko de Michał Kajka
    La Parko de Michał Kajka
  • La rekonstruitaj malnovaj brikdomoj (fakte nur de la originalaj fundamentoj) en Malnova Urbo
    La rekonstruitaj malnovaj brikdomoj (fakte nur de la originalaj fundamentoj) en Malnova Urbo
  • La rekonstruado de la malnovaj brikdomoj (fakte nur de la originalaj fundamentoj) en Malnova Urbo
    La rekonstruado de la malnovaj brikdomoj (fakte nur de la originalaj fundamentoj) en Malnova Urbo
  • La brikdomo en la novgotiko-stilo
    La brikdomo en lanovgotiko-stilo

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Elbląg&oldid=8986382"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp