Elamo estis antikvaregno en la sud-okcidento de la modernaIrano, oriente deTigriso kaj norde de laPersa Golfo. Por antikvuloj ĝi estis konata kiel 'huwaja' (perse), 'elimais' (greke), 'elam' (hebree), la elamanoj mem ĝin nomis 'haltamtu'. Al Elamo apartenis kvar urboj: Avan, Anŝan, Simaŝ kaj Susa (Suzo), laĉefurbo. Nuntempe la kerna parto de laregiono nomiĝasĤuzestano kaj troviĝas enIrano. Elamo estas ankaŭ la nomo deprovinco de tiulando, pli norde.
ĉirkaŭ - 1600: Oni kredas, kekasitoj kiuj kaptisBabilonon ankaŭ detruis Elamon.
ĉirkaŭ - 1160: Dum la regado de la reĝo Ŝutruk-Naĥĥunte, Elamo plifortiĝas kaj forpelas lakasitojn. Kreiĝas la unuaElama Imperio, kiu ekzistis nelonge.
ĉirkaŭ - 1120:Suzo kaj Elamo estis invaditaj de lababilona reĝo Nabuko la 1-a. Tio kondukas al la falo de laElama Imperio.
ĉ.- 750: La nova elama reĝlando stariĝas, sed ĝi ne estis tiel forta, kiel la antaŭa. Ĝin ofte minacisAsirio.
645 - Elamo estis konkerita deAsirio kaj aneksita. Post tio Elamo neniam sukcesis restariĝi kaj ĝia plua historio estis ligita kunMedio kajPersio.
ĉirkaŭ - 320: plej lastaj surskriboj en laelama lingvo.