Laarekacoj aŭpalmoj[2] (latineArecaceae, antaŭePalmae aŭPalmaceae) estasplantafamilio elangiospermoj (unukotiledonoj) kaj la sola familio el la ordoarekaloj, kiu jam estis disvastiĝanta antaŭ ĉirkaŭ 70 milionoj da jaroj en lakretotempo. Ili estas plurjaraj, unuseksaj aŭhermafroditaj, lignecaj plantoj, kun karakterizaj folitufo. La palmoj apartenas al launukotiledonaj florplantoj kaj pliiĝas persemoj. La familio de la palmoj havas laŭ aktuala taksado preskaŭ 190 genrojn kaj ĉirkaŭ 2530 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estasareko[2]. La infloresko estasspadiko, kovrita parte perspato, la folio estas kunmetita aŭ dividita.
Inter la palmacoj troviĝas la plej longa folio (25 metroj ĉe palmoj de genroRaphia), la plej granda grajno (ĝis 20 kg ĉeSejŝelpalmo), same kiel la plej grandainfloresko (ĉe genroCorypha kun 10 milionoj floroj je infloresko) de la planta regno.
La palmoj preferas la akvoriĉajn kaj varmajn regionojn, tiel ili troviĝas plej ofte en latropikoj kajsubtropikoj, en pli malvarmetaj regionoj kreskas nur kelkaj specioj, ekz. lamielpalmo. Ĝi kreskas ĝis super marnivelo de 4000 metroj.
La sistematiko de la Arekacoj estis en la lastaj jaroj molekulgenetike esplorita, ĉe kiu multaj longe ekzistantaj grupoj estis konfirmitaj. 2005 estis publikigita resuman klasifikadon de la familio.[6] La ĉi tie uzata sistematiko estas malgrave ŝanĝita versio publikigita enGenera Palmarum en la jaro 2008:[7]
Ĉe ĉirkaŭ 100 palmoj, la fruktoj estas manĝeblaj (daktilpalmo,palmirpalmo); ĉe aliaj specioj manĝeblas parto de frukto (kokosnukso,betelnukso, palmirpalmo). La manĝebla parto de palmtrunko estas nomata ankaŭpalmokoro, el la interno de palmotrunko de kelkaj specioj estas elgajneblasaguo. La suko (kaj eĉ la fruktokarno) de la palmoj estas uzeblaj por produkti trinkaĵojn aŭ ekstrakti el ili sukeron. Per tiesfermentado estiĝaspalmovino. Kelkaj palmaj floroj allogasabelojn, tiel oni povas kolekti palmomielon.
En multaj landoj, palmo estas bazmaterialo por domkonstruo, kiam oni uzas la trunkojn kiellignon kaj la akvoforkondukajn foliojn al la tegmento. Oni produktas elrotangpalmo laratan-meblojn.
↑Arekacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
↑The name "Palmaceae" is not accepted because the name Arecaceae (and its acceptable alternative Palmae,ICBN Art. 18.5Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivoWayback Machine) are conserved over other names for the palm family.
↑John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis:A New Phylogenetic Classification of the Palm Family, Arecaceae. Kew Bulletin, volumeno 60, 2005, paĝoj 559–569.(JSTOR)
↑John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis:Genera Palmarum. The Evolution and Classification of Palms. dua eldono. Royal Botanic Gardens, Kew 2008,ISBN 978-1-84246-182-2, S. 138 f.