Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

El Hornillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Hornillo
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo05415
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro280  (2024)[+]
Loĝdenso12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 15′ N,5° 6′ U(mapo)40.249722222222-5.1041666666667Koordinatoj:40° 15′ N,5° 6′ U(mapo)[+]
Alto745 m[+]
Areo24,22 km² (2 422 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
El Hornillo (Provinco Avilo)
El Hornillo (Provinco Avilo)
DEC
Situo de El Hornillo
El Hornillo (Hispanio)
El Hornillo (Hispanio)
DEC
Situo de El Hornillo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoEl Hornillo[+]
vdr

El Hornillo [elorNIljo] estasmunicipo en la sudo de laprovinco Avilo, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas alKomarko de Arenas de San Pedro kaj al lajurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomoEl Hornillo estas etimologie komprenebla kielLa Forneto.

El Hornillo en la provinco Avilo.
Pilorio.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 281 loĝantojn. Ĝi perdis 560 loĝantojn el la1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 83 km deAvilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Hoyos del Espino, Navarredonda de Gredos, El Arenal, Guisando kaj Arenas de San Pedro. El Hornillo estas en la suda parto de laSierra de Gredos, en la valo deTiétar je altitudo de 748 msm.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko deAl Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 15-a jarcento jam ekzistis la loĝloko kiu kiel El Hornillo ricevis en 1759 la titolo devilla, sendependigante sin disde la senjorlando de Arenas de San Pedro al kiu ĝi apartenis ĝis tiam.​ La urbiga dokumento estis subskribita de la reĝoFernando la 6-a. La simbolapilorio estas 3 m alta kaj estis translokigita el la dekomenca loko ĉe la ermiteko de Sankta Marko al loko ĉe la rivero.​ Ĝi aperas en la blazono sur ponto kaj pli klare en la flago.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kajrura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la ermitejo, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, banejoj kaj parkoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=El_Hornillo&oldid=8757347"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp