Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

El Gordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Gordo
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoEkstremaduro
ProvincoCáceres
KomarkoMaresme
Poŝtkodo10392
Politiko
UrbestroBautista Sanchez Monterroso
Demografio
Loĝantaro317  (2008)
Loĝdenso5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo39° 52′ N,5° 21′ U(mapo)39.8649863-5.3431839Koordinatoj:39° 52′ N,5° 21′ U(mapo)[+]
Alto321 m[+]
Areo78,72 km²
El Gordo (Ekstremaduro)
El Gordo (Ekstremaduro)
DEC
Situo de El Gordo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoEl Gordo (Cáceres)[+]
vdr

El Gordo (La Dikulo) estasmunicipo deHispanio, en laprovinco de Cáceres,regiono deEkstremaduro.

La loĝantoj nomiĝasgordeños. La censita populacio en2008 estis de 317 loĝantoj.

Situo

[redakti |redakti fonton]
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

El Gordo estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la plej nordorienta pinto de lakomarkodistriktoCampo Arañuelo, je altitudo de 321 m. La surfaco de ties teritorio estas de 78,72 km². Por atingi la vilaĝon oni devs veturi laŭ la aŭtoŝoseo deMadrido alLisbono aŭ inverse kaj kiam jam oni forlasas la regionon Ekstremaduro direkte al Madrido oni trovas la ŝoseon a El Gordo kiu distas de la aŭtoŝoseo nur 3 km.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Tradicie ĉefa enspezofonto estisagrikulturo (lino, kotono, tabako) kaj brutobredado. Nuntempe estas ankaŭ fabriko de eksplodaĵoj kaj armiloj. Tial pro manko de alternativoj, la laboristaro devas akcepti laborpostenojn en du same polemikaj laborlokoj, nome armilfabriko kiu produktas militmaterialon kaj municion en la lastaj jardekoj ĉefe por la militoj en Ukrainio kaj fare de Israelo,[1] kaj en riĉa kampardomaro ĉe akvorezervejo Valdecañas, kiun diversaj tribunaloj deklaris kontraŭleĝa, dum la regiona registaro apogis.[2]

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Demografia evoluo deEl Gordo inter2001 kaj2006

200120022003200420052006

298288274296300314

En 2011 estis 387 loĝantoj kaj en 2021 384, kio faras ĝin unu el malmultaj loĝlokoj de la regiono, kiu kreskiĝis kaj stabiliĝis danke al la proponoj de laborpostenoj en la armilfabriko, eksterleĝa luksa domegaro (vidu supren ĉe Ekonomio) kaj relative proksimaatomcentralo de Almaraz.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En tiu nordorienta angulo de Ekstremaduro antaŭKastilio estis post laReconquista limo inter la Regno de Leono kaj la Regno de Kastilio kaj domaroj kiuj loĝiĝis kaj senloĝiĝis laŭ la jarcentoj kaj la detruo de la pontoj sur larivero Taĵo kaj la ŝanĝoj de la vojoj. Laŭ tradicioj en tiu vilaĝo loĝis loĝantaro demoriskoj kiuj profitis la scipovon de la araba por komunikiĝi kaj vivteni sin kiel transportistoj aŭ mulistoj. Ĝi apartenis al laProvinco de Ávila antaŭ la kreo de Ekstremaduro kiel administra ento. La nomo de la vilaĝo eble devenas el la familinomo Gordo tre ofta en ĝi.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Preĝejo de San Pedro el ŝtono kun sonorilmuro el briko. La multnombra kolonio deblanka cikonio kiu kreskis en la1960-aj jaroj ĉefe danke al proksima akvorezervujo; estas pli da 400 cikonioj en tiom malgranda vilaĝo, do pli ol homoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Luis VelascoEl Gordo, el pueblo de Extremadura que sobrevive con la venta de armas a Ucrania o Israel Cáceres -Público 01 NOV 2024 - Alirita 01 NOV 2024.
  2. Nuria MorcilloEl Tribunal Supremo mantiene la demolición del complejo de Valdecañas Madrid, cincodias.elpais.com - 25a de Majo 2023 - Alirita la 1an de Novembro 2024.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=El_Gordo&oldid=8907976"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp