La plej malnovaj konataj ekvajfosilioj estas el la fruaeoceno el 54-milionoj da jaroj. Tiu specio,Hyracotherium (antaŭe konata kielEohippus), estis vulpeca animalo kies postaj pideoj havis po tri piedfingroj, kaj kies antaŭaj piedoj havis po kvar piedfingroj. Ĝi estis plantmanĝanto kiu manĝis molajn plantojn, kaj ĝi jam povis bone kuri. Pro la malsimpleco de ĝia cerbo, ĝi verŝajne estis vigla kaj inteligenta.[1] Venintaj specioj havis malpli da piedfingroj, kaj havis dentojn kiu povis pli bone maĉi herbojn.
La aro grandiĝis dum lamioceno kiam pluraj specioj aperis. Tiam, ekvoj estis pli ĉevaleca, kun proksimuma korpformo de nunaj animaloj. Multo el tiuj specioj uzis preskaŭ nur la meza, tria piedfingro por stari, kaj la aliaj malgrandiĝis. La nuna genroEquus, ĉeestis en la fruaplejstoceno, kaj rapide disiris tra la mondo.[2]