| Ekvatora Franca Afriko |
|

| 
|
| kolonio |
|---|
Geografio Ekvatora Franca Afriko |
|
| Ĉefurbo: | |
| Loĝantaro |
| |
| Ŝtat-strukturo |
| |
| Franciekvatorafrika franco |
| Antaŭaj ŝtatoj: | Postsekvaj ŝtatoj: | | Elstaraj historiaj eventoj | | Diplomatiaj rilatoj | |
|---|
|
|
La Ekvatora Franca Afriko (france Afrique Équatoriale Française,AEF) estis la federacio defrancajkolonioj enCentrafriko, kiu etendiĝis ekde larivero Kongo ĝis ladezerto de Saharo.
Starigita en1910, la federacio enhavis kvar teritoriojn:Gabono,Mezkongo (aktualaRespubliko Kongo),Ubangi-Ŝari (aktualaCentrafrika Respubliko) kajĈado, kvankam tiu ĉi laste menciita ne estis konsiderata kiel separita teritorio ĝis1920. La ĝenerala registaro havis sidejon enBrazavilo, kun delegacioj en ĉiu teritorio.
Dum laDua Mondmilito la federacio unuiĝis al laLibera Francio en aŭgusto de1940, kaj iĝis la centro de ties agado enAfriko. Sub laKvara Respubliko, la federacio havis reprezenton en la francia parlamento.
Fine, la Ekvatora Franca Afriko disfandiĝis septembre de1958, kiam la teritorioj voĉdonis favore iĝi aŭtonomoj ene de la franca komunumo. En1959 la novaj respublikoj formis provizoran asocion nomitaUnio de Centrafrikaj Respublikoj, antaŭ entute sendependiĝi en aŭgusto de1960.