Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Eksterdistrikta urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eksterdistrikta urbo estas teritoria administra unuo interalie enGermanio: La plej grandaj urboj de la ŝtato ne apartenas al iudistrikto, sed mem havas saman rangon kiel la distriktoj: Eksterdistriktaj urboj plenumas memstare la taskojn kaj dekomunumo kaj dedistrikto. Ĝenerale eksterdistriktaj urboj estasgrandurboj, do urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj, sed ekzistas esceptoj. LagrandurbojBerlino,Bremeno kajHamburgo eĉ estasfederaciaj landoj samrangaj al ekzempleNordrejn-VestfalioBavario.

Ĉiuj 15 eksterdistriktaj urboj en Aŭstrio

En la federacia landoBaden-Virtembergo lagermanlingva nomo por tiuj "urboj sendependaj de distriktoj" estasStadtkreis (urba distrikto), en la aliaj 15federaciaj landoj de Germanio ili nomiĝasgermane kreisfreie Stadt.

EnAŭstrio la paralela koncepto nomatasgermane Statutarstadt ("statuta urbo"), laŭ la stato de decembro 2012 entute ekzistas 15 tiaj urboj. La mapo dekstre montras ilin. Ekzakte sama koncepto ankaŭ estas en Ĉeĥio (ĉeĥe Statutární město).

Enanglalingvaj landoj oni ĝenerale nomas urbojn de tia administra statusoangle independent cities (sendependaj urboj), kaj enRusio la paralela koncepto estasruse городской округ (urba distrikto).

EnPollando la saman koncepton oni kutime nomas "urbo kun rajtoj de distrikto".

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Eksterdistrikta_urbo&oldid=9130721"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp