Divorco[1][2],eksgeedziĝo,eksedziĝo aŭeksedziniĝo estas formala, jura dissolvo degeedzeco. En la landoj, kie divorcoj estas permesitaj, ambaŭ personoj povas, se ili deziras, denove geedziĝi kun aliaj personoj. La statodivorcinta estas apudneedz(in)iĝinta,edz(in)iĝinta kajvidv(in)a unu el la kvarcivilaj statoj kutimaj en la plej multaj landoj. Tamen ne en ĉiuj juraj sistemoj eblas divorco, kaj ekzistas granda diverseco da leĝaj kondiĉoj por divorco. Ekzemple en multaj landoj oni devas certan periodon vivi dise antaŭ ol povi divorci.
Oni devas distingi inter divorco kaj nura aparteco de geedzoj, ĉe kiu la geedzeco ne estas formale dissolvita.
Pli-malpli amplekse, divorco estas permesata ĉe ĉiuj la plej disvastigitaj religioj, ankaŭ en tiuj kristanaj, escepte de tiukatolika. Ĉi-rilate, atenta rigardo al eksterkatolikismo montras ke, ĝuste la katolika prigeedzeca juro estas unikaĵo, kiu fundiĝas, interalie, sur la evangelia moto (Mt 19,16)[1]:“Quod ergo Deus koniunxit, homo ne separet” (Kion tial Dio kunigis tion homo ne separu) .[2]
La ortodoksa kristana eklezio konfesas lasakramentecon de la geedzeco kaj do kontraŭas divorcon, sed poste estas koncedita dua kaj tria geedziĝo: en tiuj kazoj ne temas pri vera kaj propra sakramento, sed nur pri beno, kaj la geedzoj ne rajtas riceviEŭkaristion laŭ du (en la dua geedziĝo) aŭ tri (en la tria) jaroj, sed fine laKomunio estas koncedita (pro mizerokordo).
Ĉe kristanaj protestantoj, ĉe kiuj la geedziĝo ne estas sakramento, la situacio estas malsama kaj, se resumi mallonge, praktike divorco estas ĉiam koncedita.
Ĉe la anglikana eklezio la divorcitoj rajtas aliri novan laŭritan geedziĝon: tio okazas post kiamEnriko la 8-a ribelis al la romaPapo rifuzinta lian novan geedziĝon: kio estis la kaŭzo de la malunuiĝo deanglikismo el katolikismo.
LaGet indikas la proceduron enjudismo.
La nociojn "eksedziĝi", "eksedziniĝi" kaj "eksgeedziĝi" oni ankaŭ povas redoni per la unusolainternacia verbo "divorci"[1], tiuneologismo estas sufiĉe disvastiĝinta kaj en plejparte da vortaroj.