EnVindozo oni povas kopii la tutan ekranon al lakomputila memoro (tondejo) premante la klavon "Print Screen". Per premo de ALT + Print Screen nur la aktiva fenestro estas kopiita. Poste oni povas alglui la ekrankopion en programon por prilaboribildojn aŭ tekstojn .
JeMakintoŝo OS X ankaŭ ekzistas diversaj klavkombinoj por krei ekrankopion:
kopio de la tuta ekrano: premu Command-Shift-3
kopio parto de la ekrano: premu Command-Shift-4 + elektu la kopiendan parton de la ekrano
kopio de fenestro aŭ menuo: premu Command-Shift-4 kaj poste la spacetklavon.
Ekrankopioj jeMac OS X Panther (10.3) implicite estas konservitaj enPDF-aranĝo je lakomputila labortablo. Je Mac OS X Tiger (10.4) ili estas konservitaj kielPNG-dosieroj. Por kopii (parton de) la ekrano al latondejo: kunpremu la stir-klavon.
Ekzistas multaj programoj por krei ekrankopiojn. Profesie SnagIt! estas la plej uzata por Vindozo kaj Snapz ProX por Mac OS X. SubLinukso plej kutima estas KSnapshot.