Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Politika ekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elEkologiisma movado)

Dumekologio estas scienco, aparta fako de naturaj sciencoj esploranta la rilatojn de la vivantaj estuloj kaj specioj kun ties ĉirkaŭaĵo, kaj ilian tutecan funkciadon, politika ekologio venas de la maltrankviloj, defioj, "instruoj", kiujn la medio estigas pro la efikoj de la homa (precipe la moderna) agado:

  • 1) (de la jaroj1960 - vidu la libron "Silenta Printempo" deRachel Carson, kaj similajn) al la vivantaj specioj kaj naturaj medioj, minacante ilin ĝis eventuala malapero, fuŝado, ktp de tio : ekologio konceptita kielprotektado de la naturo, de la biologia diverseco, de la naturaj pejzaĝoj, ktp
  • 2) (ĉefe de la ŝip-paneo de "Torrey Canyon" en1969, estiĝo de asocioj kielEarth Friends (Amikoj de la Tero), kandidatiĝo deRené Dumont al franca baloto en1974) al siapropra vivmedio (perpoluo ktp) kaj rimedoriĉoj, ĝis minaco al sia pluvivado mem.

La informoj ricevitaj el tiuj studoj kaj esploroj estas utiligitaj de tiuj ekologiistoj (nomitaj per la sama vorto kiel la sciencistoj, ja foje ili estas ambaŭ, foje ne; alia ofta nomo por tiaj aktivuloj estas "verduloj") cele al pripensi kaj decidi (aŭ admoni la decidulojn) enkalkulante la ekologiajn implicaĵojn de tiuj decidoj.

Nun, do en multaj landoj ekzistasPOLITIKAJ PARTIOJ fundamentitaj sur politika ekologio. Vidu:Verdaj Partioj

Jam rezumite deĈefo Seattle la ekologia konscienco:"Daŭrigu polui vian liton, kaj iun nokton vi sufokiĝos en via propra rubaĵo."

Kontraŭekologiismo estas politika tendenco, kiu, kvankam ne celante damaĝon al la medio[1], kontraŭas politikojn rekomendantajnmediajn protektadon. Ĝi baziĝas precipe sur deziro konvinki la publikon, ke tiuj politikoj havas negativan efikon sur la socio aŭ almenaŭ malpliigi ilian zorgon pri mediaj aferoj, kaj persvadi politikistojn ne pligrandigi mediajn regularojn[2]. La esenca zorgo de la propagandantoj de tiu ĉi movado estas la timo deekonomia nekresko.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Yves-Marie Péréon,L’ anti-environnementalisme », nouveau thème des conservateurs américains (arkivo), Ifri, septembro 2011, p.37
  2. Sharon Beder, « Anti-Environmentalism/ Green Backlash » (arkivo), John Barry kaj E. Gene Frankland (eds.), International Encyclopedia of Environmental Politics, Londono, Routledge, 2001

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Politika_ekologio&oldid=9021882"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp