Eklezio estasasocio de la anoj dereligia kredo kaj tiesinstitucioj. Lavorto venas el lagreka trans lalatina kaj signifis origineelvoko - tiel oni nomis en laklasikaantikvo la kunvenon de lacivitanoj deurborespubliko.Greklingvajhebreoj aplikis la vorton kun lasignifokomunumo, kunvenintapopolo dedio. Tiel ĝi eniris laNovan Testamenton.
Laŭkristanismo estas du "Eklezioj" laVidebla eklezio, aŭ militanta eklezio, kaj laNevidebla eklezio, aŭ triumfanta eklezio.
Laapartigo de eklezio kaj ŝtato estas filozofa koncepto por difinado de politika distanco en la rilato inter religiaj organizoj kaj lanacio-ŝtato. Precipe, la esprimo rilatas al la kreado delaika ŝtato (kun aŭ sen laŭleĝe eksplicita eklezi-ŝtata apartigo) kaj al malestablo, la ŝanĝiĝado de ekzistanta, formala rilato inter laeklezio kaj la ŝtato.[1]
Ensocio, la grado de politika apartigo inter la eklezio kaj la civila ŝtato estas determinita per la laŭleĝaj strukturoj kaj ĝeneralaj laŭleĝaj vidoj kiuj difinas la bonordan rilaton inter fakorganizitareligio kaj la ŝtato. La principo de la plena konkurenco proponas rilaton en kiu ambaŭ politikaj unuoj interrilatas kiel apartaj organizoj sendepende de la aŭtoritato unu de la alia. La strikta apliko de sekulara principo de Laikeco (sekulareco) estas uzita enFrancio, dum laikaj socioj, kiel ekzempleDanio kajBritio, konservas formon de konstitucia rekono de oficialaŝtata religio.[2]