Eklezia latino, nomita ankaŭliturgia latino aŭitalia latino, estas formo delatino dekomence disvolvigita por studo de lakristana pensaro kaj poste uzata kiellingvafrankao fare de lamezepoka kajfrumodernasupra klaso de Eŭropo. Ĝi inkludas vortojn el lavulgara latino kaj elklasika latino (same kiel de lagreka kaj de lahebrea) re-uzita kun kristana signifo.[1] Ĝi estas malpli stiligita kaj rigida ol formoj de klasika latina, kun kiu kunhavas vortotrezoron, formojn, kaj sintakson, kvankam samtempe aligis neformalajn elementojn kiuj ĉiam estis en la lingvo sed kiuj estis ekskluditaj fare de la literaturaj aŭtoroj de klasika Latino.[2]
La plej granda organizo kiu retenas Latinon en oficialaj kaj preskaŭ-oficialaj kuntekstoj estas lakatolika eklezio. La katolika eklezio diris, ke lameso ne nepre devas esti dirita en latino en la koncilio de 1962-1965. Latino restas la lingvo de laRoma rito; laTrenta meso estas dirita en latino. Kvankam la meso de papoPaŭlo la 6-a estas kutime dirita en la loka lingvo, ĝi povas esti kaj ofte estas dirita en Latino, ĉu parte ĉu tute, speciale por multlingva publiko. Ĝi estas la oficiala lingvo de laSankta Seĝo, la ĉefa lingvo de ties oficialagazeto, nomeActa Apostolicae Sedis, kaj la laborlingvo de laTribunalo de la Roma Rota.Vatikanurbo estas hejmo ankaŭ de la nurabankaŭtomato kiu donas instrukciojn en Latino.[3] En laPontifikaj Universitatoj postgradigaj kursoj dekanona juro estas instruitaj en latino, kaj artikoloj estas verkitaj en la sama lingvo.
En laAnglikana Eklezio, post la publikigo de laBook of Common Prayer de 1559, latinlingva eldono estis publikigita en 1560 por ties uzado en universitatoj kielOksfordo kaj la ĉefaj "public schools" (anglaj privataj akademioj), kie la liturgio estis ankoraŭ permesita en latino.[4] Estis kelkaj latinlingvaj tradukoj ekde tiam, kiel Latina eldono de 1979 fare deUSA Anglican Book of Common Prayer.[5]